Faŝismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Ofte, sed ne tute precize aŭ korekte, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo kaj la hispana falangismo. Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto. Laŭ Umberto Eco Faŝismo ne estis monolita ideologio, sed kunmetaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj. La senkohera bildo estis ekzemplo de senklapeco politika kaj ideologia. Faŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj prototipoj, pro tio, oni povas paroli pri "portugala faŝismo", "brazila faŝismo", "japana faŝismo" ktp, ĉar en preskaŭ ĉiuj landoj, oni trovas tiajn prototipojn, kiuj ne bezonas ekzakte filozofie esti similaj.

Ankoraŭ laŭ Eco, termino "faŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de faŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian faŝismecon. Forprenu imperiismon el faŝismo, kaj oni havos Franco, aŭ Salazar; forprenu koloniismon, kaj vi havos balkanan faŝismon. Aldonu al itala faŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam rabis Mussolini) kaj vi havos Ezra Pound. Aldonu kulton de kelta mitologio kaj Gralan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala faŝismo) kaj vi havos unu el la plej respektitaj guruoj pri faŝismo, Julius Evola.

La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.

Parolo de Igor Stravinski resumas la rolon de faŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la intermilita epoko: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de kasko (de militistoj); kaj bone konsiderante mi preferas la kaskon.

Post la morto de Mussolini, malmultaj volas nomi sin faŝistoj, kvankam diversaj elementoj de faŝismaj ideologioj postvivas en la novdekstrismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]