Imperiestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Imperiestro estas plej alta rango de monarĥo, kiu norme kompreneble estras imperion.

Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de la Romia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj. Ekde la imperiestro Diokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝis Napoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo.

En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de la latina vorto imperator ("generalo, kiu havas imperiumon"). Post la fino de la Romia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco. Aliaj lingvoj uzas formojn el caesar.

Post la falo de Bizanca imperio, la estro de Osmanida imperio ofte estis nomata "imperiestro de Turkio, kvankam neĵuste. Ankaŭ oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj. Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron". Oni tradukas per imperiestro ankaŭ tlatoani (la titolon de reganto de Aztekoj) kaj inkao.

Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn.

Historiaj imperiestroj[redakti | redakti fonton]

Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj post Napoléon[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]