Haro


Haro - fadenforma elkreskaĵo, kiu kreskas el la haŭto kaj dense kovras la korpon de animaloj. Ĉe la homo la haroj kreskas dense sole sur la supra kaj posta partoj de la kapo.
Ankaŭ iuj plantoj havas harojn.
Ĥeto estas la iom rigida haro, harego de anelidoj (oligoĥetoj), kaj de kelkaj mamuloj, staranta nedense.
Haro - korneca formaĵo de epidermo; fundamenta ero de hararo kovranta averson de feloj el plimulto da mamuloj.
Haro - samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj.
Haroj de homo
[redakti | redakti fonton]- La homo, speciale virino, havas harojn malpli multe ol la plej multaj aliaj mamuloj.
Kapharoj estas haroj sur la malantaŭa kaj sura parto de kapo. Ili kreskas jam en la bebeco. Laŭ multaj kulturoj oni permesas kapharojn de virino esti pli longaj ol kapharojn de viro. El haroj de homo kapharoj povas kreski plej longaj.
Barbo estas sur suba parto de kapo haroj, kiujn havas normale nur viroj ekde la pubereco.
Lipharojn oni povas pensi kiel parto de la barbo, sed ili estas apartaj tiel, ke multaj puberaj knaboj ricevas ilin klare pli antaŭe.
Genitalharoj ĉirkaŭas genitalojn ekde la pubereco. Peniso estas tamen nehara.
Akselaj haroj kreskas ekde la pubereco sub la akseloj.
Haŭtharoj estas maldense kreskantaj haroj en la aliaj partoj de la korpo. Ekde la pubereco viroj tipe havas ilin pli forte ol virinoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La bildo "Kombanta sin knabino" (france Jeune fille coiffant ses cheveuxx') de Pierre-Auguste Renoir el 1894
-
1. Haro, 2. Haŭta surfaco, 3. Seba ganga, 4. Hara foliklo, 5. Seba glando
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (12) proverboj pri haro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. ” 
„ Karesi kontraŭ la haroj. ” 
„ Perdinta la kapon, pri haroj ne ploras. ” 
„ Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15 .