Nacia Konvencio (franca respubliko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia Konvencio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pariza Panteono de la Nacia Konvencio

La Nacia Konvencio (france Convention nationale) estas la leĝfara asembleo, kiu en la plej kritika periodo de la franca revolucio - de la 20-a de septembro 1792 ĝis la 26-a de oktobro 1795 - direktis Francion. Sekvante la dujaran Nacia Konstituciiga Asembleo kaj la unujaran Leĝdonan Asembleon. Kreita post la granda ribelo de 10 aŭgusto 1792, ĝi estis la unua franca registaro organizita kiel respubliko, prirezignante la monarkion entute.

Tasko de la Nacia Konvencio estis la ellaboro de la nova konstitucio por la lando, post kolapso de la monarĥio la 10-an de aŭgusto 1792. La Nacia Konvencio estis 749-membra kaj estis reprezantitaj komercistoj, profesiaj branĉoj kaj intelektuloj. Unu el la plej unuaj deklaroj estis oficiala abolicio de la monarĥio (la 21-an de septembro) kaj deklaro de la respubliko (la 22-an de septembro).

Fono[redakti | redakti fonton]

La Konvencio okazis kiam la Leĝdona Asembleo dekretis la provizoran suspendon de reĝo Ludoviko la 16-a kaj la kunvokon de Nacia Konvencio por ellabori novan konstitucion sen monarkio. La alia grava novigo estis dekreti ke deputitoj al tiu Konvencio devus esti elektitaj fare de ĉiuj francoj dudek unu jarojn aĝaj aŭ pli, domicilitaj dum almenaŭ unujaro kaj vivantaj per la produkto de sia laboro. La Nacia Konvencio estis, tial, la unua franca asembleo elektita per balotrajto sen distingoj de klaso [1].

Unua periodo[redakti | redakti fonton]

La proceso de Ludoviko la 16-a

La unuan parton de la historio de la Nacia Konvencio (sept. 1792 – majo 1793) karakterizis la rivalado de la du kontraŭstarantaj revoluciaj frakcioj, la ĝirondistoj (girond-istoj) kaj la montaruloj (montagnard-oj).

La montaruloj volis doni pli da potenco por la subklasanoj, dum la ĵirondistoj preferis la burĝan respublikon kaj volis malpliigi efikon de Parizo je la revoluciaj procesoj. Pro la seriaj malvenkoj de la ĝirondistoj fare de la eŭropaj kontraŭrevoluciaj fortoj, la ĵirondistoj perdis sian fideblecon. La tumultoj, okazintaj inter la 31-a de majo 1793 kaj la 2-a de junio forigis ilin el la potenco.

Proceso kaj ekzekuto de Reĝo[redakti | redakti fonton]

La unuanima deklaracio de la Konvencio de ekstarigo de la Franca Respubliko la 21an de septembro 1792 lasis malferme la sorton de la antaŭa reĝo, Ludoviko la 16-a.

Dua periodo[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de la franca popolo de 6 Mesidoro la jaro 1 (la 24-an de junio 1793)

En la dua periodo (jun. 1793 – jul. 1794), la montaruloj regis la Konvencion. Pro la francaj revoluciaj militoj kaj la internaj ribeloj, ili kreis diktatoran revolucian registaron (la realan potencon posedis la Publik-bonfara Komisio). Pro tio ne ekvalidis la demokratia konstitucio, akceptita la 24-an de junio 1793. La asocio perdis la iniciatan rolon en la leĝfarejo kaj ĝi nure akceptis proponojn de la komisio.

Responde al la radikala politiko, multaj membroj de la konvencio partoprenis en faligo de la plej influhava membro de la komisio, Maximilien Robespierre (27-an de julio 1794). Poste okazis la lasta parto de la Konvencia historio, tempo de la termidora agado (julio 1794–oktobro 1795). La potencan ekvilibran punkton formis la reprezentantoj, apartenanataj al la Marĉo (La Plaine). Ili retiris la ĵirondistojn al la Konvencio, gvidantojn de la montar-parto ekskludiĝis. En aŭgusto de 1795, la Konvencio akceptis la novan konstitucion kaj tiel kreis ties posteulon, la Direktoraron (1795–99), kiu firmigis forton de la burĝaro.

Influoj[redakti | redakti fonton]

La 16-a de Pluviozo de la 2-a jaro (4-a de februaro 1794), grupo de haitiaj delegitoj inter kiuj troviĝis Jean-Baptiste Belley, liberigito kaj nigra deputito de la departemento de la Nordo de la franca parto de Hispanjolo, venkis en la balotado kaj la Nacia Konvencio ratifis la decidon por la elimino la sklavecon en ĉiuj teritorioj de la Franca Respubliko.

Poste kelkaj naciaj asembleoj ankaŭ nomiĝis "nacia konvencio", ĉefe dum revoluciaj periodoj. Tiu nomo eĉ aperas en Granda Kolombio, kiam Simón Bolívar kunvokis "Nacian Konvencion".

  1. Anchel, Robert (1911). "Convention, The National". In Chisholm, Hugh (ed.). Encyclopædia Britannica. Vol. 7 (11th ed.). Cambridge University Press. p. 46.