Frenulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frenulo
Penisa frenulo
Penisa frenulo
latine frenulum preputii penis
de Gray subject #262 1250
sistemo reprodukta
v  d  r
Information icon.svg

Frenulo (latine frenulum) estas refaldo, ordinare mukoza, kiu limigas la movojn de organo.

Komunlingve la frenulo (penisa frenuloprepucia frenulo) estas la eta ligilo, kiu ligas la prepucion al la penisa glano. Foje, precipe dum erektiĝo de la peniso, la frenulo povas esti tro streĉita kaj kaŭzi doloron. Kiel rimedo kuracisto povas sub loka anestezo tratranĉi la frenulon por solvi tiun problemon (per frenektomio).

Klitora frenulo[redakti | redakti fonton]

La klitora frenulo super la virina klitoro en la vulvo.

Oni uzas ankaŭ la terminon "frenulo" pri la haŭto, kiu kovras (tute aŭ parte) la virinan klitoron

Langa frenulo[redakti | redakti fonton]

La langa frenulo sub la levita lango.

La langa frenulo kunigas la subon de la lango al la bazo de la buŝkavo. Oni povas vidi ĝin levante la langon. Ĝi limigas la movojn de la lango. Ĝi estasa mola mukoza histo kun multaj fibroj. Eblas tranĉi tro mallongan langan frenulon per loka operacio de frenektomio.

Langa frenektomio (lango-frenula tratranĉo) per lasero superas la aliajn tradiciajn metodojn[1].

Domenico Maceri, profesoro ĉe Allan Hancock College, pretendas ke sud-koreiaj gepatroj iniciatas langan frenektomion de siaj infanoj, "kio tiele longigas la langon je ĉ. unu milimetro", kredante ke ili prononcos pli bone la anglan lingvon[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) “Lingual frenectomy: Functional evaluation and new therapeutical approach”, European Journal of Paediatric Dentistry (PDF) 13 (2), p. 101–6.  (angle)
  2. Marceri, Domenico, "English in France? Mais Oui!". Kontrolita 2009-01-27. (angle)