Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a |
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Henriko |
Sankta | |||||
Henriko la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Heinrich II der Heilige | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 973 en Bad Abbach | ||||
Morto | 13-an de julio 1024 (51-jaraĝa) en Grone, Göttingen | ||||
Tombo | Katedralo de Bamberg vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Liudolfidoj vd | ||||
Patro | Henriko la 2-a de Bavario vd | ||||
Patrino | Gizela de Burgundio vd | ||||
Gefratoj | Bruno de Aŭgsburgo • Gizela de Bavario • Brigitta de Bavario vd | ||||
Edz(in)o | Kunigunda de Luksemburgo vd | ||||
Parencoj | Henriko la 5-a de Bavario • Rudolph III of Burgundy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto • imperiestro vd | ||||
| |||||
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio ![]() | |||||
Dum | 1014–1024 ekde 1012 rom-germana reĝo | ||||
Antaŭulo | Oto la 3-a | ||||
Sekvanto | Konrado la 2-a | ||||
Duko de Bavario ![]() | |||||
Henriko la 4-a | |||||
Dum | 995–1004 | ||||
Antaŭulo | Henriko "la Kverelanto" | ||||
Sekvanto | Henriko la 5-a | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1009–1017 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 5-a | ||||
Sekvanto | Henriko la 5-a | ||||
Reĝo de Italio ![]() | |||||
Dum | 1004–1024 | ||||
Antaŭulo | Arduino de Ivreo | ||||
Sekvanto | Konrado la 2-a | ||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1146 de Eŭgeno la 3-a | ||||
Festotago | 13-a de julio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko la 2-a konata ankaŭ kiel Henriko la 2-a "de Germanio" (6-a de majo 973 – 13-a de julio 1024), estis reĝo germania kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la lasta el la liudolfida dinastio ("Otto-idoj"). Henriko kaj lia edzino Kunigunda estas konsiderataj Sanktuloj de la Katolika Eklezio.
Li estis frato de la beata Gizela de Bavario, kaj filo de Henriko la Kverelanto, duko de Bavario. Ĉar lia patro insurekciis kontraŭ la antaŭaj imperiestroj, li devis ekziliĝi junaĝe. Li sukcedis sian patron en la duklando de Bavario en 995 kiel Henriko la 4-a.
En 1002 Arduino de Ivreo estis proklamita reĝo de Italio en Pavio nur unu monaton post la morto de Oto la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj tiele la revo de imperio kaj romia kaj ĝermana disfalas. Italio volas sendependon kaj nomumas sian propran monarkon. La sukcedonto de Oto la 3-a, nome ties kuzo Henriko de Bavario, Henriko la 2-a, veturas al Romo post du jaroj por ekposedi la kronon de Italio, kiu laŭleĝe korespondas al li.
En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko la 2-a atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko la 2-a kaj Boleslao la 1-a - rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen / Budziszyn okazis la sekva Paca Traktato. Per la Paca Traktato en Budziszyn granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen / Budziszyn, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.