Saltu al enhavo

Operaco Barbaroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Operaco Barbaroso
Konflikto: Granda Patruja Milito
Germana kirasita kolono direktanta al Murmansk - komenco de operaco "Silberfuchs".
operaco
Daŭro: 22-a de junio 1941 - decembro 1941
Loko: Pollando, Belorusio, Ukrainio, Moldavio, Ĉebaltejo, okcidento de Rusio
Rezulto: Taktika venko de Akso, strategia malsukceso
Flankoj
Akso:
Tria regno Germanio
Rumanio Rumanio
Finnlando Finnlando
Itala reĝlando Italio
Hungara reĝlando (1920-1946) Hungario
Slovaka ŝtato Slovakio
Sendependa ŝtato Kroatio Kroatio
Blua divizio
Sovetunio Sovetunio
Komandantoj
Tria regno Adolf Hitler

Tria regno Franz Halder
Tria regno Wilhelm von Leeb
Tria regno Fedor von Bock
Tria regno Gerd von Rundstedt
Rumanio Ion Antonescu
Itala reĝlando Giovanni Messe
Itala reĝlando Italo Gariboldi
Finnlando C. G. E. Mannerheim

Sovetunio Stalin

Sovetunio Georgij Ĵukov
Sovetunio Alexandr Vasilevskij
Sovetunio Semjon Budjonnij
Sovetunio Kliment Voroŝilov
Sovetunio Semjon Timoŝenko

Forto
~3,9 (inkluzive de rezervoj) de milionoj da soldatoj,
3 600 tankoj,
4 389 aviadiloj
de komence ~3,2 milionoj ( pli poste 5 milionoj )
12-15 000 tankoj,
35-40 000 aviadiloj (11 357 batalkapablaj al la 22-a de junio 1941)
Perdoj
250 000 mortintoj[1]
500 000 vunditoj
25 000 serĉitoj[1]
2 093 aviadiloj
2758 tankoj
802 191 mortintoj (nur dokumentitaj perdoj)[2]
3 000 000 vunditoj
3 300 000 militkaptitoj.[3][4]
21 200 aviadiloj[5][6][7]
20 500 tankoj
vdr

Operaco Barbaroso estas germana koda nomo (modelo por la nomo estis Frederiko la 1-a Barbaroso) por invado en Sovetunion, kiu denove malfermis orientan batalfronton en 1941 - 1945 kaj komencis Grandan Patrujan Militon.

Disvolvigo

[redakti | redakti fonton]

La prilaboradon de la atako ordonis Adolf Hitler jam mallongtempe post kapitulaco de Francio kaj direktilo n-ro 2 estis aprobita kaj subskribita la 18-an de decembro. La unua plano antaŭvidis atakon la 15-an de majo 1941, sed pro faligo de por-germana registaro de la princo Paŭlo Karađorđević, Hitler devis entrepreni Balkanan kampanjon. La operaco Barbaroso estis komencita la 22-an de junio 1941 kaj finis en decembro de 1941, kiam la elĉerpintaj germanaj soldataroj ne kapablis en kruelaj vintraj kondiĉoj kaj dum plifortiĝanta rezisto de Ruĝa Armeo daŭrigi en sia antaŭenpaŝo kaj transiris en defendon. Kvankam eblas la germanan militiron en la paso de Barbaroso konsideri kiel venka (Wehrmacht en la unuaj tagoj ĉiutage trapasis 60-95 km, kio estis ĝis nun eksterordinara rapideco), temis pri la venko tre multekoste pagita kaj nesufiĉa (bataloj plej brutalaj kaj detruaj ambaŭflanke), ĉar ĝi ne sufiĉis al tio, por ke Sovetunio estu rompita, kaj pli longdaŭran militon Tria regno kaj ĝiaj aliancanoj ne povis permesi al si. En la sekvantaj jaroj komencis realiĝi supero de industrio de Aliancanoj (ĉefe de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando) kaj iliaj kreskantaj batalspertoj tiamaniere, ke Germanio kaj ties satelitoj fine ne kapablis rezisti al ĝi.

En junio sovetia NKVD sekvante retiriĝantan Ruĝan Armeon murdis ĉirkaŭ 80 mil polajn enprizonigitojn sur pli frue aneksita teritorio de la Dua Pola Respubliko - en Orientaj Limregionoj. Germanaj Einsatzgruppen dum la tuta operaco, kadre de holokaŭsto murdis pli ol milionon de judoj.

Trapaso de la operaco

[redakti | redakti fonton]

La unuan tagon de la milito aviadiloj de Luftwaffe amase aeratakis sovetajn aviadilejojn apud la germana-soveta landlimo. Kontraŭ 66 elektitaj aviadilejoj oni sendis por ilin detrui 637 bombaviadilojn kaj 231 ĉasaviadilojn. Perdoj de la Soveta Aerarmeo dum la unua tago de la germana invado estis ĉirkaŭ 2000 aviadilojn detruitajn surtere kaj aere, damaĝitajn kaj postlasitajn aŭ detruitaj de la propraj skipoj dum ilia retiriĝo. Luftwaffe perdis 61 aviadilojn kaj la rumana aviado 11 aviadilojn.

La kampanjo ĉe la orienta fronto estis la plej malfacila kaj sanga konfrontiĝo en la homa historio. Ĝi estis kolizio inter du totalismaj reĝimoj kun kontraŭaj ideologioj, kiu donis al la konfrontiĝo karakteron de "milito de ekstermado kaj neniigo", kiel la gvidantoj de ambaŭ flankoj fanfarone deklaris.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 http://www.feldgrau.com/stats.html
  2. Krivosheev, G.F, 1997, p.96. Documented losses only
  3. About the German Invasion of the Soviet Union
  4. THE TREATMENT OF SOVIET POWS: STARVATION, DISEASE, AND SHOOTINGS, JUNE 1941- JANUARY 1942
  5. Bergström, p117
  6. Krivosheyev, G. 1993
  7. Note: Soviet aircraft losses include all causes

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Alan Clark, Barbarossa. The Russian-German Conflict, 1941-1945
  • Konstantin Bieŝanov, Szaleństwo Stalina (Furiozo de Stalin), Magnum, Varsovio 2005. ISBN 83-89656-14-0
  • David M. Glantz, When Titans Clashed, University Press of Kansas, 1998
  • David M. Glantz, Stumbling Colossus, University Press of Kansas, 1998
  • Laurence Rees, Hitler i Stalin. Wojna Stulecia (Hitler kaj Stalin. Milito de la Jarcento), Prószyński, Warsovio 1999. ISBN 83-7469-183-2
  • Vladimir Nabokov, Czerwony Blitzkrieg (Ruĝa Blitzkrieg), Prószyński, Warsovio 2008, ISBN 83-926205-2-5

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]