Skizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jesuo kaj la Adoltulino. Skiza bildokompono fare de Rembrandt.

Laŭ PIV skizo estas unua prova strekado de desegnaĵo, pentraĵo, arkitekturaĵo, montranta nur la ĝeneralan dispozicion k[aj] la ĉefajn dividaĵojn de la estonta definitiva verko[1] kaj tiele ĝi estu termino tute rilata al pentrarto aŭ duasence sendetala prova skribaĵo, donanta ĝeneralan indikon de verko, de ĝiaj ĉefaj partoj k[aj] esencaj trajtoj kaj tiele ĝi estu termino rilata al literaturo aŭ al verkado ĝenerale, ĉu por eseo, ĵurnalismo, scienca esplorado ktp. Laŭ ReVo skizo estas Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento, kaj tiele malneto estus sinonimo. Pli detalaj difinoj estas tie la jenaj:

  • Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn,
  • Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko,
  • Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj, kaj
  • Resumo de plano, de projekto.

Tiukadre la du unuaj difinoj restas rilataj al pentrarto aŭ aliaj bildartoj, dum la tria al verkado kaj la kvara kaj lasta pli larĝasence al ĝenerala planado aŭ projektoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 1051.