Senvertebruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Senvertebruloj (Invertebrata) estas komuna nomo por la bestoj sen vertebro. Al tiu grupo apartenas ĉ. 90% de la hodiaŭ vivantaj bestoj. Ili vivas dismonde, varias de la unuĉeluloj ĝis la kolosa kalmaro.

Ili havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj), kiuj servas ankaŭ protekton de la korpo.

Pli frue la senvertebruloj aperis kiel aparta taksonomia kategorio (subtribo).

Tradiciaj klasigoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:

Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:

Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:

Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:

1.- La moluskoj,

2.- la insektoj,

3.- la vermoj,

4.- la ekinodermoj kaj

5.- la polipoj.

Poste aldonis li aliajn kvin grupojn dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" animaloj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:

1.- La moluskoj,

2.- la ciripedoj,

3.- la anelidoj,

4.- la krustacoj,

5.- la araknoidoj,

6.- la insektoj,

7.- la vermoj,

8.- la radiuloj,

9.- la polipoj kaj

10.- la infuzorioj.

Laŭ Lamarko posedo de spino indikas, ke oni havas perfektigitan skeleton kaj organizan planon de ĝi devenan; temas pri superaj animaloj, dum la malsuperaj animaloj malposedas perfektigitan skeleton kaj organizan planon, nome senvertebruloj.

Insektoj, araneoj kaj miriapodoj de Latinameriko (rekordoj)[1][redakti | redakti fonton]

  • La Granda noktopapilio (tineo), plej granda inter la tutmondaj lepidopteroj, estas 9 cm longa kaj enverguro estas 27 cm.
  • Amerika tabano (plej rapida insektoflugo tutmonde) povas flugveturi 720 km en 1 horo.
  • Amerika 17jara cikado (plej longviva insekto tutmonde) bezonas 17 jarojn por sia metamorfozo (ovo ĝis imagino).
  • Amerika Bunta papilireĝo (plej longdistanca veturanta papilio) migras 4,000 km en kelkaj monatoj.
  • Avikulario (plej granda araneo en la mondo) estas 23,68 cm.
  • Tarantulo en Meksikio (plej vivdaŭra araneo tutmonde) povas vivi ĝis 28 jarojn.
  • Amerika granda skolopendro (plej longa tutmonde) havas 46 piedojn kaj estas 33 cm longa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 20. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.