Ĉelo-transitiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri geometrio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ĉelo.
La romba dekduedra kahelaro estas ekzemplo de ĉelo-transitiva spaco-enspacanta kahelaro.

En geometrio, hiperpluredrokahelaro estas ĉelo-transitiva, se ĉiuj ĝiaj ĉeloj restas la samaj, kaj la tuta hiperpluredro transformiĝas en sin mem per ĉia rigida transformo, per kiu iu ĝia ĉelo estas transformita en iun alian. Do, ĉiuj ĉeloj devas esti ne nur kongruaj sed devas esti transitivaj, do ili devas kuŝi en la sama simetria orbito.

La ĉelo-transitiveco aplikeblas al hiperpluredroj de dimensio ekde 4 (do ekde plurĉeloj) kaj al kahelaroj de dimensio ekde 3 (do ekde ĉelaroj).

Ĉiuj regulaj plurĉeloj kaj kahelaroj estas ĉelo-transitivaj, kaj ankaŭ la mem-dualaj dutranĉitaj uniformaj plurĉeloj kaj uniformaj kahelaroj estas ĉelo-transitivaj. Aldone, ĉiuj dualaj plurĉeloj al la uniformaj plurĉeloj kaj kahelaroj estas ĉelo-transitivaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]