Listo de osmanidaj imperiestroj
(Alidirektita el Osmanidoj)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La osmanidoj estis dinastio, nome Otomana dinastio, fondita de Osman la 1-a, de Selĝuka turka tribo Söğüt en okcidenta Anatolio. Ĝi estris la Osmanidan imperion.
Sultanoj de la Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Otomana Ceremonia Barbirmantelo (detalo), komenco de la 18a jarcento, Turkio. Ĉiutage la Sultano vestis diferencan prilaboritan broditan ruĝan mantelon por sia ĉiutaga barbirado. Publikaj montroj de eksterordinara luksego estis konsideritaj esencaj por la elteno de la Otomana imperia aŭtoritato. Tekstila kolekto de LACMA.
- Osman la 1-a (1299-1326)
- Orhan la 1-a (1326-1359)
- Murad la 1-a (1359-1389)
- Bajezid la 1-a (1389-1402)
- Mehmed la 1-a (1403-1421)
- Murad la 2-a (1421-1451)
- Mehmed la 2-a (la Konkerinto) (1451-1481)
- Bajezido la 2-a (1481-1512)
Sultanoj kaj kalifoj de la Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]
Ekde 1517 la sultanoj de la Otomana Imperio aldone ankaŭ havis la titolon kalifo.
- Selim la 1-a (1512-1520)
- Sulejmano la 1-a (la Glora) (1520-1566)
- Selim la 2-a (1566-1574)
- Murad la 3-a (1574-1595)
- Mehmed la 3-a (1595-1603)
- Ahmed la 1-a (1603-1617)
- Mustafa la 1-a (1617-1618)
- Osman la 2-a (1618-1622)
- Mustafa la 1-a (1622-1623)
- Murad la 4-a (1623-1640)
- Ibrahim la 1-a (1640-1648)
- Mehmed la 4-a (1648-1687)
- Sulejmano la 2-a (1687-1691)
- Ahmed la 2-a (1691-1695)
- Mustafa la 2-a (1695-1703)
- Ahmed la 3-a (1703-1730)
- Mahmud la 1-a (1730-1754)
- Osman la 3-a (1754-1757)
- Mustafa la 3-a (1757-1774)
- Abd-ul-Hamid la 1-a (1774-1789)
- Selim la 3-a (1789-1807)
- Mustafa la 4-a (1807-1808)
- Mahmud la 2-a (1808-1839)
- Abd-ul-Meĝid (1839-1861)
- Abd-ul-Aziz (1861-1876)
- Murad la 5-a (1876)
- Abd-ul-Hamid la 2-a (1876-1909)
- Mehmed la 5-a (Resad) (1909-1918)
- Mehmed la 6-a (Vahdettin) (1918-1922), lasta sultano
Kalifo[redakti | redakti fonton]
En 1922, la sultaneco estis finita.
- Abd-ul-Meĝid la 2-a, kiel kalifo (1922 - 1924).
En 1924, ankaŭ la kalifeco estis finita.