Arterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arterio estas parto de la sangocirkula sistemo, en kiu la sango fluas for de la koro. La batado de koro pumpas la sangon tiel kaŭzante la mezureblan pulson. Depende de la kora parto transportiĝas en la arterio aŭ oksigen-riĉa sango (de maldekstra parto al la korpo) aŭ oksigen-malriĉa sango (de dekstra parto al la pulmoj) tra la arterietoj kaj kapilaroj al la ĉeloj.

La konstruo de la arterio:

  • interna tuniko
  • meza tuniko
    • glataj muskolfibroj (rondiraj kaj spiralaj)
    • elasta konektiva histo,
  • ekstera tuniko
    • ekstera maldika membrano de elastaj fibroj
    • konektiva histo.

Arterioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]