Polvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri partikloj kiuj povas ŝvebi en aero. Por tradicia rapidbrula substanco uzata en pafarmiloj rigardu la paĝon Pulvo. Por (utila) solida substanco (intence) dispecigita en subtilajn erojn legu la artikolon Pulvoro.
Polvoŝtormo kovras domojn en Teksaso, 1935.

Polvo estas subtilaj eretoj el tero, facile levataj de vento kaj kiuj ofte kuŝas sur domoj, aliaj konstruaĵoj, kaj eĉ interne, surplanke, sur mebloj. La unuopa ero de polvo nomiĝas polvero. Polvo konsistas el partikloj en la atmosfero kiuj venas el variaj fontoj kiaj el grundo, polvo movita de la vetero (eola procezo), vulkanaj erupcioj, kaj poluado. Polvo en hejmoj, oficejoj, kaj aliaj homaj medioj enhavas malgrandajn kvantojn de planta poleno, homajn kaj animalajn harojn, tekstilajn fibrojn, paperajn fibrojn, mineralojn el la ekstera grundo, ĉelojn el homa haŭto, bruligitajn partiklojn el meteoritoj, kaj multaj aliaj materialoj kiuj povas troviĝi en la loka medio.[1] La polvo en la naturo povas krei polvan nubon, nomita fajnaj polveroj.

En agrikulturo abundo de polvo en aero kombine kun abundo de la agado de ventoj povas rezulti en malriĉigo de grundoj, kaj malapero de mineralaj aŭ biologiaj nutraĵoj por la kreskaĵo de plantoj, kio povas rezulti en ekonomia gravo kaze de gravaj ekonomiaj kultivaĵoj. Irigacio, replantado kaj rearbarigo povas esti rimedoj kontraŭ forigo de pulvo.

Hejma polvo kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Tri jaroj de uzado sen purigo okazigis ke tiu malvarmigilo de tekokomputilo ŝtopiĝis pro polvo, kaj ĝi ne pli povas esti uzata ĉar ĝi povus trovarmiĝi.

Polvohejmaj akaroj, ekzemple de la genro Dermatophagoides, kio signifas manĝantoj de haŭto) estas interne ie ajn kie homoj vivas. Pozitiva testado por polvakaraj alergioj estas tre oftaj inter personoj kun astmo. Polvakaroj estas mikroskopaj araneedoj kies ĉefaj manĝaĵoj estas mortintaj ĉeloj de homa haŭto, sed ili ne vivas sur vivantaj personoj. Ili kaj ties fekaĵoj kaj aliaj alergenoj kiujn ili produktas estas ĉefaj konstituantoj de hejma polvo, sed ĉar ili estas tiom pezaj ke ili ne estas pendantaj dumlonge en la aero. Ili ĝenerale troviĝas surgrunde aŭ sur aliaj surfacoj ĝis estas movitaj (per piedirado ekzemple). Povas pasi inter dudek minutoj kaj du horoj por ke polvakaroj revenu suben el la aero.

Polvakaroj estas nestospecioj kiuj preferas malhelan, varman, kaj humidan klimaton. Ili floris en matracoj, litoj, tapiŝita meblaro kaj tapiŝoj. Ties fekaĵoj inkludas enzimojn kiuj liberiĝas pro kontakto kun malseka surfaco, kio povas okazi kiam persono spiras, kaj tiuj enzimoj povas mortigi ĉelojn ene de la homa korpo.[2] Polvohejmaj akaroj ne iĝis problemo ĝis homoj ekuzis tekstilojn, kiaj okcidentstilaj littukoj kaj vestoj.[3]

La polvojn el la tapiŝoj oni forigas per polvosuĉilo, de sur la la bretoj oni forviŝas per polvoviŝilo (tuko), de sur la trotuaro per balailo kaj eble polvoŝovelilo.

Atmosfera polvo[redakti | redakti fonton]

Karbopolvo[redakti | redakti fonton]

Vulkana polvo[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Studo de 2015 montris ke en Islando la vulkana polvo helpas la fekundecon de Skolopedoj ĉar ĝi pliigas la organikan enhavon kaj ŝtopas la pH de la grundo. La studo temis pri 729 lokoj kaj konstatis trifoje plian fekundecon, pli en humidejoj ol en plugebla tero ĉar tie oni uzas sterkon kiu ŝanĝas la kondiĉojn. Inter la specioj kiuj profitas el vulkana polvo estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, la Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, la Bunta kalidro, "Calidris" alpina kaj la Nigravosta limozo, Limosa limosa.[4]

Polvokontrolo[redakti | redakti fonton]

Polvo en agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:

  • Citaĵo
     Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero. 
  • Citaĵo
     Ŝuti polvon en la okulojn. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kathleen Hess-Kosa, (2002), Indoor Air Quality: sampling methodologies, paĝo 216. CRC Press.
  2. Abadi, Sara. The Great American Hygiene Survey Results Revealed. AOL Health (Aŭgusto 2009). Arkivita el la originalo je 2010-01-28. Alirita Aŭgusto 2009.
  3. Matthew J. Colloff, Dust Mites
  4. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Gunnarson t. G. kaj aliaj (2015), Ecosystem rechrge by volcanic dust drives broad-scale variation en bird abundance, Ecology and Evolution, 5 (12): 2386-2396.
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]