Evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Evoluo estas popaŝa sanĝiĝoprocezo, en kiu sin sekvas kvalite diversaj formoj kaj statoj.

Komparu: kresko, progreso

Vorto kun simila signifo estas disvolviĝo.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La teorio de la evoluo de la specioj klarigas kiel el unu specio evoluas pluraj (>filogenetika arbo, genetiko). Por tiu evoluo de la specioj ankaŭ la vorto evolucio estas uzata.(Zamenhof: Sekve de nia toleremo ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn, ekz. "evolucio" kaj "evoluo".)

Kion opinias la katolika eklezio rilate la evoluon de la specioj?[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio prezentas neniun obĵeton kontraŭ tiu scienca perspektivo: se iun tagon, kaj eĉ nun, tiu koncepto fariĝos scienca teorio, la eklezio pretos adheri al la sciencaj konkludoj. Cetere, jam la biblio inlinigas al tio.

Teologoj kaj ekleziuloj tuj post la lanĉo de la fama teorio de Darvino multe debatis pri tio: oni scias ke kiam Darvino kaj liaj disĉiploj asertis ke la mondo de vivantoj, bestoj kaj homo, trairis nombrajn stadiojn kaj atingis la nunan staton post sinsekvaj evoluoj, la unua reago de la katlika eklezio same kiel de la aliaj kristanaj eklezioj inklinis al reĵeto. La motivo estis ke tiu teorio ŝajnis igi senutila Dion mem: la kreajaro farus tute senpere kaj agus kiel en spontana generiĝo!

Sed jam Sankta Aŭgusteno en la kvara kaj kvina jarcentoj opiniigis ke Dio donis al vivanoj la eblecon evolui kaj tio ĉar li metis en ili “semajn spurojn” (rationes seminales), el kiuj la diversaj vivantaj kategorioj povas gajni plian disvolviĝon; cetere, jam la biblio klare rekonas ke Dio diris (Gn 1,24): “La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco”. Aŭgusteno do, kiel jam sankta Gregoro el Nissa kaj poste sankta Bonaventuro instruis la eblecon de evoluo (v. Gilson, La Philosofie de St. Bonavenrure, 243-244). Ĉar, ili diris, tiu evoluo eblas danke de la virtualecoj donitaj de Dio al la estaĵoj: fine Dio staras ĉe la komenco de la elpensita evoluo mem.

Do la katolika eklezio, kiu neniam oficiale dekretis ion kontraŭ ĝi, ne diras ke evoluo okazis (kio estas tasko de kristanaj aŭ nekristanaj scienculoj); estas nur rekonate ke evoluo ne kontraŭstaras la dian revelacion.

Evoluo kaj Evoluismo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la facila kaj mallerta emo egaligi la konceptojn de la du vortoj, fakuloj pri la scienco kutimas distingi la signifan kampon de la du. Por evoluismo oni komprenu ne ja jes la teorion de la evoluo kiel fundamenta kadro de biologiaj esploroj, sed la amplekson de la filozofiaj doktrinoj kiuj vidas en la evoluo la fundamentan trajton de ĉiu formo de realo kaj do la principon taŭgan por ekspliki ĉiuspecan realon. Alivorte, evoluismo estas matafizika doktrino koncernanta la realon kiel tutaĵon; kaj kvankam ĝi profitas de la hipotezoj kaj rezultoj de teorio de la evoluo, ĝiaj tezoj transiras tion kion ĉiu ebla scienca teorio povas prave validigi. Tiusence, evoluismo estis kaj estas uzita kiel fundamenta skemo de diversaj metafizikoj kaj materialismaj kaj spiritualismaj. (Nicola Abbagnano).

Tial flanke de la teorioj pri biologia evoluo alfaciĝas evoluismaj teorioj kiuj el la unuaj deduktas konkludojn kiuj ne povas konfrontiĝi kaj validiĝi sur la realo sed nur sur la propra pensmaniero. Kritikistoj de la scienco ĉi-kaze distingas sciencon de eksperimenta metodo el transsciencaj aspektoj demonstreblaj aliscie sed ne science.

Biblio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La modernaj malkovroj kaj teorioj pri evoluo akrigis la okulojn de la ekzegezistoj kaj esploristoj pri la Biblio kaj konsiderigas jenon: La unuaj ĉapitroj de la Genezo ([1]), oni rimarkigas, allasas lumostrion por travidi evoluon: Dio dekomence kreas la ĉielon kaj la teron, kaj poste ordonas ke la akvoj kolektiĝu ktp (kosma evoluo) kaj ordonas al tero kreskigi verdaĵon, herbon. kiuj naskas semon, fruktarbon, kiu... (biologia evoluo).

En tiu Geneza rakonto, mite aranĝita kaj do fantazie detalita, la verbo “krei” (barak) estas uzita nur du fojojn: dekomence kaj kiam Dio almondigas la homon (kvankam en la Zamenhofa traduko, ĝi aperas trifojojn), dum rilate la aperigon de aliaj kreaĵoj estas uzataj aliaj verboj taŭgaj por ke oni pensu ke Dio agadas en la mondo pere la aliaj de li enprogramitaj efikaj kaŭzoj. ([2])

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]