Mahmud la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mahmud la 1-a
Mahmud1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1696 (1696-08-02)
en Konstantinopolo, Flag of the Ottoman Empire (1844–1922).svg Otomana Imperio
Morto 13-an de decembro 1754 (1754-12-13) (58-jara)
en Konstantinopolo
Tombo Istanbulo
Ŝtataneco Otomana Imperio
Subskribo Mahmud la 1-a
Familio
Patro Mustafa II
Patrino Saliha Sultan
Frat(in)o Osman III
Okupo
Okupo reganto
Information icon.svg
vdr

Mahmud la 1-a (en otomana turka: محمود اول ) (2a de aŭgusto 1696 – 13a de decembro 1754), nomita ankaŭ la Ĝibulo, regis kiel sultano de la Otomana Imperio el 1730 ĝis 1754.

Li estis la filo de Mustafa la 2-a kaj pli aĝa frato de Osman la 3-a. Li kreskis protektita de sia avino, la Sultanino Gulnus. Kvankam li vivis malantaŭ la fenestroj de palaco (ora kaĝo) kun la helpo de sia inteligento, bonvolo kaj forta karaktero li evitis fali en frenezo. Li estis instruita de diversaj instruistoj, ĉar li interesiĝis en historio, literaturo kaj poezio, kaj ĉefe pri muziko, sia granda pasio.

Ascendinta al trono otomana konsekvence de la ribelo farita de Halil Paşa, Mahmud rapide plifirmigis sian pozicion persvadante la janiĉarojn kaj ordonante la murdon de Halil Paşa. La cetero de la regado de Mahmud estis fokusita al la militoj kontraŭ Persio kaj Rusio. La persaj militoj estis nur vagado sensenca de la otomanaj armeoj antaŭ la milita genio de Nader Ŝaho. La turkoj sukcesis reteni la kontrolon de Bagdado, sed Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio eniris ene de la persa influo.

La rusa milito okazis ĉefe en Krimeo kaj la Princlandoj de Danubo (nome Valakio kaj Moldavio). Dum tiu milito la ruza komandanto Burkhard Christoph von Münnich venkis super la Tataroj de Krimeo, vasaloj de Mahmud, kaj poste transiris la riveron Dnestro, per kio plejparto de Besarabio venis sub rusa kontrolo. La aŭstrianoj, tamen, ne tiom sukcesis en retiriĝo, kio okazigis, ke la otomanoj konkeris Belgradon kaj la nordon de Serbio sub sia kontrolo.

Mahmud ordonis la restaŭradon de Hagia Sofia en 1739 kaj aldonis madrason (nome korana lernejo, aktuale biblioteko de la muzeo), kuirejon por havigi supon al malriĉuloj, bibliotekon kaj, en 1740, fontano de ritaraj ablucioj (Şadirvan), transformante tiel la konstruaĵon en külliye, tio estas, ampleksa socia komplekso. En tiu epoko oni konstruis novan koridoron por la sultano kaj novan mihrabo-n.

Mahmud fidis ĉiam la regadon al siaj veziroj kaj li dediĉis sin plejparte al poezio. Li mortis en la Palaco Topkapi, Istanbulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]