Luigi Luca Cavalli-Sforza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Luigi Luca Cavalli-Sforza
Luigi Luca Cavalli-Sforza - Capo di Ponte (Foto Luca Giarelli).jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1922 (1922-01-25)
en Ĝenovo
Morto 31-an de aŭgusto 2018 (2018-08-31) (96-jara)
en Beluno
Lingvoj itala lingvoangla lingvo
Ŝtataneco ItalioItala reĝlando
Alma mater Universitato de PavioUniversitato de Torino
Profesio
Profesio genetikisto • biologo • antropologo
Information icon.svg
vdr

Luigi Luca CAVALLI-SFORZA (naskiĝis la 25-an de januaro 1922 - mortis la 31-a de aŭgusto 2018) estis itala genetikisto pri biohistorio de la homaro.

Li komencis sian karieron studante la pigmeojn en la ekvatora praarbaro.

Uzante la rimedojn de analizo al precipaj konsisteroj aplikitajn al la geno-konsisto de la popolaroj, li montris, ke disvastiĝo de agrikulturo en Eŭropo, en la aŭroro de historio, estis ne migrado de la konduto, sed migrado de la homoj ĝin praktikantaj. Li evidentigis ankaŭ la praecon de la Eŭska gento, kaj multajn aliajn interesajn rezulojn.

Lia filo estas kinoreĝisoro, kunlabore kun li, li verkis libron pri la temo "homa diverseco".