Bagdado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 33°20′00″N 44°26′00″E  /  33.333333°N, 44.433333°O / 33.333333; 44.433333 (Bagdado)
Bagdado
arabe: بغداد
ĉefurbo
Baghdad Red zone.jpg
Bagdada panoramo kun hotelo Sheraton Ishtar
Oficiala nomo: بغداد
Ŝtato Flago de Irako  Irako
Gubernio Bagdado
Historiaj regionoj
Rivero Tigriso
Situo Bagdado
 - alteco 34 m s. m.
 - koordinatoj 33°20′00″N 44°26′00″E  /  33.333333°N, 44.433333°O / 33.333333; 44.433333 (Bagdado)
Areo 204,2 km² (20 420 ha)
Loĝantaro 9 120 423 (2015)
Denseco 44 664,17 loĝ./km²
Fondita 762 a.K.
 - fondinto Al-Mansur
Horzono Araba standarda tempo (UTC+3)
Situo enkadre de Irako
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Irako
Mapo de Bagdado (2003)
Mapo de Bagdado (2003)
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Baghdad
Retpaĝo: www.baghdadgov.com

Bagdado (arabe بغداد , [bagdad']) estas la ĉefurbo de la Respubliko Irako kaj kun pli ol naŭ milionoj da loĝantoj (2015) estas la plej granda kaj grava urbo de tiu ŝtato[1][2] kaj la dua plej granda urbo en la Araba mondo (post Kairo, Egiptio), kaj la dua plej granda urbo en Okcidenta Azio (post Teherano, Irano). Laŭ la iraka registaro, la populacio de la lando estis atinginta 35 milionojn, kun 9 milionoj en la ĉefurbo.[3]

Situanta laŭlonge de la rivero Tigris, la urbo estis fondita en la 8a jarcento (kalifo al-Mansur fondis la urbon) kaj iĝis la ĉefurbo de la Abasida Kaliflando. Post mallonga tempo de ties fondo, Bagdado evoluis en grava kultura, komerca, kaj intelektula centro por la Islama mondo. Tio, aldone al la gastigado de kelkaj ŝlosilaj akademiaj institucioj (ekz. Hejmo de Saĝeco), havigis al la urbo tutmondan reputacion kiel la "Centro de Lernado".

Tra la tuta Meza mezepoko, Bagdado estis konsiderata multe la plej granda urbo en la mondo kun ĉirkaŭkalkulitaj 1,200,000 personoj. En jaro 1258 Mongoloj detruis la urbon kaj mortigis la lastan bagdadan kalifon, kio rezultis en malpliiĝo kiu pluos dum multaj jarcentoj pro oftaj malfacilaĵoj kaj multaj sinsekvaj imperioj. En la jaro 1401 Mongoloj duan fojon detruis la urbon kaj en la jaro 1534 Bagdadon konkeris la Osmanida imperio, kaj ĝi restis osmana ĝis 1917. En la jaro 1920 Bagdado fariĝis la ĉefurbo de Irako. Kun la agnosko de Irako kiel sendependa ŝtato (iam Britia Mandato de Mezopotamio) en 1938, Bagdado laŭgrade reakiris iome sian iaman hegemonion kiel grava centro de Araba kulturo.

En nuntempaj tempoj, la urbo suferis ofte gravajn infrastrukturajn damaĝojn, ĉefe ĵuse pro la Invado de Irako de 2003, kaj la sekva Iraka Milito kiu daŭris ĝis Decembro 2011 kaj iel ĝis nun. En ĵusaj jaroj, la urbo ofte suferis atakojn de irakaj insurekciuloj. Ĉe 2012, Bagdado estis listita kiel unu el la plej malagrablaj lokoj en la mondo por vivi,[4] kaj estis rangita de la konsultaj firmao Mercer kiel plej malbona el 221 urboj mezurita laŭ vivkvalito.[5] En la du golfaj militoj Usono bombardadis Bagdadon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Historia moskeo Al Ĥulafa en Bagdado.

La nomo Bagdado estas antaŭ-islama. La loko kie la urbo Bagdado rezulte stariĝis estis loĝataj dum jarmiloj kaj ĉirkaŭ la 8a jarcento n.e. disvolviĝis kelkaj vilaĝoj (Asiriaj kristanoj), kiaj persa[6][7] domaro nomata Bagdado, kies nomo estos uzata por la Abasida metropolo.[8]

Oni proponis ke tiu nomo estas de Hind-Eŭropa origino[9] kiel mezpersa[10][11][12][13][14][15][16] komponaĵo de Bagh (Baghpahlavi.png) "dio" kaj dād (Dadpahlavi.png) "donacita de",[17] tradukebla al "Donacita de Dio" aŭ "Donaco de Dio". En malnovpersa la unua elemento povas esti komprenata kiel boghu kaj estus rilata al slava bog "dio",[9] dum la dua povas esti komprenata kiel dadāti.[18] Simila termino en mezpersa estas la nomo Mithradāt (Mihrdād en novpersa), konata ankaŭ laŭ sia helenisma formo Mitridato signife "donaco de Mitrao" (dāt estas la pli arkaika formo de dād, rilata al la latina dat kaj en aliaj lingvoj donordonanto[9]). Estas nombraj aliaj lokoj en plej ampleksa regiono kies nomoj estas komponaĵoj de la vorto bagh, kiaj Baglan kaj Bagram en Afganio aŭ vilaĝo nome Baĝ-ŝan en Irano.[19]

Kiam la Abasida Kalifo, Al-Mansur, fondis tute novan urbon por sia ĉefurbo, li elektis la nomon Madinat al-SalaamUrbo de Paco. Tiu estis la oficiala nomo sur moneroj, pezunuoj kaj aliaj oficialaj uzadmanieroj, kvankam la normala popolo pluuzadis la malnovan nomon.[20][21] Ĉirkaŭ la 11a jarcento, "Bagdado" iĝis preskaŭ la nura nomo por la mondfama metropolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Elaera vidaĵo de Bagdado.

Bagdado situas en centro de la lando sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de Tigris. La rivero Tigris dividas Bagdadon en du duonoj, kies orienta duono estas nomata 'Rusafa' dum la okcidenta duono estas konata kiel 'Karĥ'. La tero sur kiu estis konstruita la urbo estas preskaŭ tute ebena kaj malalta, nome de aluvia deveno pro la periodaj grandaj inundoj kiuj okazas ĉe la rivero.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bagdado havas subtropikan aridan klimaton (laŭ la Klimata klasifiko de Köppen BWh) kaj estas unu el la plej varmaj urboj el la mondo. Somere el Junio al Aŭgusto, la averaĝa maksimuma temperaturo estas tiom alta kiom ĝis 44 °C (111 °F) akompane de ardaj sunsubiroj: pluvo fakte estis registrita tiom malmulte kiom nur seson da okazoj je tiu epoko de la jaro kaj neniam superis 1 milimetron.[22] Eĉ noktaj temperaturoj en somero estas rare sub 24 °C (75 °F). La rekorda plej alta temperaturo registrita en Bagdado estis de 124 gradoj Fahrenheit (51 gradoj Celsius) registritaj en Julio 2015. La malsekeco estas tipe tre malalta (sub 10%) pro la granda distanco al la marĉeca Persa Golfo, kaj tiele polvaj ŝtormoj el la dezertoj okcidentaj estas normalaj okazaĵoj dum la somero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej granda amplekso de la Abasida Kaliflando, ĉ. 850. Bagdado estis ties ĉefurbo.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la Umajidoj, nome la unua dinastio el Islamo, la venkintaj Abasidaj regantoj volis sian propran ĉefurbon por regadi el tie. Por tio ili elektis lokon norde de la Sasanida ĉefurbo nome Ktesifono (kaj ankaŭ ĝuste norde de kie iam estis la antikva Babilono), la 30an de Julio 762,[23] la kalifo Al-Mansur komisiis la konstruon de la urbo, kaj ĝi estis konstruita sub la superkontrolo de la Barmakidoj.[24] Mansur kredis ke Bagdado estis la perfekta urbo por esti la ĉefurbo de la Islama Imperio sub la Abasidoj. Mansur tiom multe amis la lokon ke oni citis lian diraĵon, "Tiu estas la urbo kiun mi trovis, kie mi vivos, kaj kie miaj posteuloj regos poste".[25]

La kresko de la urbo estis helpita de sia elstara loko, bazita sur almenaŭ du faktoroj: ĝi havis kontrolon super strategiaj kaj komercaj vojoj laŭlonge de la rivero Tigris; kaj la abundo de akvo en seka klimato. Akvo ekzistas kaj ĉe la norda kaj ĉe la suda pintoj de la urboj, permesante al ĉiuj hejmoj havi sufiĉan disponeblon, kio estis tre malofta dum tiu tempo kaj regiono.

Tombo de Zumurrud Ĥaton en Bagdado (konstruita en 1202 n.e), foto de 1932.

Bagdado superis Ktesifonon, nome ĉefurbo de la Persa Imperio, kiu estis situanta ĉirkaŭ 30 km sudoriente. Nuntempe, ĉio kio restis el Ktesifono estas la sankta urbo Salman Pak, ĝuste sude de Granda Bagdado. Ktesifono mem estis anstataŭata kaj anstataŭis Seleŭkion, nome la unua ĉefurbo de la Seleŭkia Imperio. Seleŭkio estis antaŭe siavice anstataŭata de la urbo Babilono.

En siaj komencaj jaroj, la urbo estis konata kiel intenca memorigilo pri esprimo de la Korano, kiam ĝi aludas al Paradizo.[26] Necesis kvar jaroj por konstrui ĝin (764-768). Mansur kunigis inĝenierojn, kontrolistojn kaj artokonstruistojn el le tuta mondo por ariĝi kaj prilabori planojn por la urbo. Ĉirkaŭ 100,000 konstrulaboristoj venis por studi la planojn; oni distribuis multajn salajrojn por ekkonstrui la urbon.[27] Julio estis elektita por la starta tempo ĉar du astrologoj, nome Naubaĥt Ahvazi kaj Maŝallah ibn Athari, kredis ke la urbo estu konstruita sub la signo de la leono, Leono.[28] Leono estis asocia kun fajro kaj estas simbolo de produktiveco, fiero, kaj ekspansio.

La brikoj uzitaj por konstrui la urbon estis 460 mm je ĉiuj flankoj. Abu Hanifah estis la kalkulisto de la brikoj kaj li disvolvigis kanalon, kiu alportis akvon al la laborejo por la uzado kaj de homa konsumado kaj de fabrikado de la brikoj. Oni uzis ankaŭ marmoron por fari konstruaĵojn tra la tuta urbo, kaj ankaŭ marmoraj ŝtupoj kondukis al la bordoj de la rivero.

La baza plano de la urboverkoj konsistis el du grandaj duoncirkloj de ĉirkaŭ 19 km de diametro. La urbo mem estis desegnita kiel cirklo de ĉirkaŭ 2 km de diamtro, kio kondukis ĝin al la nomo de "Ronda Urbo". La origina desegno montris unusolan ringon de loĝejaj kaj komercaj strukturoj laŭlonge de la interno de la urbomuregoj, sed la fina konstruo aldonis alian ringon ene de la unua.[29] Ene de la urbo estis multaj parkoj, ĝardenoj, vilaoj, kaj promenejoj.[30] En la centro de la urbo estis moskeo, same kiel sidejoj por gvardioj. La celo aŭ uzo de la restanta spaco en la centro estas nekonata. La cirkla desegno de la urbo estis rekta respegulo de la tradicia persa sasanida urba desegno. La sasanida urbo Gur en Provinco Farso de la unua Irano, konstruita 500 jarojn antaŭ Bagdado, estis preskaŭ identa en sia ĝenerala cirkla desegno de radiantaj avenuoj, kaj la registaraj konstruaĵoj kaj temploj ĉe la centro de la urbo. Tiu stilo de urba planado kontrastis kun tiuj de antikvaj greka kaj roma urboplanado, en kiuj urboj estis desegnitaj kiel kvadratoj aŭ rektanguloj kun stratoj interkunigante unu la alian per ortaj anguloj.

Ĉirkaŭaj muregoj[redakti | redakti fonton]

La kvar ĉirkaŭaj muregoj de Bagdado estis nomitaj Kufa, Basra, Ĥorasan, kaj Sirio; nomitaj tiele ĉar ties pordegoj indikis al la direktoj de tiuj celvojoj. La distanco inter tiuj pordewgoj estis iomete malpli ol 2.4 km (1.5 mi). Ĉiu pordego havis duoblajn pordojn kiuj estis faritaj el fero; la pordegoj estis tiom pezaj ke necesis kelkaj homoj por fermi kaj malfermi ilin. La muro mem estis ĉirkaŭ 44 m dikaj ĉe la bazo kaj ĉirkaŭ 12 dikaj ĉe la pinto. Krome, la murego estis 30 m alta, kio inkludis krenelojn, nome fortikiga parto de eroj de parapeto kutime trapasataj de embrazuroj. Tiu murego estis ĉirkaŭata de alia murego kun dikeco de 50 m. Tiu dua murego havis turojn kaj rondoformajn krenelojn, kiuj ĉirkaŭis la turojn. Tiu ekstera murego estis protektita de fortika glaciso, kiu estis farita el brikoj kaj kalko. Ekster la ekstera murego estis fosaĵo plenigebla je akvo.

Orporda Palaco[redakti | redakti fonton]

En la mezo de Bagdado, sur la centra placo estis la Orporda Palaco. Tiu Palaco estis la rezidejo de la kalifo kaj de lia familio. En la centra parto de la konstruaĵo estis verda kupolo kiu estis 39 m alta. Ĉirkaŭ la palaco estis ĉeakva promenejo, en kiu nur la kalifo rajtis veni rajde surĉevale. Aldone, la palaco estis ĉe aliaj domegoj kaj oficiraj loĝejoj. Ĉe la Pordego de Sirio konstruaĵo servis kiel hejmo por la gvardioj. Ĝi estis farita el brikoj kaj marmoro. La palaco guberniestro loĝis en tiu laata parto de la konstruaĵo kaj la komandanto de la gvardio antaŭe. En 813, post la morto de la kalifo Al-Amin la palaco ne estis plu uzata kiel hejmo por la kalifo kaj lia familio.[31] Ĉio tio estis bazita sur la Araba skribmaniero.[32] La du desegnistoj kiuj estis dungitaj de Al-Mansur por plani la urbajn desegnojn estis Naubaĥto, nome zoroastristo kiu determinis ankaŭ ke la dato de la fondo de la urbo estos astrologie favora, kaj Maŝallah ibn Athari, nome judo el Ĥorasano, Irano.[33]

Abasidoj kaj la ronda urbo[redakti | redakti fonton]

La Rondurbo Bagdado inter 767 kaj 912 n.e.

La Abasida Kaliflando estis bazita sur la fakto ke oni supozis tiujn kalifojn descendantoj aŭ posteuloj de la onklo de Muhammad kaj estis tiele parto de la tribo de Kurajŝoj. Ili uzis malamikecon Ŝijaisman, movadon por Granda Ĥorasano kaj alvokojn al ambicioj kaj tradicioj de la ĵus konkerita persa aristokrataro por superi la Umajadojn.[34] La Abasidoj serĉis kombini la hegemonion de la Arabaj triboj pere de la imperiaj, kortegaj, ceremoniaj, kaj administraciaj strukturoj de la Persianoj. La Abasidoj konsideris sin mem kiel la heredantoj kaj la neceson de Mansur por lokigi la ĉefurbon en loko kiu estu reprezenta de la arab-islama identeco per konstruado de la Hejmo de Saĝeco, kie estu tradukitaj antikvaj tekstoj el siaj originaj lingvoj, kiaj la greka, al araba. Mansur estas konsiderata kiel pioniro de "Traduka Movado" pro tio. Krome, Bagdado estas ankaŭ ĉe la antikva Sasanida imperia sidejo de Ktesifono ĉe la rivero Tigris.

Centro de lernado (8a al 13a jarcentoj)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islama Orepoko.

Unu generacion post ties fondo, Bagdado iĝis kerno de lernado kaj de komerco. La Hejmo de Saĝeco estis institucio dediĉata al la tradukado de grekaj, mezpersaj kaj siriakaj verkoj. Fakuloj venis al Bagdado el la tuta Abasida Kaliflando, faciligante la enkondukon de persa, greka kaj hindia scienco en la araban kaj islaman mondon de tiu tempo. Bagdado estis plej verŝajne la plej granda urbo en la mondo tuj post sia fondo ĝis la 930-aj jaroj, kiam ĝi estis ligita al Kordovo.[35] Kelkaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas ke la urbo enhavis ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj je sia pinto.[36] Multaj el la rakontoj de Mil kaj unu noktoj okazas en Bagdado dum tiu periodo.

Inter elstaraj trajtoj de Bagdado dum tiu periodo estis ties rimarkindaj bibliotekoj. Multaj el la Abasidaj kalifoj estis patronoj aŭ mecenatoj de lernado kaj ĝuis kolektadon de kaj antikva kaj tiutempa literaturo. Kvankam kelkaj el la princoj de la antaŭa Umajada dinastio komencis arigadon kaj tradukadon de greka scienca literaturo, estis Abasidoj kiuj la unuaj kolektis grekajn lernotekstojn je granda skalo. Multaj el tiuj bibliotekoj estis privataj kolektoj intencintaj nur por la uzado de ties posedantoj kaj de ties apudaj amikoj, sed la bibliotekoj de la kalifoj kaj de aliaj funkciuloj ekhavis publikan aŭ duon-publikan karakteron.[37] Kvar grandaj bibliotekoj estis establitaj en Bagdado dum tiu periodo. La plej frua estis tiu de la fama Al Mamun, kiu estis kalifo el 813 al 833. Alia estis establita de Sabur Ibn Ardaŝir en 991 aŭ 993 por kleruloj kaj fakuloj kiuj ĉeestis en lia akademio.[37] Malfeliĉe, tiu dua biblioteko estis rabira kaj bruligita fare de Seljukoj nur sepdek jaroajn post ĝi estis establita. Tio estis bona ekzemplo de la speco de bibliotekoj formitaj laŭ la necesoj kaj interesoj de klera socio.[37] La du lastaj estis ekzemploj de madraso nome de teologiaj lernejaj bibliotekoj. La Nizamijah estis fondita de la perso Nizam al Mulk, kiu estis viziro de du fruaj Seljukaj sultanoj.[37] Ĝi plue funkciis eĉ post la alveno de la Mongoloj en 1258. La Mustansirijah madraso, al kiu apartenis ege riĉa biblioteko, estis fondita de Al Mustansir, nome la dua lasta Abasida kalifo, kiu mortiĝis en 1242.[37] Tiu rezultis la lasta granda biblioteko konstruita de la kalifoj de Bagdado.

Panorama vido super la antikva urbo de Babilono, situanta je 85 km sude de Bagdado.

Fino de Abasidoj en Bagdado[redakti | redakti fonton]

Minareto de Suq al-Ĝazel (Tolbazaro) en Bagdado, Mezopotamio (Irako). Tiu estas la plej malnova minareto en Bagdado. Ĝi apartenis al la Kalifa Moskeo, konstruita de la kalifo Muktafi 901–907 n.e.

Ĉirkaŭ la 10a jarcento, la urba loĝantaro estis inter 1.2 milionoj[38] kaj 2 milionoj.[39] La frua spektakla kresko de Bagdado finfine malakcelis pro malfacilaĵoj ene de la Kaliflando, kiaj relokigoj de la ĉefurbo al Samaro (dum 808–819 kaj 836–892), la perdo de la plej okcidentaj kaj orientaj provincoj, kaj periodoj de politika dominado fare de la iranaj Buŭajidoj (945–1055) kaj de Turko-Selĝukoj (1055–1135). La Selĝukoj estis klano de Oguzaj Turkoj el Centra Azio kiuj estis konvertintaj al la sunaisma branĉo de Islamo. En 1040, ili detruis la hegemonion de la Gaznavida Imperio, kaj konkeris ties teritorion kaj en 1055, Tughril Beg, nome la estro de la Selĝukoj, konkeris Bagdadon. La Selĝukoj forigis la ŝijaisman dinastion de Buŭajidoj kiuj estis reganta dum iome da tempo kaj ekprenis povon kaj kontrolon de Bagdado. Ili regis kiel Sultanoj ja la konto de la Abasidaj kalifoj (ili vidis sin mem kiel parto de la Abasida reĝimo). Tughril Beg vidis sin mem kiel la protektanto de la Abasidaj kalifoj.[40]

Kronologio de bagdadaj militoj[redakti | redakti fonton]

Militoj kiuj tuŝis Bagdadon laŭlonge de jarcentoj estis la jenaj:

  • Sieĝo de Bagdado (812–813), Kvara Fitna (Islama Enlanda Milito)
  • Sieĝo de Bagdado (865), Kalifa Enlanda Milito (865–866)]]
  • Batalo de Bagdado (946), Buŭajid–Hamdanida Milito
  • Sieĝo de Bagdado (1157), Abasid–Selĝukaj Militoj
  • Sieĝo de Bagdado (1258), Mongola konkero de Bagdado
  • Sieĝo de Bagdado (1401), fare de Tamerlano
  • Konkero de Bagdado (1534), Otoman–Safavidaj Militoj
  • Konkero de Bagdado (1623), Otoman–Safavidaj Militoj
  • Sieĝo de Bagdado (1625), Otoman–Safavidaj Militoj
  • Konkero de Bagdado (1638), Otoman–Safavidaj Militoj
  • Falo de Bagdado (1917), Unua Mondmilito
  • Iraka puĉo de 1941, Dua Mondmilito
  • Batalo de Bagdado (2003), Usona invado de Irako

La Mongoloj[redakti | redakti fonton]

Konkero de Bagdado fare de Mongoloj en 1258.

En 1058, Bagdado estis kaptita de Fatimidoj sub la turka generalo Abu'l-Ḥārith Arslān al-Basasiri, aliĝinto de Ismailanismo kun la Ukajlidaj Kurajŝoj.[41] Ne multe antaŭ la alveno de la Selĝukoj en Bagdadon, al-Basasiri petis al la Fatimida Imam-Kalifo al-Mustansir helpi lin por la konkero de Bagdado je konto de la Ismailia Imamo. Oni ĵus sciis ke la fama Fatimida misiisto da'i, nome al-Mu'ajjad al-Ŝirazi, ludis rektan rolon por elteni al-Basasiri kaj helpis tiun generalon por sukcesi en la konkero de Mosulo, Ŭasit kaj Kufa. Tuj poste,[42] ĉirkaŭ Decembro de 1058, ŝijaisma azano (nome alvoko al preĝo) estis plenumita en Bagdado kaj ĥutbah (prediko) estis liverita je la nomo de la Fatimida Imam-Kalifo.[42] Spite siajn ŝijaismajn inklinojn, Al-Basasiri ricevis eltenon el Sunaistoj same kiel el Ŝijaistoj, ĉar la opozicio al la povo de Selĝukoj estis komuna faktoro.[43]

La 10an de Februaro 1258, Bagdado estis kaptita de Mongoloj estritaj de Hulegu, pranepo de Ĝingis-Ĥano, dum la sieĝo de Bagdado.[44] Multaj kvartaloj estis ruinigitaj per incendioj, la sieĝo mem aŭ rabado. La Mongoloj masakris plej el la urba loĝantaro, inklude la kalifon Al-Musta'sim, kaj detruis grandajn partojn de la urbo. Ankaŭ la kanaloj kaj digoj kiuj estis forminta la urban sistemon de irigacio estis same detruitaj. Dum tiu tempo, en Bagdado, kristanoj kaj ŝijaistoj estis tolerataj, dum sunaistoj estis traktataj kiel malamikoj.[45] La rabado de Bagdado metis fino al la Abasida Kaliflando, frapego el kiu la Islama civilizo neniam rekuperiĝis.

Je tiu punkto, Bagdado estis regita de Ilĥanlando, disigita ŝtato de la Mongola Imperio, reganta el Irano. En 1401, Bagdado estis denove rabita, tiam fare de la centrazia tjurka konkeranto Timur ("Tamerlano").[46] Kiam liaj fortoj kaptis Bagdadon, li pardonis neniun, kaj ordonis ke ĉiu el liaj soldatoj alportu reen du fortranĉitajn homajn kapojn.[47] Ĝi iĝis provinca ĉefurbo kontrolita de la dinastioj de la Mongolaj Jalajeridoj (1400–1411), Tjurka Kara Kojunlu (1411–1469), Tjurka Ak Kojunlu (1469–1508), kaj la Iranaj Safavidoj (1508–1534).

Bagdado en 1930.

Otomana epoko (16a al 19a jarcentoj)[redakti | redakti fonton]

En 1534, Bagdado estis kaptita de la Otomanaj Turkoj. Dum la regado de la Otomanoj, Bagdado pluestis en periodo de dekadenco, parte kiel rezulto de malamikeco inter ties regantoj kaj la Iranaj Safavidoj, kiuj ne akceptis la Sunaisman kontrolon de la urbo. Inter 1623 kaj 1638, ĝi revenis sub irana regado antaŭ fali reen en otomanajn manojn.

Bagdado suferis drasre el vizitoj de pesto kaj ĥolero,[48] kaj foje ĝis du trionoj el ties loĝantaro estis forbalaitaj.[49]

Dum tempo, Bagdado estis la plej granda urbo en Mezoriento. La urbo vidis relative revivigon en la lasta parto de la 18a jarcento dum la regado de Mamelukoj. Rekta otomana regado estis reenmetita fare de Ali Rıza Paŝao en 1831. El 1851 al 1852 kaj el 1861 al 1867, Bagdado estis regata, sub la Otomana Imperio fare de Mehmed Namik Paŝao.[50] The Nuttall Encyclopædia informis ke la loĝantaro de Bagdado de 1907 estis de 185,000 personoj.

20a kaj 21a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Bagdado en 1932.
Placo Tahrir en Bagdado, Irako.

Bagdado kaj suda Irako restis sub Otomana regado ĝis 1917, kiam ĝi estis kaptita de la Britoj dum la Unua Mondmilito. En 1920, Bagdado iĝis la ĉefurbo de la Brita Mandato de Mezopotamio kaj post ricevi sendependon en 1932, la ĉefurbo de la Regno Irako. La urba loĝantaro kreskiĝis el ĉirkaŭkalkulitaj 145,000 en 1900 al 580,000 en 1950. Dum la Mandato, la grava juda komunumo de Bagdado konsistis el kvarono de la urba loĝantaro.[51]

La 1an de Aprilo 1941, membroj de la "Ora Kvaropo" kaj Raŝid Ali al-Kajlani realigis puĉon en Bagdado. Raŝid Ali instalis pro-germana kaj pro-itala registaron por anstataŭi la pro-britan registaron de la Regento Abdul Ilah. La 31an de Majo, post la rezulta Angl-Iraka Milito kaj post Raŝid Ali kaj lia registaro estis elirinta, la Urbestro de Bagdado submetiĝis al la fortoj de Britio kaj de la Brita Komunumo.

La 14an de Julio 1958, membroj de la Iraka Armeo, sub estreco de Abd al-Karim Kasim, realigis revolucion nome puĉon. La reĝo Faisal la 2-a, iama Ĉefministro Nuri as-Said, iama Regenta Princo 'Abd al-Ilah, membroj de la reĝa familio, kaj aliaj estis sovaĝe mortigitaj dum la puĉo. Multaj el la korpoj de viktimoj estis poste trenitaj surstrate de Bagdado.

Dum la 1970-aj jaroj, Bagdado pasis tra periodo de prospereco kaj kresko pro forta plialtigo de la naftoprezo, nome la ĉefa eksportaĵo de Irako. Oni konstruis novajn infrastrukturojn kiaj moderna akvo-liveriga kaj -foriga sistemoj, kaj ŝoseoj dum tiu periodo. La ĉefaj planoj por la urbo estis disponigitaj (1967, 1973) el la socialisma Pollanda oficejo Miastoprojekt-Kraków el Krakovo, pere de Polservice.[52] Tamen, la Iran–Iraka Milito de la 1980-aj jaroj estis epoko de malfacilaĵoj por la urbo, ĉar mono estis direktita de Saddam Hussein al la armeo kaj miloj da loĝantoj mortiĝis. Irano lanĉis nombrajn misilatakojn kontraŭ Bagdado reage al la konstantaj bombardadoj de Teherano fare de la iraka armeo.

En 1991 kaj 2003, unue la Golfa Milito kaj poste la invado de Irako kaŭzis gravan damaĝon ĉe la transporta, energia, kaj sansistema infrastrukturoj ĉar la fortoj de la uson-estrita koalicio lanĉis amasajn aerajn atakojn en la urboj en ambaŭ militoj. Ankaŭ en 2003, minoraj tumultoj en la urbo (kiuj okazis ĉefe la 21an de Julio) kaŭzis kelkajn ĝenadojn en la loĝantaro.

La historia "Asiria Kvartalo" de la urbo, nome Dora, kiu estis enhavinta loĝantaron de 150,000 asirianoj en 2003, konsistigis ĉirkaŭ 3% el la ĉefa asiria populacio tiam. La komunumo ekde tiam suferis rabadon, mortominacojn, vandalismon, kaj dombruligojn fare ĉefe de Al-Kaida sed ankaŭ de aliaj insurekciaj grupoj. Je la fino de 2014, nur 1,500 asirianoj restis en Dora.[53]

La malfacilaĵoj en Bagdado pliakriĝis ekde kiam ĉefaj trupoj de Usono abandonis la irakan teritorion kaj poste komencis la Milito kontraŭ la Islama Ŝtato ĉirkaŭ 2014. De tiam abundis atencoj ĉefe kontraŭ ŝijaismaj kvartaloj.

La 27a de decembro 2015 la iraka armeo rekonkeris la urbon Ramadi, proksima al Bagdado, ekde aprilo en teritorio ĝis tiam kontrolita de ĝihadistoj de ISIS. Tio iom sekurigis la potencon de Bagdado sed aliflanke kolerigis la insurekciulojn kiuj realigas ĉefe memmortigajn atencojn.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Al-Mutanabi ĉe la fino de la Strato Mutanabi ĉe la rivero Tigris en Bagdado.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bagdado havas varman senpluvan klimaton. En la somero de junio ĝis aŭgusto estas varmego: nokte 24, tage 50 °C, kiun ofte akompanas polvo-ŝtormoj. Vintre de decembro ĝis februaro la temperaturo foje atingas la 0 °C-on. Jare pluvas po 575 milimetroj, precipe inter novembro ĝis marto. En 2008 eksterordinare neĝis.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉirkaŭkalkulo de totala loĝantaro diferencas substance. La Encyclopædia Britannica havigas por 2001 populacion de 4,950,000, kaj la Informo Lancet de 2006 indikas populacion de 7,216,050 en 2011.
    • "Baghdad" Encyclopædia Britannica. 2006. Encyclopædia Britannica Online. 13a de Novembro 2006.
    • [1]. de Gilbert Burnham, Riyadh Lafta, Shannon Doocy, kaj Les Roberts. The Lancet, 11a de Oktobro, 2006
    • Baghdad el GlobalSecurity.org
  2. "Cities and urban areas in Iraq with population over 100,000", Mongabay.com
  3. Iraqi population reaches about 35 million : Aswat Al Iraq. En.aswataliraq.info (2013-04-27). Alirita 2013-12-16.
  4. Inocencio, Ramy. "What city has world's best quality of life?" (-), 4a de Decembro 2012.
  5. The Central African Republic: On the brink
  6. Baghdad, Foundation and early growth. Alirita 21a de Oktobro 2015. “[...] the site located between present-day Al-Kāẓimiyyah and Al-Karkh and occupied by a Persian village called Baghdad, was selected by al-Manṣūr, the second caliph of the Abbāsid dynasty, for his capital.”.
  7. Le Strange, G. (n.d.). [...] The Persian hamlet of Baghdad, on the Western bank of the Tigris, and just above where Sarat canal flowed in, was ultimately fixed upon [...]. In Baghdad during the Abbasid Caliphate (p. 9).
  8. [2] Encyclopedia of Islam
  9. 9,0 9,1 9,2 Online Etymology Dictionary. (n.d.). Alirita la 21an de Oktobro, 2015.
  10. BAGHDAD i. Before the Mongol Invasion – Encyclopædia Iranica. Iranicaonline.org. Alirita 2013-12-16.
  11. First Encyclopaedia of Islam: 1913-1936 - Google Books. Books.google.com.
  12. http://admin.iraqupdates.net/p_articles.php/article/35631
  13. Baghdad, Iraq. Blackanthem.com. Alirita 2013-12-16.
  14. persiangulfstudies.comPersian Gulf Studies Center. Persiangulfstudies.com. Alirita 2013-12-16.
  15. Baghdad in Islamic History. Islam.about.com (2013-07-15). Alirita 2013-12-16.
  16. (2011-01-19) Once Upon a Time in Baghdad - Margo Kirtikar - Google Books. Books.google.com.
  17. Mackenzie, D. (1971). A concise Pahlavi Dictionary (p. 23, 16).
  18. Guy Le Strange, "Baghdad During the Abbasid Caliphate from Contemporary Arabic and Persian", paĝo 10
  19. Joneidi, F. (2007). متن‌های پهلوی. En Palevaj skribmaniero kaj lingvo (Arsacida kaj Sasanida) نامه پهلوانی: آموزش خط و زبان پهلوی اشکانی و ساسانی (dua eld., p. 109). Teheraon: Balĥ (نشر بلخ).
  20. ما معنى اسم مدينة بغداد ومن سماه ؟. Seenjeem.maktoob.com. Alirita 2010-04-27.
  21. ما معنى (بغداد)؟ - تمت الإجابة عنه - Google إجابات. Egabat.google.com. Alirita 2010-04-27.
  22. Monthly rainfall for Baghdad (WMO #40650)
  23. CORZINE, Phyllis. (2005) The Islamic Empire. Thomson Gale, p. 68–69.
  24. (2000) Times History of the World. London: Times Books.
  25. WIET, Gastron. (1971) Baghdad: Metropolis of the Abbasid Caliphate. Univ. of Oklahoma Press.
  26. Wiet, paĝo 13.
  27. CORZINE, Phyllis. (2005) The Islamic Empire. Thomson Gale.
  28. Wiet, pg. 12
  29. Abbasid Ceramics: Plan of Baghdad. web.archive.org. Alirita 2014-10-05.
  30. "Yakut: Baghdad under the Abbasids, c. 1000CE"
  31. Wiet, paĝo 15.
  32. Vidu:
  33. HILL, Donald R.. (1994) Islamic Science and Engineering. Edinburgh: Edinburgh Univ. Press. ISBN 0-7486-0457-X.
  34. Atlas of the Medieval World paĝo 78.
  35. Largest Cities Through History. Geography.about.com (2009-11-02). Alirita 2010-04-27.
  36. Matt T. Rosenberg, Largest Cities Through History.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 37,4 Mackensen, Ruth Stellhorn. (1932). Four Great Libraries of Medieval Baghdad. The Library Quarterly: Information, Community, Policy, Vol. 2, No. 3 (Jul., 1932), pp. 279-299. University of Chicago Press.
  38. George Modelski, World Cities: –3000 to 2000, Washington, D.C.: FAROS 2000, 2003. ISBN 978-0-9676230-1-6. Vidu ankaŭ Evolutionary World Politics Homepage.
  39. (1996) “International dictionary of historic places, Volume 4: Middle East and Africa”, p. 116. 
  40. Atlas of the Medieval World, paĝo 170
  41. Virani, Shafique N. The Ismailis in the Middle Ages: A History of Survival, A Search for Salvation, (New York: Oxford University Press, 2007), 6.
  42. 42,0 42,1 Daftary, Farhad. The Isma'ilis: Their History and Doctrines Cambridge: Cambridge University Press, 1990, 205-206.
  43. Daftary, Farhad. The Isma'ilis: Their History and Doctrines Cambridge: Cambridge University Press, 1990), 206.
  44. Central Asian world cities, George Modelski
  45. (1998) Encyclopaedia of Islam, Volume VII (Mif-Naz). BRILL. ISBN 9789004094192.
  46. Ian Frazier, Annals of history: Invaders: Destroying Baghdad, The New Yorker, 25a de Aprilo 2005. paĝo 5.
  47. New Book Looks at Old-Style Central Asian Despotism, EurasiaNet Civil Society, Elizabeth Kiem, 28an de Aprilo, 2006
  48. "The Fertile Crescent, 1800-1914: a documentary economic history". Charles Philip Issawi (1988). Oxford University Press US. p. 99. ISBN 0-19-504951-9
  49. Suraiya Faroqhi, Halil İnalcık, Donald Quataert (1997). "An economic and social history of the Ottoman Empire". Cambridge University Press. p. 651. ISBN 0-521-57455-2
  50. Cetinsaya, Gokhan. Ottoman Administration of Iraq, 1890–1908. London and New York: Routledge, 2006.
  51. (18 March 2004) Historical Dictionary of Iraq. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-6568-6. “Jews represented 2.5 percent of 'Iraq's population and 25 percent of Baghdad's.”.
  52. Stanek, L., Miastoprojekt goes abroad: the transfer of architectural labour from socialist Poland to Iraq (1958–1989), The Journal of Architecture, Volume 17, Issue 3, 2012
  53. http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/middleeast/iraq/11307515/Iraq-crisis-The-last-Christians-of-Dora.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]