Lango (anatomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lango (planlingvo).
Lango
Homa lango
anatomia strukturo • klaso de anatomia ento
latine lingua
de Gray subject #245 1125
vejno/j v. lingualis
nervo/j n. lingualis
vdr
Lango de hejma kato

Lango estas organo, kiu havas surfacon kun multe da gusto-sentemaj punktetoj. Ĝi konsistas precipe el muskoloj. Unuj kapabligas ŝanĝi la pozicion de la lango en la buŝo. Aliaj kapabligas ŝanĝi la formon. La lango estas la plej movebla organo, kies movoj estas tamen limigataj de ĝia langa frenulo lokata sube.

Homa lango[redakti | redakti fonton]

La homa lango estas organo, kiu estas mola kaj tre movebla. Ĝi situas en la buŝo kaj estas necesa por engluti la manĝojn, ĝi helpas dum maĉado kaj purigado de la dentaro.

Laŭ kredo kaŭzita de mistraduko far Edwin Boring [1] de germana artikolo[2], oni priskribis langan mapon laŭ kiu la kvar diversaj tiam konataj gustoj (nun oni konsideras ke ekzistas kvin[3]) estus sentataj en apartaj regionoj. Estis poste pruvite ke tiu priskribo estas malvera. Ekzistas apartaj papiloj (kaliciforma, fungoforma, fadenforma kaj korolforma) troveblaj en precizaj lokoj sur la lango kaj ankaŭ en aliaj partoj de la buŝinterno. Tamen ĉiu aparta papilo ne havas rolon por senti apartan guston. Gustoj estas sentataj de gustosentaj ĉeloj troveblaj en poroj troveblaj ĉie sur la lango.

La lango ankaŭ ludas gravan rolon en la kapablo paroli.

Lango estas organo, kiu kapabligas gustumadon: unu el la kvin sensoj.

Langa mapo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la langa mapo, kiun oni priskribis dum jardekoj, kaj montriĝis malvera ekde 2006, la diversaj gustoj havus siajn specifajn lokojn sur la lango: la gusto-sentemaj punktetoj troviĝus tie:

  • dolĉa gusto: la pinto
  • amara gusto: malantaŭa parto
  • acida gusto: flankoj
  • sala gusto: flankoj proksime al la pinto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en:Edwin Boring
  2. Hänig, D.P., 1901. Zur Psychophysik des Geschmackssinnes. Philosophische Studien, 17: 576-623.
  3. J. Chandrashekar et al., The receptors and cells for mammalian taste, Nature 444, 288 (2006) citata sur le blogo sciencetonnante (Lokado de la gustoj sur la lango kaj en la cerbo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Homa lango kun traborado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]