Abel Montagut
Abel MONTAGUT i Masip ([abèl montagút i masíp] ; naskiĝis en 1953 en Llardecans, Katalunio) estas verkisto kaj tradukisto.
Abel Montagut i Masip | |
---|---|
![]() Abel Montagut en Almussara, 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | aprilo 1953 en Llardecans |
Lingvoj | Esperanto • hispana lingvo • kataluna lingvo |
Nacieco | kataluno |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto • tradukisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | en Esperanto, en la kataluna |
Li estas Esperanto-poeto kaj iama mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).[1]
Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amkantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Esperantlingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]
Originalaj[redakti | redakti fonton]
- Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p.
- Karnavale (maskita rakonto). IEM. Vieno, 1997. ISBN 3-901752-09-9. 65 p.
- La enigmo de l'ar@neo. IEM. Vieno, 2003. ISBN 3-01-000030-8.
- La lasta eksterordinara vojaĝo de Jules Verne (Eseo kaj unua ĉapitro). Memeldonita.[2]
Tradukaj[redakti | redakti fonton]
- Ausias March. Amkantoj. 60 poemoj / Cants d'amor. 60 poemes. Generalitat Valenciana. Valencio, 1993. 147 p. (dulingva)
Katalunlingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- La gesta d'Utnoa. Pagès editors. Lleida, 1993. ISBN 84-7935-384-8. 215 p. (Katalunlingva versio de Poemo de Utnoa)
- L'enigma de l'arany@ Pagès editors. Lleida, 2000. ISBN 84-7935-665-0. 346 p. (Katalunlingva versio de La enigmo de l'ar@neo)
- Traduko al la hispana (fare de Joaquim Biendicho): El enigma de Dulwig Editorial Milenio. Lleida, 2007. ISBN 978-84-9743-221-4. 240 p.
- Carnestoltes (novel·la disfressada) i altres relats. Llibres de l'Índex, Barcelono, 2003. ISBN 84-95317-49-4. 86 p. (Katalunlingva versio de Karnavale (maskita rakonto))
- El manuscrit de Jules Verne. Barcanova. Barcelono, 2003. ISBN 84-489-1213-6. 110 p.
- ‘La contribució de la llengua internacional esperanto a la supervivència de la diversitat lingüística’ pdf teksto 1; pdf teksto 2, 10-a Konferenco Linguapax (angle), Barcelono, Hispanujo, 2004.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Recenzoj pri liaj verkoj: