Genetiko
Genetiko (aŭ genscienco) estas branĉo de biologio, kiu okupiĝas pri la heredado de ecoj de vivaĵoj, ĝia kemia fundamento kaj ĝia efiko sur la disvolviĝon de la individuo kaj la evoluon de la specio.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La scio pri la heredado de karakterizaĵoj estis implicite uzata ekde prahistoriaj tempoj por plibonigi terkultivadon kaj bestobredadon. Tamen, la moderna genscienco, kiu provas interpreti la mekanismojn de heredado, sole komencis kun la laboro de Gregor Mendel meze de la deknaŭa jarcento. Kvankam li ne konis la fizikan bazon por heredado, Mendel observis, ke heredado estas fundamente diskreta procedo, kie specifaj trajtoj estas sendepende hereditaj — tiujn bazajn unuojn de heredado oni nun nomas genoj.
Genoj estas regionoj de DNA, molekulo konsistanta el ĉeno de kvar diversspecaj nukleotidoj - la sinsekvo de ĉi tiuj nukleotidoj estas la genetikaj informoj, kiujn la organismoj heredas. DNA ĉefe aperas en duobla grundita formo, kun nukleotidoj sur ĉiu fadeno kompletiga reciproke. Ĉiu fadeno povas agi kiel ŝablono por sintezo de nova partnera fadeno - ĉi tio estas la fizika mekanismo por la kopio kaj heredo de genetikaj informoj.
La sinsekvo de nukleotidoj en DNA estas uzita de ĉeloj por produkti specifajn sinsekvojn de aminoacidoj, estigantaj proteinojn - korespondado nomata la genetika kodo. Ĉi tiu sinsekvo de aminoacidoj en proteino determinas kiel ĝi aliiĝas en plastika strukturo; ĉi tiu strukturo siavice responsas pri la proteina funkcio. Proteinoj plenumas preskaŭ ĉiujn bezonatajn funkciojn por la vivo kaj reproduktado de ĉeloj. Ŝanĝo en DNA-sinsekvo povas ŝanĝi la proteinan strukturon kaj konduton, kaj ĉi tiu povas kaŭzi dramecajn sekvojn en la ĉelo kaj ĝenerale en la organismo.
Kvankam genetiko ludas grandan rolon en determinado de la apero kaj konduto de organismoj, estas la interrilato de genetiko kun la natura medio kaj organismaj spertoj, kiuj determinas la finfinan rezulton. Ekzemple, dum genoj determinas ies alton, la nutrado kaj sano, kiujn tiu persono spertis en infanaĝo ankaŭ havas grandan efikon.
Konceptoj[redakti | redakti fonton]
Genetika diverseco estas la totala nombro de genetikaj karaktroj en la genetika formado de specioj. Ĝi distingiĝas el "genetika varieblo", kiu priskribas la tendencon de la genetikaj karaktroj al variado.
Organizoj[redakti | redakti fonton]
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Frank van Hertrooij, La Arto de Bestaj Desinoj ĉe la blogo Scivolemo, 30-a de aprilo 2021
- Frank van Hertrooij, La Historio de Genetiko ĉe la blogo Scivolemo, 31-a de marto 2021
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- la artikolojn pri la temoj geno, DNA, RNA, Genetika Kodo, genetika elemento, mutacio, ribosomo kaj evoluismo,
- pri la (sub)fakoj biokomputiko, filogenetiko, gentekniko, populacigenetiko, molekula biologio kaj genterapio,
- kaj pri la genetikistoj Johann Gregor Mendel, Luigi Luca Cavalli-Sforza kaj Charles Darwin.
- Citogenetiko
- Epigenetiko
- Genetika diverseco
- Genetika malsano
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Larry Gonick kaj Mark Wheeli. La Bildstria Gvido al Genetiko. Tradukis el la angla Cho Sung Ho. 222 paĝoj, 152 x 225 mm. Prezo 14,50 eŭroj.