Amfibioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amfibioj
Troveblo de fosilioj: karbonio - ĉi-epoko
rano (Litoria caerulea)
rano (Litoria caerulea)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Klaso: Amfibioj Amphibia
Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Amfibioj estas klaso de la vertebruloj.[1] Ili estas pojkilotermaj[2] tetrapodoj. Modernaj amfibioj estas ĉiuj Lisamfibioj. Ili loĝas en ampleks vario de habitatoj, kaj plej specioj loĝas en surteraj, subteraj, arbajnesal-akvaj ekosistemoj. Amfibioj tipe naskiĝas kiel larvoj vivantaj en akvo, sed kelkaj specioj disvolvigis kutimarajn adaptojn por eviti tion. Junuloj ĝenerale suferas metamorfozon el larvo kun brankoj ak plenkreskula aer-spira formo kun pulmoj. Amfibioj uzas sian haŭton kiel duarangan spiran surfacon kaj kelkaj malgrandaj surteraj salamandroj kaj ranoj ne havas pulmojn kaj dependas tute el siaj haŭtoj. Ili estas supraĵe similaj al reptilioj sed, kun mamuloj kaj birdoj, reptilioj estas amniuloj kaj ne postulas akvejojn en kiuj reproduktiĝi. Pro ties komplekaj reproduktaj necesoj kaj traireblaj haŭtoj, amfibioj estas ofte ekologiaj indikiloj; en ĵusaj jardekoj estis spektakla malpliiĝo en amfibiaj populacioj por multaj specioj tra la tuta mondo.

La plej fruaj amfibioj evoluis en la periodo Devonio el fiŝoj sarkopterigoj kun pulmoj kaj osto-membraj naĝiloj, trajtoj kiuj estis tre helpaj al adaptado al seka tero. Ili diversiĝis kaj iĝis dominantaj dum la periodoj Karbonio kaj Permio, sed estis poste dislolikigtaj fare de reptilioj kaj aliaj vertebruloj. Laŭlonge de al tempo, amfibioj malpliiĝis laŭ grando kaj same malpliiĝis en diverseco, lasante nur la modernan subklasoj de Lisamfibioj. La tri modernaj ordoj de amfibioj estas Anuroj (ranoj kaj bufoj), Urodeloj (nome salamandroj), kaj Senpieduloj (Caecilian). La nombro de konataj amfibiaj specioj estas proksimume 7,000, el kiuj preskaŭ 90% estas ranoj.

Plej malgranda amfibio (kaj vertebruloj) en la mondo estas rano Paedophryne amauensis el Nov-Gvineo kun longo de 7 mm.[3] Plej granda, nune vivanta amfibio estas la Ĉina giganta salamandro, Andrias davidianus kun 1.8 m.[4] Tamen tiu estas nana kompare al la formortinta 9 m Prionosuchus el meza Permio de Brazilo.

La studo de amfibioj estas nomata batraĥologio, dum la studo de kaj reptilioj kaj amfibioj kune estas nomata herpetologio.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

World's smallest vertebrate
La plej malgranda konata vertebrulo en la mondo, nome Paedophryne amauensis, sidanta sur usona monero, kiu estas 17.9 mm de diametro, por skalo.

La vorto "amfibio" derivas el la antikvgreka termino ἀμφίβιος (amphíbios), kio signifas "ambaŭ vivmanieroj", ἀμφί signife "ambaŭ manieroj" kaj βιος signife "vivo". La termino estis dekomence uzata ĝenerala adjekto por animaloj kiuj povus vivi surtere aŭ en akvo, inklude fokojn kaj lutrojn.[5] Tradicie, la klaso Amphibia inkludas ĉiajn tetrapodajn vertebrulojn kiuj ne estas amniotoj. Amphibia en sia plej ampleksa senco (sensu lato) estis dividata en tri subklasoj, du el kiuj estas jam formortintaj:[6]

  • Subklaso Lepospondyli† (malgranda grupo el Paleozoiko, kiu povas fakte esti pli proksime rilata al amniotoj ol al Lisamfibioj)
  • Subklaso Temnospondyli† (diversa grado el Paleozoiko kaj frua Mesozoiko)
  • Subklaso Lisamfibioj (ĉiuj modernaj amfibioj, inklude ranojn, bufojn, salamandrojn, triturojn kaj senkrurulojn)
    • Salientia (ranoj, bufoj kaj parencoj): Ĵurasio al nuntempo — 6,200 nunaj specioj en 53 familioj
    • Caudata (salamandroj, trituroj kaj parencoj): Ĵurasio al nuntempo — 652 nunaj specioj en 9 familioj
    • Gymnophiona (senkruruloj kaj parencoj): Ĵurasio al nuntempo — 192 nunaj specioj en 10 familioj
Triadobatrachus massinoti
Triadobatrachus massinoti, pra-rano el komenca Triaso de Madagaskaro.

La certa nombro de specioj en ĉiu grupo dependas el la taksonomia klasigo sekvata. La du plej oftaj sistemoj estas la klasigo adoptita de la retejo AmphibiaWeb, Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj la klasigo de herpetologo Darrel Frost kaj de la Usona Muzeo de Natura Historio, disponebla kiel reta referenca datumbazo "Amphibian Species of the World" (amfibiaj specioj de la mondo).[7] La nombroj de specioj cititaj supre sekvas al Frost kaj la totala nombro de konataj amfibiaj specioj estas ĉirkaŭ 7,000, el kiuj preskaŭ 90% estas ranoj.[8]

Ĉe la filogenetika klasigo, la taksono Labyrinthodontia estis malatentita kiel parafiletika grupo sen unikaj difinaj trajtoj krom kunhavataj primitivaj karakteroj. Klasigo varias laŭ la preferata filogenio de la aŭtoro kaj ĉu ili uzas tigo-bazitan aŭ nodo-bazitan klasigojn. Tradicie, amfibioj estas klaso kiu estas difinita kiel tetrapodoj kun larva stadio, dum la grupo kiu inkludas la komunajn praulojn de ĉiuj vivantaj amfibioj (ranoj, salamandroj kaj senkruruloj) kaj ĉiuj ties descendantoj estas nomataj Lisamfibioj. La filogenetiko de Paleozoikaj amfibioj estas necerta, kaj Lisamfibioj eble devus fali ene de formortintaj grupoj, kiaj la Temnospondyli (tradicie lokigitaj en la subklaso Labyrinthodontia) aŭ ĉe Lepospondyli, kaj laŭ kelkaj analizoj eĉ en la amniotoj. Tio signifas ke defendantoj de filogenetika nomenklaturo estis forigintaj grandan nombron de bazajn grupoj de Devoniaj kaj Karboniaj amfibi-tipaj tetrapodoj kiuj estis antaŭe lokigitaj en Amphibia laŭ la Linea taksonomio, kaj inkludis ilin aliloken laŭ la kladistika taksonomio.[9] Se la komuna praulo de amfibioj kaj amniotoj estas inkludataj en Amphibia, ĝi iĝas parafiletika grupo.[10]

Ĉiuj modernaj amfibioj estas inkluditaj en la subklaso Lisamfibioj, kiu estas kutime konsiderata klado, nome grupo de specioj kiuj estis evoluintaj el komuna praulo. La tri modernaj ordoj estas Anura (nome ranoj kaj bufoj), Caudata (aŭ Urodeloj, nome salamandroj), kaj Gymnophiona (aŭ Apoda, nome senkruruloj aŭ senpieduloj).[11] Oni sugestis ke la salamandroj aperis separate el la Temnospondileca praulo, kaj eĉ ke senkruruloj estas frata grupo de la antaŭeniraj reptilimorfaj amfibioj, kaj tiele de amniotoj.[12] Kvankam la fosilioj de kelkaj pli antikvaj pra-ranoj kun primitivaj karakteroj estas konataj, la plej aĝa "vera rano" estas Prosalirus bitis, el la komenca Ĵurasio el la Kuŝejo Kayenta de Arizono, Usono. Ĝi estas anatomie tre simila al modernaj ranoj.[13] La plej antikva konata senkrurulo estas alia specio de komenca Ĵurasio nome Eocaecilia micropodia kaj estas ankaŭ el Arizono.[14] La plej aĝa salamandro estas Beiyanerpeton jianpingensis el fina Ĵurasio de nordorienta Ĉinio.[15]

Fakuloj malkonsentas ĉu Salientia estas superordo kiu inkludas la ordon Anura, aŭ ĉu Anura estas sub-ordo de la ordo Salientia. La Lisamfibioj estas tradicie dividataj en tri ordoj, sed formortinta salamandreca familio, nome Albanerpetontedoj, estas nuntempe konsiderata parto de Lisamfibioj kune kun la superordo Salientia. Krome, Salientia inkludas la tri ĵusajn ordojn plus la Triasa pra-ranon, Triadobatrachus.[16]

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Senkrurulo.

Ili havas preskaŭ ĉiuj 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj.

Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn.

Ilia kapo moveble ligiĝas al la vertebraro; la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta.

En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur por kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glando-riĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako.

La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo.

La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon.

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili vivas en humidaj lokoj (kavernoj, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ili havas tri vivantajn ordojn:[17]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. amfibioj en vortaro.net
  2. płazy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-06-04.
  3. Żaba wielkości muchy. Płazi rekord świata (pole) (2012-01-13). Arkivita el la originalo je 2015-04-30.
  4. Amphibian Facts (angle) (2012-07). Arkivita el la originalo je 2015-04-30.
  5. SKEAT, Walter W.. (1897) A Concise Etymological Dictionary of the English Language. Clarendon Press.
  6. Baird, Donald (1965). “Paleozoic lepospondyl amphibians”, Integrative and Comparative Biology 5 (2), p. 287–294. doi:10.1093/icb/5.2.287. 
  7. Frost, Darrel (2013)American Museum of Natural History: Amphibian Species of the World 5.6, an Online Reference. The American Museum of Natural History. Alirita 24a de oktobro 2013.
  8. Crump, Martha L. (2009). “Amphibian diversity and life history”, Amphibian Ecology and Conservation. A Handbook of Techniques, p. 3–20. 
  9. (2011) “Class Amphibia Gray, 1825. In: Zhang, Z.-Q. (Eld.) Animal biodiversity: An outline of higher-level classification and survey of taxonomic richness”, Zootaxa 3148, p. 39–55. 
  10. Amphibia: Systematics. University of California Museum of Paleontology (1995). Alirita 13a de Decembro, 2012.
  11. Stebbins, Robert C.; Cohen, Nathan W. (1995). A Natural History of Amphibians. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-03281-8. p. 3.
  12. Anderson, J.; Reisz, R.; Scott, D.; Fröbisch, N.; Sumida, S. (2008). "A stem batrachian from the Early Permian of Texas and the origin of frogs and salamanders". Nature 453 (7194): 515–518. Bibcode:2008Natur.453..515A. doi:10.1038/nature06865. PMID 18497824.
  13. ROČEK, Z.. (2000) “14. Mesozoic Amphibians”, Amphibian Biology: Paleontology: The Evolutionary History of Amphibians 4. Surrey Beatty & Sons, p. 1295–1331. ISBN 978-0-949324-87-0.
  14. (2007) “Anatomy of Eocaecilia micropodia, a limbed caecilian of the Early Jurassic”, Bulletin of the Museum of Comparative Zoology 158 (6), p. 285–365. doi:[[doi:10.3099%2F0027-4100%282007%29158%5B285%3AAOEMAL%5D2.0.CO%3B2|10.3099/0027-4100(2007)158[285:AOEMAL]2.0.CO;2]]. 
  15. (2012) “Late Jurassic salamandroid from western Liaoning, China”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 109 (15), p. 5767–5772. doi:10.1073/pnas.1009828109. 
  16. Cannatella, David (2008)Salientia. Tree of Life Web Project. Alirita 31a de Aŭgusto, 2012.
  17. Amphibia. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11.
  18. anuroj en vortaro.net
  19. urodeloj en vortaro.net
  20. Urodela. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amphibian en la angla Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Płazy en la pola Vikipedio.