Kambrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Redlichia chinensis, fosila trilobito el la Kambrio de Sud-Ĉinio. La fosilo estas ĉ. 7,5 cm longa. Loko: Junŝan, Hunan.

Kambrio estis grava terhistoria epoko inter ĉ. 542-488 milionoj da jaroj, kiam rapide evoluis la bestaro kaj aperis solida skeleto (kambria eksplodo). Tiam aperis ĉiuj reprezentantoj de senvertebruloj. La plej ofte montritaj reprezentantoj de la epoko estis la trilobuloj (aŭ trilobitoj).

Oni trovis el tiu epoko unuajn spurojn de la faskaj plantoj, praaj eĥinodermoj.

Ĝin sekvis la epoko de Ordovicio.