Hirohito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
裕仁 / 昭和天皇
Hirohito / Imperiestro Shōwa
Imperiestro de Japanio
La juna imperiestro en vesto dum sia kronado  1926
La juna imperiestro en vesto dum sia kronado 1926
Regado 25-a de decembro 19267-a de januaro 1989
Kronado 10-a de novembro 1928
Naskiĝo 29-a de aprilo 1901
en Flag of the Japanese Emperor.svg Kronprinca Palaco, Japanio
Morto 7-a de januaro 1989
en Flago de Japanio Palaco Fukiage, Tokio, Japanio
Antaŭulo Taisho
Sekvanto Akihito
Edzino Imperiestrino Kōjun
Idaro Shigeko, Princino Teru
Sachiko, Princino Hisa
Kazuko, Princino Taka
Atsuko, Princino Yori
Akihito, Princo Tsugu
  (La Kronprinco)

Masahito, Princo Yoshi
  (Princo Hitachi)

Takako, Princino Suga
Patro Imperiestro Taisho
Patrino Imperiestrino Teimei
v  d  r
Information icon.svg
Hirohito dum milittempo

Hirohito (japane 裕仁), la Ŝoŭa-Imperiestro (昭和天皇 [ŝō-ŭa ten-nō]), (naskiĝis la 29-an de aprilo 1901, mortis la 7-an de januaro 1989). Li estis la 124-a imperiestro de Japanio.

Shōwa estas lia eraa nomo, uzata postmorte pri li en Japanio. Eksterlande li estas ĝenerale konata per la persona nomo Hirohito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Hirohito naskiĝis en la Kronprinca Palaco, kiel la unua filo de Kronprinco Yoshihito (Taisho-Imperiestro) kaj Kronprincino Sadako (Teimei-Imperiestredzino). En infaneco li estis titolita Michi no Miya (Princo Michi).

Ekde 1908 ĝis 1914 li lernis en Nobela Lernejo (Gakushuin). Lernejestro Nogi Maresuke severe instruis lin. En 1916 li iĝis kronprinco je ceremonio Rittaiŝi no Rei En 1921, ekde la 3-a de marto, ses monatojn li rondvojaĝis Unuiĝintan Reĝlandon kaj kvin aliajn Eŭropajn landojn.

En la jaro 1921, la 25-an de novembro, li ekfunkciis kiel regento anstataŭ sia malsana patro.

La 27-an de decembro 1923, anarkiisto NAMBA Daisuke provis murdi lin per pafilo.

Li edziĝis je sia malproksima kuzino Princino Nagako de la Familio Kuninomiya (Kojun-Imperiestredzino) je la 26-a de januaro 1924.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Je la 25-a de decembro 1926, pro la morto de sia patro Yoshihito, li heredis la tronon kaj estis titolata Shōwa(昭和). Li estis kronita Imperiestro je la 10-a de novembro 1928 en Kioto.

De post la 1920aj jaroj, la armeo pligrandigis sian povon per laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj rimedoj. Dum la 1930aj la armeo okazigis militismajn incidentojn. Plej rimarkindaj estas la incidento je la 15-a de majo kaj la incidento de la 26-a de februaro.

La incidento de la 26-a de Februaro[redakti | redakti fonton]

La 26-an de februaro 1936 junaj terarmeaj oficiroj okupis Tokion per armeo kaj murdis kabinetajn membrojn. La murdoj indignis Hirohiton kaj li ordonis subpremi la ribelon, kiu sekve malsukcesis.

Pacifika Milito[redakti | redakti fonton]

Dum li tronis, okazis la Pacifika Milito, la plej grava evento por li. En postsekvo de la Dua mondmilito, multaj kredis ke la imperiestro estis malvirta gvidanto, dum aliaj asertis ke li estis simpla senpova nominala reganto. Multaj en Ĉinio, Koreio kaj Sud-Orienta Azio konsideras Hirohiton la "Hitler en Azio", kaj iuj asertas ke la venkintaj aliancaoj devis juĝi lin por militkrimo.

Ĝis la komenco de la milito, Hirohito kondutis laŭkutime, restis distance al la procezo de decidado.

En imperia koncilio ja la 6-a de septembro 1941, Hirohito persone elpaŝis, rompante la tradician imperiestran silentadon. Lia parolo surprizis ĉiujn ĉeestantojn (ĉefministro KONOE Fumimaro notis la eventon). Imperiestro Hirohito emfazis la necesecon por pacema decido de internacia problemo. Li elpoŝigis folion kaj voĉlegis tankaon Yomo no umi (四方の海) verkitan de lia avo Meiji-Imperiestro.

Ŝajnas al mi, ke ĉiuj popoloj de la mondo estas frataro.
Do, kial ondoj kaj vento estas malkvietaj?

Li plue diris, ke li relegas respekteme la tankaon kaj penas heredi la pacoamikan spiriton de la forpasinta avo. La ministroj hastis esprimi sian profundan volon serĉi ĉiamaniere paceman vojon.

La preparo por milito daŭris sen malmulta ŝanĝo. Je la 8-a de decembro (7-a de decembro en Havajo) 1941, la Japana armeo atakis Usonan ŝiparon en la Perla Haveno kaj komencis la invadon al Sud-orienta Azio.

Postmilita regado[redakti | redakti fonton]

Generalo MacArthur kaj Imperiestro Hirohito

Post la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako kaj la enmilitiĝo de Sovetio kontraŭ Japanio, je la 15-a de aŭgusto Hirohito preparis por radia dissendo anoncon pri senkondiĉa kapitulaco de la Japana soldataro, konatan kiel Gyokuon-hōsō.

Malgraŭ tio, ke multaj gvidantoj de la venkinta flanko kaj speciale la Usona prezidanto Harry S. Truman premis por juĝi lin je militkrimo, la Usona generalo Douglas MacArthur insistis ke Hirohito restu imperiestro kiel simbolo de kontinueco kaj kunteniĝo de la Japana popolo.

Hirohito saviĝis de juĝa proceso kaj restis sur la trono, sed li estis devigita fornei la tradician diecon de la Japana imperiestro. Tion li faris en deklaro konata kiel Ningen-sengen, (人間宣言, laŭlitere "Deklaro de homeco", je la 1-a de januaro 1946). Dum la postaj jardekoj aperis multe da debatado kaj interpretado pri la ĝusta signifo de liaj vortoj.

Ekde februaro, dum kvin jaroj, li ĉirkaŭiris de detruita urbo al alia tut-Japanie por kuraĝigi la popolon.

Post de la milito, li tronis ĉirkaŭ 40 jarojn kiel nominala ŝtatestro. Li vojaĝis eksterlanden por kunvidiĝi kun multe da eksterlandaj gvidantoj, inkluzive de Usonaj prezidantoj kaj Elizabeto la 2-a de Britio.

La 7-an de januaro 1989 li mortis pro kancero je duodeno.

Studo de Biologio[redakti | redakti fonton]

En lia vivdaŭro, li interesiĝis pri mar-biologio, pri kio li verkis plurajn librojn. En junio 1925 estis fondita biologia eksperimentejo en Akasaka Imperia Vilao. Parton de liaj studaĵoj ekspozicias Shin-Enoshima Mar-Bestejo en Kanagaŭa-prefektujo, en Fuĵisaŭa.


Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Hirohito estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Antaŭa:
Taisho
Japan coa kiku.png
Imperiestroj de Japanio
Sekva:
Akihito


Imperiestro Hirohito, 1926


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]