Ion Antonescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marŝalo
Ion Victor Antonescu
Persona informo
Ion Victor Antonescu
Ion Antonescu
Naskiĝo 15-a de junio 1882
en Pitești
Morto 1-a de junio 1946
en Jilava
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Religio rumana ortodokso
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd
Partio neniu*
Familio
Edz(in)o Maria Antonescu
Profesio
Okupo politikistomilitistodiplomato vd
Conducător de Rumanio
Dum 6-a de septembro 194023-a de aŭgusto 1944
Antaŭulo Karolo la 2-a (kiel reĝo de Rumanio)
Sekvanto neniu
43-a Ĉefministro de Rumanio
Dum 5-a de septembro 194023-a de aŭgusto 1944
Antaŭulo Ion Gigurtu
Sekvanto Constantin Sănătescu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Standardo de marŝalo Antonescu

Ion Victor ANTONESCU [ijon viktor antonesku] (naskita la 15-an de junio 1882 en Pitești; ekzekutita la 1-an de junio 1946 en la malliberejo de Jilava) estis estro de la generala stabo de la rumana armeo; de 1940 ĝis 1944 li estis „la kondukanto de la ŝtato“ (rumane „conducătorul statului“) kaj ĉefministro de Rumanio kun diktatora povo.

De septembro 1940 ĝis januaro 1941 li kunlaboris kun la legiana movado (rumane mișcarea legionară) por establi faŝisman "naci-legianan ŝtaton" (rumane Statul Național-Legionar). Post senpovigo de la legiana movado li kreis armean diktaturon. En 1944 lia reĝimo estis renversita de reĝo Mikaelo la 1-a. Post la Dua Mondmilito Antonescu estis ekzekutita. Parto de la rumana popolo ankoraŭ adoretas lin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1940[redakti | redakti fonton]

Antonescu estis filo de nefamaj gepatroj. Li aniĝis en la armeo kaj dum la unua mondmilito estis membro de la generala stabo. Kiam germanaj kaj hungaraj trupoj en 1917 atakis Moldavion, li planis kaj sukcese organizis la defendon.

En 1933 Antonescu iĝis estro de la generala stabo; ekde 1937 li estis ministro pri defendo en la registaro de la ĉefministro Goga. Iom post la komenco de la „reĝa diktaturo“ de Karolo la 2-a en 1938 li perdis sian oficon. La 9-an de julio 1940 li estis malliberigita, sed liberigita post du tagoj pro interveno de Germanio.

Ĉefministreco[redakti | redakti fonton]

Kiam la situacio de Rumanio iĝis pli kaj pli malbona, la 4-an de septembro Karolo la 2-a nomumis Antonescu-n ĉefministro kun plenaj povoj. Antonescu profitis de siaj rilatoj kun la legiana movado kaj ties „fera gvardio“ por abdikigi Karolon. Ekde la 14-a de septembro li nomis sin Conducător - "ŝtatkondukanto".

En januaro 1941 la fera gvardio puĉis kontraŭ Antonescu, kiu kun la helpo de la armeo sukcesis nuligi la puĉon.

La 22-an de junio 1941 Rumanio deklaris, aliance kun la Akso Berlino-Romo-Tokio, militon al Sovetio.

Sub la regado de Antonescu okazis deportado de centmiloj da judoj al Transnistrio, tiam sub rumania okupo. Raporto de la „Internacia Komisiono por Esplorado de la Rumana Holokaŭsto“ (2003/2004) konstatis, ke pli ol 300.000 judoj kaj pli ol 20.000 romaoj estis murditaj.

Renverso[redakti | redakti fonton]

Kiam la milita situacio de Rumanio kaj ĝiaj aliancanoj iĝis katastrofa, je la 23-an de aŭgusto 1944 opoziciuloj sub la kondukado de Mikaelo la 1-a arestis Antonescu-n; ili konsistis el anoj de la Nacia Kamparana Partio, la Nacia Partio, la Socialdemokrata Partio kaj la Komunisma Partio, helpataj de sovetiaj agentoj. En septembro 1944 Antonescu estis ekstradiciita al Sovetio. En aprilo 1946 li estis retransportita al Rumanio, kie la unua rumana „popola tribunalo“ kondamnis lin al mortpafado. La verdikto estis plenumita la 1-an de junio.

Kultado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la krimoj dum la regadtempo de Antonescu li havas en Rumanio ĝenerale bonan reputacion; laŭ enketo de 1995 proksimume 62 % de la rumanoj pozitive rilatas al li. Oni laŭdas lian batalon kontraŭ komunismo. Post 1990 oni eĉ dediĉis al li monumentojn; la registara dekreto 31/2002 tamen ordonis forigi ĉiujn monumentojn pri Antonescu kaj renomi la laŭ li nomitajn stratojn.

Enketo de 2007 rezultigis, ke 66 % de la rumanoj opinias, ke Rumanio ne kulpis en holokaŭsto. 24 % deklaris, ke Antonescu estis demokrata ŝtatestro, 27 % malkonsentis kun tio.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ion Antonescu en la germana Vikipedio.