Kioto
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo) |

Kioto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
granda urbo kun esceptoj (1956–) urbo de Japanio (1889–) ŝtata eksĉefurbo (794–1869) urbego ĉefurbo de gubernio de Japanio turisma celloko universitata urbo konferenca kaj turisma urbo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
gubernio | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 600-0000–616-9999 • 520-0461–520-0465 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 463 723 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 768 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo)35.011611111111135.76811111111Koordinatoj: 35° 1′ N, 135° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 827,83 km² (82 783 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Kioto[1][2][3] (japane aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio. Kioto situas en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 463 723 loĝantoj sur areo de 827,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 768 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Uĝi, Kameoka, Muko, Nagaokakjo, Jaŭata, Nantan, Oojamazaki, Kumiyama, Ocu, Takaŝima, Takacuki kaj Ŝimamoto.
Dum la epoko de Heian (794 — 1192) kaj epoko de Muromaĉi (1338 — 1573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.
Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La plej granda parto de la urba areo de Kioto situas en la Kiota Baseno, kiu ankaŭ kreas medion en kiu la urbo Kioto estas ĉirkaŭita de montoj sur tri flankoj krom la sudo. Ĝi situas en la suda parto de la gubernio Kioto. Tra la urbo fluas la riveroj Kamo (en vikidatumoj, pli eta) kaj Uji [Uĝi] (en vikidatumoj, pli larĝa), ankaŭ nomata Yodo [Jodo] kaj Seta. Nord-oriente de la urbo troviĝas monto Hiej, nord-okcidente monto Atago.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Industrio
[redakti | redakti fonton]- Tradiciaj industrioj
- Entreprenoj
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Bostono (Usono)
Florenco (Italio)
Guadalajara (Meksiko)
Kolonjo (Germanio)
Kievo (Ukrainio)
Parizo (Francio)
Prago (Ĉeĥio)
Ŝjiano (Ĉinio)
Zagrebo (Kroatio)
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]




La urbo Kioto havas 11 kvartalojn.
- Kvartalo Fuŝimi
- Kvartalo Higaŝijama
- Kvartalo Jamaŝina
- Kvartalo Kamigjo
- Kita-ku
- Minami-ku
- Kvartalo Nakagjo
- Kvartalo Niŝikjo
- Kvartalo Sakjo
- Kvartalo Ŝimogjo
- Kvartalo Ukjo
Turismo
[redakti | redakti fonton]- Ora templo (Kinkaku-ĵi)
- Kastelo de Niĵo (Niĵoŭ-ĵo)
- Templo Ĵiŝo (Ginkaku-ĵi)
- Templo Kiyomizu (Kijomizu-dera)
- Templo Rokuon (Rokuon-ĵi)
- Templo Rjoan (Rjoan-ĵi)
Famaj ejoj
[redakti | redakti fonton]- Kiota Palaco
- Sanktejo Heian
- Sanktejo Jasaka
- Templo Dajgo
- Templo Higahi-hongan
- Templo Kurama
- Templo Ninna
- Templo Niŝi-hongan
- Templo Tou
- Kiota Turo
Festoj
[redakti | redakti fonton]- Ĝidaj-Festo
- Gion-Festo
- Dajmonĝi-fajrofesto
Servoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Kioto
[redakti | redakti fonton]En Kioto vivis kaj aktivis la kompilinto de la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), ludovikito.
Kioto-Esperanto-Societo [4] aktivas; ĝi havas kunsidojn ĉiumerkrede en la domo "Esperanto-Kaikan"[5], ĝi ankaŭ okazigas elementan kurson, ekspozicion kaj Zamenhofan feston ĉiujare.
Kioto kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kioton:
- En lia akompano Utnoa superlibelas
- la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
- Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
- la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
- sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
- Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
- -Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
- la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
- Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
- dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[6]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Kioto" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
- ↑ artikolo Kioto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 510
- ↑ Ankaŭ en artikoloj de la revuo Monato multfoje dokumentiĝas la esperanta urbonomo, ekzemple en la tekstoj Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, 2000/09, p. 16; Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005 aŭ Stefan Maul: Modera espero, 2008; same kompreneble en multaj aliaj verkoj de la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, parte troveblaj per la serĉilo tekstaro.com.
- ↑ Blogo de Kioto-Esperanto-Societo
- ↑ Esperanto-Kaikan. Arkivita el la originalo je 2014-02-25. Alirita 2014-05-21 .
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() |
![]() |
Gubernio Kioto | ![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|