21-a de septembro
(Alidirektita el 21-an de septembro)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 21-a de septembro estas la 264-a tago de la jaro (la 265-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 101 tagoj restas.
Je la 21-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 37: Imperiestro Kaligulo estis anoncita de Romia Senato la patro de hejmlando
- 1217: Livonia Frataro invadis Baltion - batalo de Viljandi (Estonio)
- 1433: Malvenko de husmovado en batalo de Hiltersried (Bavario).
- 1457: Freiburg: Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fondiĝis
- 1551: Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika fondiĝis
- 1676: Inocento la 11-a iĝis papo
- 1776: En la usona subŝtato Delavaro oni konstitucie malpermesis sklavecon
- 1776: Granda Incendio de Novjorko detruis kvaronon de la urbo - eksplodinta nokte de la 21-a/22-a de septembro
- 1792: Proklamo de la abolicio de la reĝeco: Ludoviko la 16-a estis formale detronigita de la franca Nacia Konvencio - Unua Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1793: Kun malfermo de banejo en Heiligendamm la urbo iĝis unua germana marbanejo
- 1810: Venezuelo: en Merido fondiĝis Universitato de Andoj
- 1812: Krimeo: Nikita botanika ĝardeno fondita
- 1818: Britoj malfondis Marathan Imperion en Barato
- 1818: Germanoj fondis la unuan setlejon en suda Kaŭkazio
- 1823: Laŭ usona viziulo Joseph Smith vizitis lin profeto Moroni, el kio sekvis bazo por la Libro de Mormono
- 1869: Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno, konstruita de Gottfried Semper, estis detruita en incendio
- 1887: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Justicio
- 1901: Pollando: imperiestro Francisko Jozefo la 1-a donis urborajton al pli ol 670-jara vilaĝo Jaworzno
- 1914: Unua Mondmilito:
- Rusa okupado de Rzeszów komenciĝis
- Orienta Legio formiĝinta en Lvovo laŭ ordono de Aŭstria-hungara armeo estis malfondita pro rifuzo de polaj soldatoj ĵuri fidelecon al imperiestro
- 1920: Pola-bolŝevika milito: en Rigo komenciĝis pacaj interparoloj
- 1921: En germana urbo Oppau (nun antaŭurbo de Ludwigshafen) okazis eksplodo en kemia konzerno BASF - 561 personoj pereis kaj pli ol 2000 vundiĝis
- 1924: Dua Pola Respubliko: pola verkisto Stefan Żeromski finis laboron pri la romano Antaŭprintempo (esperantigita)
- 1930: Germana inĝeniero Johann Ostermeyer ekproponis patenton pri fulmlumilo por fotistoj
- 1931: Brita pundo retiriĝis de la orbazo
- 1933: Germanio: en Leipzig komenciĝis proceso pri la incendio de Reichstag
- 1937: Angla verkisto John Ronald Reuel Tolkien eldonis La Hobiton
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La 5-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): Ruĝa Armeo okupis Pinsk kaj konkeris Kovel (nun en Volina provinco); sukcesa dutaga kontraŭstaro, malgraŭ perdoj, al sovetaj invadintoj dum la heroa defendo de Grodno - rusoj perdis ĉirkaŭ 800 mortigitojn, vunditojn kaj perdiĝintojn, kaj ĉirkaŭ 20 tankojn - malfruvespere Ruĝa Armeo revenĝe pafmortigis dum du tagoj ĉirkaŭ 300 defendantojn de la urbo; generalo Władysław Langer decidis pri redono de Lvovo al Ruĝa Armeo
- Vatikano: el taglibro de la pola primaso August Hlond: Itala gazetaro eksteraŭde fia kaj perfida, traktas la polan aferon ekskluzive laŭ hitlerisma vidpunkto. La veneno ensorbiĝis en mensojn. Mi eĉ renkontas ekleziajn altrangulojn pensantaj per la kapo de Goebbels. Komprenante nek la germanan animon, nek esencajn intencojn de Hitler, nek liajn planojn de la monda hegemonio, nek imperiisman spiriton de naziismo, multaj loĝantoj de Romo naive opinias ke Pollando saviĝus per cedo de Pomerio al Hitler; Riond Bosson (Morges): Ignacy Jan Paderewski subskribis alvokon al la mondopinio: Oni devus akcepti la neeviteblan militon por savo de la tuta mondo, savo de kristanismo kaj ties civilizo, savo de libereco de la homo kun ties persona digno kaj la homa honoro. Malnobla alianco de du despotismoj estis stampita per krima bato al malfronto de nia soldataro; en BBC la gvidanto de Labour Party Arthur Greenwood deklaris: Mi deklaras nome de laborista klaso de Britio kaj ties ĉiuj dominioj, ke la afero de Pollando estas afero de la honoro de laboristoj de la tuta mondo, ke la Brita Imperio batalos, senkonsidere de viktimoj, ĝis plena likvido de hitlerismo kaj enkonduko de ordo en la homa socio. Ĉi foje ne estos indulgo. Ĉi foje ni estos senkompromisaj...Sciu tiu ŝajna "socialisma" Sovetunio, ke proletoj de ĉiuj landoj neniam forgesos la malnoblan perfidon, faritan rilate al Pollando - la tekston venontan tagon publikigis "Laboristo"
- La 21-a tago de la germana-pola milito (pli da evetoj): defendo de Palmiry komenciĝis; de Varsovio oni evakuis laŭ vojo al Radzymin 178 membrojn de diplomatia korpuso kaj 1200 fremdlandanojn; germanoj fermis sieĝo-ringon ĉirkaŭ Varsovio plifortigis artilerian pripafon kaj kaj regrupiĝis por sturmo; Luftwaffe atakis Varsovion kaj polajn soldatojn sude de Lublinio; apud Zamość polaj trupoj batalis kun germanaj unuoj; Gestapo fermis agadon de la Universitato de Poznań; germanoj pafmortigis en Przemyśl 18 judojn kaj en malliberejo de Rawicz 11 polojn, ĉefe sileziajn ribelintojn
- En Moskvo oni subskribis germanan-sovetan armean protokolon - germana flanko sindevigis retirigi parton de siaj taĉmentoj por ke la forlasitaj teritorioj povu aneksi la soveta armeo; generalo de germana terarmeo ordonis - laŭ tasko komisiita de Hitler - murdi polan intelektularon; germanaj regopovoj ekdecidis translokigi ĉiujn ciganojn de Nazia Germanio, Aŭstrio kaj Protektorato Bohemio kaj Moravio, ĉirkaŭ 30 mil personoj, al teritorio de venonta Ĝenerala Gubernio; rumana ĉefministro Armand Călinescu estis atencita en Bukareŝto de la membroj de faŝisma Legiana movado; Hitler ordonis nomi Gdynia de la hodiaŭa tago Gotenhafen (urbo de gotoj)
- 1940: De Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun 1705 personoj
- Pola generalo Stanisław Maczek post fuĝo de Francio alvenis al Britio
- 1941: Regopovoj de ĜG ordonis dum semajno redoni preĝ-librojn kaj kant-librojn kun teksto de la kanto Boże coś Polskę; membroj de rezista movado detruis germanajn flagojn en Katowice
- 1942: Sovetaj bombaviadiloj nokte de la 20-a/21-a de septembro bombis Varsovion; germanoj likvidis geton en Wieruszów kaj en Poznań senkapigis 12 polojn; Holokaŭsto: en Varsovia geto germanoj finis grandan likvidan agadon, komencitan la 22-an de julio 1942 - pli ol 250 mil judojn forveturigis al ekstermejo Treblinka, 11 mil direktis al diversaj laborlokoj kaj surloke pafekzekutis ĉirkaŭ 6 mil personoj; de Suchedniów al Treblinka forveturigis ĉirkaŭ 4,5 mil judojn
- Testoflugo de la usona strategia bombaviadilo Boeing B-29 Superfortress
- 1943: Dum germana evakuo de haveno Bastia sur Korsiko pola submarŝipo "Dzik" (Apro) sinkigis 2 transport-ŝipojn, unu trenŝipon, kaj 7 boatojn por rapidaj albordiĝoj; polaj soldatoj aranĝis en militistejo apud Teherano koncerton de polaj kantoj kaj pola muziko; Grekio: en la masakro de Kefalonio Germana Armeo komencis sur la insulo ekzekuton de 5 155 italaj soldatoj de Infanteria Divizio (ĝis la 26-a de septembro)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): kvartalo Marymont ĉesis batali - germanoj eksplodigis malliberejon Pawiak kun virinoj; en kvartalo Czerniaków germanoj murdis en konkerita brikdomo 122 vunditojn kun kapitano kaj pendumis 12 virojn kun pastro - 17 vunditojn savas zorganta pri ili kuracistino; en la urbo mankas municio kaj manĝo por soldatoj kaj loĝantoj; la lasta alianca aviadila helpo super Varsovio kaj ĉirkaĵaĵo - multaj pilotoj pereas, en la ĉefurbo oni ricevis 45 malsuprenĵetaĵoj; en kinejo Palladium estas montrata la dua parto de la filma kroniko Varsovio batalas; seninterrompa germana atako al Czerniaków - ribelantoj defendas nur 2 domojn kaj mallarĝan aliron al Vistulo
- Operaco Market Garden: pola Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski alteriĝis en Driel (apud Arnhem) - ĉiujare lokaj nederlandanoj festas liberigon de Driel, la generalo estis rehonorigita nur en 2006 (elektita de britoj kiel propeka kapro)
- 1957: Olavo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio
- 1958: Esperantujo: Pola Esperanto-Junularo fondiĝis kiel junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj Landa sekcio de TEJO
- 1964: Malto fariĝis sendependa de Britio
- 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1971: Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: Barejno, Butano kaj Kataro aniĝis al UN
- 1971: En Pollando komenciĝis proceso kontraŭ membroj de la plej granda kontraŭkomunisma konspira organizaĵo "Ruch", aganta en la jaroj 1965-1970
- 1976: Sejŝeloj aniĝis al UN
- 1976: En Vaŝingtono ĉilia politikisto Orlando Letelier estis murdita de sekretaj servoj de Augusto Pinochet
- 1980: Pola Radio interkonsente kun komunistoj disaŭdigis meson, post 41-jara paŭzo
- 1981: Belizo (Brita Honduro) fariĝis sendependa de Britio.
- 1984: Brunejo aniĝis al UN
- 1990: Itala juĝisto Rosario Livatino estis murdita de mafio
- 1991: Kadre de la disfalo de Sovetunio per 99% de voĉdonoj en referendumo Armenio fariĝis sendependa
- 1993: Prezidento Boris Jelcin malfondis per dekreto Kongreson de Popolaj Deputitoj - komenco de la konstitucia krizo en Rusio
- 1999: Tajvano: tertremo en Ĉiĉio, centre de la insulo
- 2004: Kaliningrada provinco: tertremo sentebla en Pollando (la plej granda en ties historio), Ĉeĥio, Litovio, Belorusio kaj Rumanio.
- 2004: En Dubajo oni komencis konstrui nubskrapulon Burĝ Ĥalifa
- 2004: Nacia Muzeo de Amerikaj Indianoj fondiĝis en Vaŝingtono
- 2009: Faligita kaj forigita de Honduro prezidento Manuel Zelaya sekrete revenis al la ĉefurbo Tegucigalpo, kie kaŝiĝis en la ambasadejo de Brazilo
- 2011: Post 31 jaroj usona rok-muzika grupo R.E.M. malfondiĝis
- 2013: En Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, somaliaj teroristoj de grupiĝo Al Ŝabab eniris komercan centron prenante ostaĝojn - la krizo daŭris ĝis la 24-a de septembro, kiam la centro estis rekonkerita, 71 personoj pereis kaj 175 vundiĝis
- 2014: Papo Francisko vizitis por 11 horoj la ĉefurbon de Albanio - Tiranon
- 2015: Somalio: dekkelkaj personoj pereis en registara kvartalo de la ĉefurbo Mogadiŝo, rezulte de eksplodo de bombaŭto
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1154: Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, inafntino Kastilio kaj reĝino de Aragono (m. 1208)
- 1328: Imperiestro Hongvuo, ĉina fondinto kaj la unua imperiestro de Dinastio Ming (m. 1398)
- 1415: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, unua el dinastio Habsburgoj (m. 1493)
- 1452: Girolamo Savonarola, itala religia reformisto, sanktulo de anglikanismo kaj mariavitismo, ekzekutita (m. 1498)
- 1640: Filipo de Francio, duko de Orleano, filo de Ludoviko la 13-a (n. 1640)
- 1689: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato, komandanto de pola armeo (m. 1771)
- 1727: Péter Zöld, hungara romkatolika pastro, historiisto (m. 1795)
- 1758: Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, franca orientalisto, tradukisto, verkisto, sekretario de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (m. 1838)
- 1784: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto, filo de Wolfgang Amadeus Mozart (m. 1858)
- 1791: István Széchenyi, hungara grafo, fondinto de Hungara Scienca Akademio (m. 1860)
- 1792: Johann Peter Eckermann, germana verkisto kaj sekretario de Goethe (m. 1854)
- 1792: Matthäus Zell, franca teologo kaj reformisto, rektoro de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (m. 1854)
- 1817: Sándor Gaál, hungara honvedgeneralo (m. 1871)
- 1840: Murad la 5-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1904)
- 1842: Abd-ul-Hamid la 2-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1918)
- 1853: Heike Kamerlingh Onnes, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de superkonduktiveco (m. 1926)
- 1860: Gustav Leutelt, germanlingva verkisto kaj pedagogo el Bohemio (m. 1947)
- 1866: H. G. Wells, brita verkisto, unu el pioniroj pri sciencfikcio, esperantigata (m. 1946)
- 1869: Carlo Airoldi, itala maratonisto (m. 1929)
- 1872: Henry Tingle Wilde, angla oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1874: Gustav Holst, angla komponisto latvidevena (m. 1934)
- 1886: József Lestyán, hungara arthistoriisto (m. 1952)
- 1888: Martin Benka, slovaka pentristo kaj grafikisto, titolita nacia artisto, desegninta serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkinta kelke da esperanlingvaj rakontoj, pentrinta portreton de L.L. Zamenhof (m. 1971)
- 1891: Karl Minor, angla reklamisto kaj eldonisto, esperantisto juddevena, ekloĝinta en Hamburgo, redaktoro de "La Gajulo", tradukisto de la dramo Natan la Saĝulo (m. 1946)
- 1895: Sergej Jesenin, rusa poeto liganta popolan tradicion kun la helena mitologio, malpermesita en Sovetunio (m. 1925)
- 1895: Juan de la Cierva, hispana pioniro de aviado (m. 1936)
- 1902: Luis Cernuda, hispana poeto kaj literatura kritikulo (m. 1963)
- 1902: Ruhollah Ĥomejni, islama klerikulo kaj gvidanto de la Irana Revolucio de 1978 (m. 1989)
- 1904: Gerő Buzás, hungara verkisto (m. ?)
- 1905: István Incze, rumania hungara pentristo (m. 1978)
- 1910: József Balla, rumania hungara pentristo (m. 1991)
- 1912: Lajos Szabó, hungara dramverkisto (m. 1983)
- 1917: Zoltán Ander, rumanihungara kuracisto (m. 1994)
- 1919: Kwame Nkrumah, unua prezidento de Ganao (m. 1972)
- 1920: Leonid Vladimirski, rusia grafikisto (m. 2015)
- 1921: Chico Hamilton, usona ĵaza drumisto (m. 2013)
- 1926: Donald A. Glaser, usona Nobelpremiita fizikisto inventinta bobelkameron (m. 2013)
- 1928: Édouard Glissant, franca verkisto de karibea pensado kaj kulturo (m. 2011)
- 1929: Sándor Kocsis, hungara futbalisto (m. 1979)
- 1929: Ferenc Puskás, rumania hungara fizikisto, universitata profesoro
- 1931: Magda Bunta, rumania hungara historiistino
- 1934: Leonard Cohen, kanada bardo kaj poeto juddevena
- 1941: Ferenc Kerek, rumania hungara kemiisto
- 1944: Steve Beshear, usona politikiso
- 1946: Moritz Leuenberger, prezidento de Svislando
- 1947: Stephen King, usona horora verkisto
- 1950: Bill Murray, usona aktoro
- 1951: Aslan Masĥadov, ĉeĉena partizanto, politikisto, prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, murdita (m. 2005)
- 1952: Anneliese Michel, germana studentino, ekzorcata (m. 1976)
- 1954: Abe Shinzo, ĉefministro de Japanio
- 1955: Mika Kaurismäki, finna kino-reĝisoro, la frato de Aki Kaurismäki
- 1957: Kevin Rudd, ĉefministro de Aŭstralio
- 1961: Nancy Travis, usona aktorino
- 1965: Cheryl Hines, usona aktorino
- 1972: Levente Szente B., rumania hungara poeto, ĵurnalisto
- 1983: Ágnes Kosza, rumania hungara violistino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- -19: Vergilio, latina poeto, aŭtoro de la epopeo "Eneado" (n. -70)
- 687: Konono, papo (n. nekonata)
- 1327: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio kaj princo de Kimrujo kiel la unua angla nobelo (n. 1284)
- 1481: Bartolomeo Sacchi, itala soldato, verkisto kaj bibliotekisto de Vatikana Biblioteko (n. 1421)
- 1558: Karlo la 5-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1500)
- 1576: Gerolamo Cardano, itala kuracisto, matematikisto, inventisto kaj astrologo (n. 1501)
- 1631: Federiko Borromeo, itala ĉefepiskopo de Milano, kardinalo (n. 1564)
- 1699: Giuseppe Sardi, itala arkitekto svisdevena (n. 1624)
- 1709: Ivan Mazepa, gvidanto de ukrainaj kozakoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1644)
- 1832: Walter Scott, skota verkisto de historiaj romanoj kaj poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1771)
- 1839: Gottfried Weber, germana muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1779)
- 1860: Arthur Schopenhauer, germana filozofo, reprezentanto de ekstrema pesimismo, influata de budhismo, taoismo kaj vedanto (n. 1788)
- 1866: Karl Ludwig Hencke, amatora germana astronomo (n. 1793)
- 1897: Otto Heyden, germana pentristo, inspirita de la batalo ĉe Hradec Králové kaj vojaĝo al Egiptio (n. 1820)
- 1904: Hinmatujalatkit, ĉefo de la indiana gento nezpercoj (n. 1840)
- 1905: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto (n. 1840)
- 1937: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto, etnografo, akademiano (n. 1960)
- 1938: Ivana Brlić-Mažuranić, kroata verkistino, poetino, ĵurnalistino, aŭtorino de fabeloj
- 1939: Tadeusz Jasiński, pola knabo, defendinto de Grodno dum la soveta invado en Pollandon mortinta kiel "viva ŝildo" sur tanko (n. 1926)
- 1942: Jenő Metzler, hungara bankisto (n. 1870)
- 1945: Lőrinc Siklódy, hungara skulptisto ankaŭ de altreliefoj (n. 1876)
- 1947: Heinrich August Luyken, germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, kies verkoj transskribiĝis brajlen, konata de la esperantlingva romano Pro Iŝtar kaj aliaj aventuraj romanoj kiel Stranga Heredaĵo , aŭtoro de la libro Palestino kaj la Biblio (n. 1864)
- 1947: Ernst Polak, aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (n. 1886)
- 1954: Mikimoto Kokichi, japana malkovrinto de la perlobredado (n. 1858)
- 1957: Haakon la 7-a, reĝo de Norvegio, frato de dana reĝo Kristiano la 10-a (n. 1872)
- 1964: Otto Grotewohl, germana politikisto kaj komunisto (n. 1894)
- 1975: Miĥas Lynkoŭ, belorusa verkisto kaj tradukisto al belorusa lingvo (n. 1899)
- 1976: Orlando Letelier, ĉilia diplomato, murdita (n. 1932)
- 1976: Géza Vámszer, rumania hungara instruisto, pentristo, etnografo (n. 1996)
- 1987: Jaco Pastorius, usona ĵaz-basisto kaj komponisto (n. 1951)
- 1990: Rosario Livatino, itala juĝisto kontraŭbatalanta mafion, murdita (n. 1952)
- 1992: Alajos H. József Tauszik, hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (n. 1904)
- 2002: Kázmér Vajnovszki, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1928)
- 2015: Barna Marosi, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1931)
- 2019: Günter Kunert, germana verkisto elmigrinta al FRG (n. 1929)
- 2019: Sigmund Jähn, germana kosmonaŭto el GDR (n. 1937
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Unuiĝintaj Nacioj: Tago de la paco en la tuta mondo (http://paco.brainactive.org)
- Nacia tago en Armenio, tago de la sendependiĝo (1991)
- Nacia tago en Belizo (Brita Honduro), tago de la sendependiĝo (1981)
- Nacia tago en Malto, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1964); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 8-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Mateo
- Festo de Sankta Mateo en Monzón (Hispanio)
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 21-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.