Orienta Fronto (Dua mondmilito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la milithistorio de Dua mondmilito. Por informoj pri historia termino, vidu la paĝon Granda Patriota Milito.

La Orienta Fronto de dua mondmilito estas orienteŭropa militfronto de dua mondmilito inter Aliancaj ŝtatoj kaj Akso-ŝtatoj, speciale inter Nazia Germanio kaj Sovetunio inter jaroj 1941 kaj 1945.

La 22-an de junio 1941, Germanio atakis Sovetunion post la epoko de la Pakto Ribbentrop-Molotov. Dum la milito, Sovetunio kaj Germanio militis en Orienteŭropo, kio rezultis en multajn perdojn. En majo 1945, post la memmortigo de Hitler kaj malvenko en Batalo je Berlino, Germanio kapitulacis al aliancaj ŝtatoj, Sovetunio kaj aliancaj ŝtatoj venkis en milito. Orienta Fronto de Dua mondmilito ofte estas agnoskita kiel granda milito en milithistorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1939, Nazia Germanio sub Adolf Hitler planis ataki Pollandon. Por eviti Sovetan partoprenon en milito. Joachim von Ribbentrop, Germania ministro pri eksterlandaj aferoj proponis helpi aneksadon de najbaraj landoj al Stalin.[1] Stalin konsentis la proponon de Germanio, kaj tial la 23-an de aŭgusto en Moskvo, Sovetunio kaj Germanio subskribis traktaton pri neagreso, kio poste estis nomata kiel Pakto Ribbentrop-Molotov. La 1-an de septembro 1939, Germanio atakis Pollandon, komencis Dua mondmilito. Laŭ sekreta protokolo, Germanio kaj Sovetunio dispartigis Pollandon, kaj rekonis la agadon unu de alia. Poste Sovetunio aneksis Orientpollandon, Baltajn ŝtatojn, Besarabion.

Tamen, post la vintra milito, Hitler opiniis ke la Ruĝa Armeo havas malfortajn fortojn ol li esperis. Tio kaŭzis ke Hitler decidis ataki Sovetunion. Dum la Batalo de Anglio, stabanaro de Germaniaj militfortoj planis ofensivan planon al Sovetunio. Tiu movado de Germanio transiĝis tra multaj informaj fontoj al Sovetunio. Ekzemple, en aprilo sovetaj ĉasaviadiloj interkaptis multajn Germaniajn skoltadajn aviadilojn en Litovio.[2] Sendube, Soveta spiono en Japanio Richard Sorge avertis pri planita Germania ofensivo en junio 1941, sed Stalin ignoris lian averton.[3]

La 22-an de junio 1941 Germaniaj militfortoj komencis amasan ofensivon kontraŭ Sovetunio. Pro Germania subita atako kaj "Granda purigo" de armea stabanaro de Stalin, la ruĝa armeo fiaskis defendi teritorion. Dum la unua jaro de ofensivo, Germanio sukcesis okupi okcidentan parton de Sovetunio. En septembro 1941, Germaniaj militfortoj blokis Leningradon, ĝis januaro 1944. En decembro 1941, Germaniaj militfortoj atingis proksime de Moskvo. Danke al malvarma vetero, Sovetunio sukcesis defendi sian ĉefurbon.

En 1942, Hitler sanĝis planon de ofensivo. Germaniaj militfortoj koncentriĝis al okupado de suda parto de Sovetunio, kiel Ukrainio, Krimeo, Kaŭkazo. Germania ofensivo haltiĝis en Stalingrado, industria kaj loĝistika centro de suda parto de USSR. En novembro 1942, Sovetunio komencis Operacon Uranio, 6-a armeo de Wehrmacht kapitulacis en januaro 1943. Venko de batalo ĉe Stalingrado haltigis Germanian ofensivon.

Post la malvenko, Germanio planis ofensivon en Kursk, sed ofensivo fiaskis. Germanio perdis multajn diviziojn, speciale tankaj divizioj. En junio 1944, Sovetunio komencis kontraŭofensivon, "Operacon Bagration". Ruĝa Armeo sukcesis atakon, kaj Sovetunio sukcese liberigis Orienteŭropon. Pro aliancaj ofensivoj en Okcidenteŭropo, Germanio perdis multajn teritoriojn en Eŭropo.

En januaro de 1945, Ruĝa Armeo komencis ofensivon en orienta Germanio. La 1-an de majo 1945 la Ruĝa Armeo sukcese okupis Berlinon. Stabanaro de Germaniaj militfortoj rekonis sian malvenkon, decidis kapitulaci al aliancaj ŝtatoj. Stabanaro de Germaniaj militfortoj kapitulacis la 8-an de majo en Supera Sidejo de Aliancaj Fortoj (SHAEF) en Reims. Tamen, laŭ peto de Soveta stabanaro, kapitulaco estis ripetita la 9-an de majo en Soveta Militforta Administrejo en Berlino. Nuntempe aliancintaj ŝtatoj (Usono, Britio, Francio) festas la 8-an de majo kiel V-E Tago, kaj Rusio kaj multaj post-sovetaj ŝtatoj festas la 9-an de majo kiel Venkotago.

Militkrimoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ideologio de naziismo kaj rasismo, Germaniaj militfortoj faris multajn militkrimojn en Orienteŭropo. Dum la okupado de Orienteŭropo, Germanaj militfortoj faris Holokaŭston, etnajn purigadojn, masakrojn en Orienteŭropo. Kiel rezulto de Germanaj militkrimoj, multaj civiluloj mortiĝis de Germaniaj militfortoj.

Dum la ofensivo en Orienteŭropo, multaj sovetaj militistoj seksatencis inajn civilulojn. speciale en Pollando[4] kaj Germanio.

Perdoj[redakti | redakti fonton]

Dum la milito pereis pli ol 6 milionoj da germanaj soldatoj, kaj pereis pli ol 8 milionoj da sovetaj soldatoj. La perdoj de homoj kaj militaj teknikaĵoj de Germanio en la orienta fronto estis pli ol 80 % de ĉiuj germanaj perdoj dum la Dua mondmilito. En Sovetunio dum la milito estis murditaj pli ol 26-27 milionoj da civiluloj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard J. Obery, Rusia milito: Sango sur la Neĝo (angle), 1997.
  2. Yefim Gordon, Sovetaj aerofortoj en Dua mondmilito (angle). 2008.
  3. Gordon Prange; Donald M. Goldstein; Katherine V. Dillon, Ĉelo Tokio: La Rakonto de la Spiona Cirkio de Sorge (angle), Nov-Jorkio: McGraw-Hill, 1984.
  4. Joanna Ostrowska, Marcin Zaremba, La torturo de inaj (pole), Polityka no. 10 (2695), pp. 64–66. 7-a de marto 2009.
  5. Vadim Erlikman, Perdo de Loĝantaro en 20-a jarcento (ruse), Moskvo 2004, p.20-21

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]