György Bezerédj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Bezerédj [djordj bezerEdj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédj György estis hungara juristo, departementestro, parlamentano, reĝa kortega konsilisto. Lia nobela antaŭnomo estis bezerédi, lia filino estis Amália Bezerédj.

György Bezerédj

György Bezerédj [1] naskiĝis en 1779 en Vámoscsalád, li mortis la 23-an de septembro 1863 en Kissennye.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bezerédj frekventis gimnazion en Szombathely, poste li akiris juran diplomon en Pozsony en 1798. Li lernis ankaŭ francan, latinan, italan lingvojn, krome li ŝatis muzikadi. Li havis diversajn postenojn (notario de Vas (historia departemento), departementestro de Vas, ĉefnotario de Veszprém (historia departemento), kortega konsilisto). Li estis nomumita subpalatino en 1827, post 2 jaroj juĝejestro de Kőszeg. Li estis ankaŭ parlamenta deputito. En Zsennye li kreis arboreton.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio ad principem Ludovicum a Battyán comitatus Castriferrei haereditarium supr. comitem... (1796)
  • latinlingva membiografio

Fontoj[redakti | redakti fonton]