Ĉelo
Ĉelo povas esti:
- Ĉelo estas malgranda ejo aŭ ĉambreto ĉiuflanke fermita. Laŭ Francisko Azorín Ĉelo estas Malgranda spaco, ĉiuflanke fermita. Ĉambreto de templo, manĥejo, malliberejo, domo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina cella, cellula.[2]
Ekzemple,
- Ĉelo (biologio) - ero de la organika teksaĵo, kiu konsistigas organismon
- ĉelo de monaĥo
- prizona ĉelo
- vaksa ĉelo de abeloj
- terorĉelo
Alie
Ĉelo ankaŭ uzatas en:
- ĉelecaj aŭtomatoj - matematika sistemo konsistanta el aro da ĉeloj kiuj interagas sisteme kun nur la najbaraj ĉeloj
- sterntabelo - ĉeloj estas la tabelanoj kiuj entenas nombrojn, signoĉenojn, aŭ formulon
- En movtelefonio, ĉelo estas la areo kovrata de la signaloj de unu anteno-turo
- En ŝakludo ĉelo estas ero de la ŝakluda tabulo
Laŭ ReVo, ĉelo povas esti ankaŭ la nomo de la unua ŝtupo en kelkaj partiorganizoj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 50.
- ↑ Azorín, samloke.