Amália Bezerédj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amália Bezerédj
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1804 (1804-04-15)
en Szentivánfa
Morto 21-an de septembro 1837 (1837-09-21) (33-jaraĝa)
en Marianka
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o István Bezerédj vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amália Bezerédj, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédj Amália estis la unua hungara verkisto por infanoj, infanĝardenisto. Ŝia patro estis György Bezerédj, ŝia edzo estis István Bezerédj (spite la komunan familian nomon li ne estis proksima parenco de Amália Bezerédj).

Reliefo pri Amália Bezerédj
Kovrilpaĝo pri ĉefverko de Amália Bezerédj

Amália Bezerédj [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1804 en Szentivánfa (nuntempa vilaĝparto de Uraiújfalu), ŝi mortis la 21-an de septembro 1837 en Máriavölgy (nuntempa Marianka en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Amália Bezerédj estis edukita hejme, ŝi germanan, francan, anglan, latinan lingvojn, ŝi lerte pianoludis, harpoludis, kantadis. István Bezerédj edukis ŝin inter 1815-1816, kiu estis ŝia edzo en 1821. Ŝi naskis filinon en 1834. Post 2 jaroj en ekstera parto de Szedres kun sia edzo ŝi fondis infanĝardenon por idoj de servutuloj. En la sekva jaro ŝi vojaĝis al Supra Hungarujo por resaniĝi, tamen ŝi mortis. Ŝia edzo eldonis ŝiajn verkojn ekde 1839.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Nóták Veszprém Vármegyéből (1826) - kantolibro (pseŭdonime)
  • A remeték (1835, 1839) laŭ pseŭdonimo Malby
  • Flóri könyve (1836, 1839, 1840, 1841, 1845, 1846, 1853, 1856, 1859, 1864, 1887, 1994) - poemaro kaj kantaro por infanoj; ŝia ĉefverko, ŝi verkis ĝin por sia filino Flóri (vidu la foton!)
  • Földesi estvék (1840) - legolibro por infanoj
  • Novellen und Erzählungen (1840)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefa memortabulo en Szekszárd (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]