Saltu al enhavo

Membrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Membrano estas organika teksaĵo formanta maldikan flekseblan apartigan tavolon: ekz. la muka membrano de la stomako.

Membrano estas ankaŭ maldika fleksebla folio.

La uzado de la termino dependas de la fako.

Biologia membrano

[redakti | redakti fonton]
Ekzempla biologia membrano: Ĉelmembrano
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biologia membrano.

Biologia membrano estas duontralasa membrano kiu ekzistas en ĉeloj. Ĝi estas malsimpla aro de lipidoj, proteinoj kaj sukeroj.

Celuloida membrano

[redakti | redakti fonton]

Maldika fleksebla folio: celuloida membrano por fotografado de filmo; intertavolo.

plasta membrano

[redakti | redakti fonton]

Maldika plasta folio el diversaj plastaj materialoj ofte transparenta.
Vidu plasta membrano

metala membrano

[redakti | redakti fonton]

Ŝtala aŭ aluminia maldika folio
vidu aluminifolio

Elektrotekniko

[redakti | redakti fonton]
Membrano de telefono el la fruaj telefonadaj tempoj

En la elektrotekniko la membrano estas maldika fleksebla metala (ofte ŝtala aŭ aluminia) folio. Bell, kiam provis la telefonon, sur ledon gluis ŝtalfolion. Poste sufiĉis la ŝtalo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]