Gizela de Bavario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gizela de Bavario
Reĝino de Hungario (progeedza)
Stefano kaj Gizela fondas preĝejon en Óbuda
Stefano kaj Gizela fondas preĝejon en Óbuda
Regado 100010011038
Titoloj Grandprincino de la hungaroj (ĉ. 997 - 10001001)
Naskiĝo ĉ. 985
Morto la 7-an de majo 1065
en Passau, Germanio
Tombo Veszprém, Hungario
Reganto Stefano la 1-a (Hungario)
Edzo Stefano la 1-a (Hungario)
Idoj * Otto
* Sankta Emeriko
Dinastio Liudolfidoj (denaske)
Árpád (progeedze)
Patro Henry II, Duke of Bavaria
Patrino Gisela of Burgundy
Religio Katolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Beata Gizela de Bavario, el la dinastio de Otto-idoj (Liudolfidoj), estis edzino de reĝo Stefano la 1-a (Hungario), sekve ŝi estis la unua hungara reĝino.

Gizela naskiĝis supozeble en 984 en Regensburg. Ŝi mortis la 7-an de majo 1065 en Passau. Ŝi estis la filino de la bavara duko Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelulo", kaj fratino de la pli posta germana imperiestro (disputanta) Henriko la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pro la nova politikado de Hungario ŝi edziniĝis en 996, poste ŝi sekvis Stefanon kun germanaj kavaliroj al Hungarujo. Ŝi ricevis la epiteton "hungarlanda". Ŝia tasko estis apogi la kristanismon en la nova patrujo. Ŝi kudris mesan veston, kie estas videblaj Stefano, Gizela kaj Emeriko de Hungario. Ŝi fondis diversajn kirkojn kaj monaĥejojn.

Ŝi naskis du filojn: Otto mortis frue, Emeriko mortis dum ĉasado, sekve post morto de Stefano mankis reĝido. De la sekvaj reĝoj Samuel Aba kaj Petro Orseolo ŝi ricevis maldignan sorton, tial ŝi hejmenvenis al Passau kaj iĝis monaĥino, baldaŭe monaĥinestro. Ŝia tombo estas pilgrimejo.

En Veszprém Kapelo de Gizela (Veszprém) portas ŝian nomon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
Skulptaĵo de Stefano kaj Gizela en Veszprém