Anatomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anatomio estas la subfako de biologio kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.

Historio de Anatomio[redakti | redakti fonton]

La postklasika amatomio kaj aŭtopsio, aŭ kadavro-dissekco, ektraktiĝis ene de la kristana komunumo, precipe en tiu katolika, kaj plispecife en Italio. La naskiĝa akto de la moderna anatomio troviĝas en la Anathomia Mundini de Mondino Dei Liuzzi, kuracisto aktiva en eklezia ŭniversitato en la urbo Bolonjo: estas la jaro 1316, en plena mezepoko, kaj Mondino demonstras koni la skolon de de la anatomiisto Galeno, greka kaj pagana, sed ankaŭ ke mem faris grandan paŝon antaŭen kompare kun li. Mondino ne limiĝas, kiel male multaj siaj antaŭuloj kaj kolegoj, ripeti la instruaĵojn de Galeno, same kiel la astronomoj ripetadis la instruaĵojn de Aristotelo kaj Tolomeo, sed volas vidi per siaj okuloj kaj... dissekcas, studas, priskribas kaj kreas disĉiplojn.

Post Mondino, la unuaj grandaj dissekcistoj estas Hieronimo Manfredi, Gabrielo Zerbi, Alessandro Benedetti, ĝis Andreo Vesalius, al kiu estas atribuata la merito de la ĝermiĝo de la nova scienco per sia De humani corporis fabrica de 1543. Vesalius estas flandra, sed anatomie dissekcas ĉe la universitato de Padova kie li ricevas subvencion far la Venetia Senato por daŭrigi en siaj prianatomiaj studoj. Tiuj dissekcoj preskaŭ samtempe okazis ankaŭ en Romo ("itali quidem primi corpora umana dissecuerunt », skribos klerista Haller, siavice anatomiisto, (Italoj unuaj ekdisekcis homajn korpojn). Eĉ kelkaj ĉefkuracistoj de la papo praktikis tiun... arton! La nova scienco kaj uzo de dissekco en Italio trovis ankaŭ la unuajn normojn kaj regularon de la nova scienco-arto. La eklezio, kiu aprobas kaj profitas de la novaj scioj en la hospitoj kiuj mem kreis, emanas normojn por malhelpi misuzojn: forigo de kadavroj, komerco de homaj kadavroj, perforta serĉado de kadavroj por ricevi kompenson de la kontentigitaj anatomiistoj. La normoj estis tiom severaj ke ŝajnis ke la dissekco mem de homaj kadavroj estis malpermesita, sed ili celis elimini okazojn de mortigo por komerci. Ke tiu risko ne estis nur antaŭvido oni povas dokumentiĝi legante la aktojn de la proceso kontraŭ la fama skota anatomiisto Robert Knox (1791-1866) kiu estis akuzita kaj procesita pro havigo de pordissekcaj kadavroj ne disdegninte kunlabori kun malbonfarantoj mortigantaj. Tiukaze temis almenaŭ pri du mortigoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanna Ferrari, Fra medicina e chirurgia: la rinascita dell’anatomia e la dissezione come spettacolo, in AA.VV. Il Rinascimento italiano e l’Eŭropa : le scienze, Angelo Colla, 2008, vol. V.
  • Mirko Grmek (a cura di), Storie del pensiero medico occidentale, Laterza, 1996, vol, I, pp. 294-295.
  • Giorgio Cosmacini, La religiosità della medicina, Laterza,2007.
  • Andrea Carlino, La fabbrica del corpo: libri e dissezione nel Rinascimento, Einadi, 1994, cap. III.