Anelidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anelido)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anelidoj
Troveblo de fosilioj: Kambrio - nun
Glycera sp.
Glycera sp.
Biologia klasado
Domajno: Eukaryota
Regno: Animalia
Superfilumo: Lophotrochozoa
Filumo: Annelida
Lamarko, 1809[1]
Klasoj kaj subklasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Anelidoj[noto 1] (science: Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida)[2][3] estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17.388 speciojn,[2] inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko konsideris la anelidojn kiel oka klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuaj kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La responda nomo laŭ la Nova Biologia Nomenklaturo estas lumbrikofilumanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phylum Annelida. Hierarchy (angle) (HTML). The Taxonomicon. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2019-06-24.
  2. 2,0 2,1 Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.
  3. Wiktionary contributors (2019-03-14). Annelida (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • LAMARKO. [1809] (1987) Filozofo zoologia, 1‑a eldono 1 (esperante), SAT-Broŝurservo, p. 140. Tradukis Valo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]