Akademio de Sciencoj de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La reĝo Ludoviko la 14-a vizitanta la Akademion en 1671.

La Akademio de Sciencoj de Francio, nomata "Reĝa Akademio de Sciencoj" je ĝia kreigo, estas unu el la kvin akademioj grupataj en la Instituto de Francio

Ĝi kunvenigas francajn scientistojn kaj asociiĝas kun eksterlandaj scientistoj, ĉiuj elektitaj inter plej eminentaj. Ĝi kuraĝigas kaj protektas la sciencan esploron kaj kunlaboras al la scienca progreso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia deveno estis projekto de Jean-Baptiste Colbert : krei ĝeneralan akademion[1]. laŭ la kutimo de la "rondoj de scientistoj" kiuj, en la 17-a jarcento kunvenis ĉirkaŭ mecenon aŭ erudiciulon. Colbert kunvenigis malgrandan grupon da scientistoj, la 22-an de decembro 1666 en la bibliotekon de la reĝo Ludoviko la 14-a, freŝe instalita en straton "Vivienne" por laboraj seancoj po du foje ĉiun semajnon. Dum la unuaj 30 jaroj, tiuj kunvenoj ne havis leĝan statuton.

La 20-an de januaro 1699, Ludoviko la 14-a donis ĝian unuan regularon al tio, kiu nomiĝis jam Reĝa Akademio de Sciencoj kaj estis instalita en la Palacon de Luvro. Konsistiĝinte de 70 anoj, ĝi kontribuis al la scienca movado de la 18-a jarcento.

Dum la revolucio de 1789, la Reĝa akademio, malgraŭ sia deziro ne enmiksiĝi en la politika debato, devis ofte komuniki kun la Konstitucianta asembleo de 1789 kaj la Nacia Konvencio[2]. Ĝi estis komisiita por prepari la reformon de la sistemo pri la peziloj kaj mezuroj.

La 8-an de aŭgusto 1793, la Nacia Konvencio aboliciis ĉiujn akademiojn. La 22-an de aŭgusto 1795, estis kreita Nacia Instituto de Sciencoj kaj Artoj kiu kongruis je la iamaj sciencaj, artaj kaj literaturaj akademioj, en kiu preskaŭ ĉiuj anoj de la iamaj akademioj estis reelektitaj. En 1805 la Nacia Instituto de Sciencoj kaj Artoj transloĝiĝis en la eksa Kolegio de la Kvar Nacioj (nun konata sub la nomo de "Palaco de la Instituto").

La moderna akademio[redakti | redakti fonton]

En 1816, la akademio, denove nomita Reĝa Akademio de Sciencoj sendependiĝis ene de la reformata Instituto de Francio. La franĉa ŝtatestro restis ĝia tutoro. En 1836, sub la gvidado de François Arago estis eldonitaj la unuaj numeroj de Comptes rendus de l'Académie des sciences (Komunikaĵo de la Akademio de Sciencoj)[3] kiuj iĝas unu el plej gravaj iloj de dissciigo pri la sciencaj laboroj de Francio kaj aliaj nacioj.

Dum la Dua Respubliko de Francio, ĝi retrovis sian nomon de Akademio de Sciencoj kaj estis financita de la ministerio pri nacia edukado.

En la komenco de la 20-a jarcento, la Akademio suferas mallaton de aktiveco kaj influo. Profunda reformo de la statutoj estis farita, tuŝanta ĝiajn membrojn kaj ĝiajn misiojn. Tiu reformo, aprobita per dekretoj de la 2-a de majo 2002 kaj 31-a de januaro 2003 [4] permesis la elekton de 26 novaj membroj. Ekde la jaro 2007, la aktuala akademia prezidanto estas la sciencisto Jules Hoffmann.

Akademianoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akademio de Sciencoj de Francio, prezento (france)
  2. Pascale Mafarette-Dayries, « L’académie royale des sciences et les grandes commissions d’enquête et d’expertise à la fin de l’ancien régime », (la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj la grandaj komisionoj de enketo kaj ekspertizo je la fino de la malnova reĝimo) Annales historiques de la Révolution française (france)
  3. Komunikaĵo de la Akademio de Sciencoj (france)
  4. El "Legifrance.gouv.fr" (france)
    - dekreto de la 2a de majo 2002
    - dekreto de la 31-a januaro 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]