Ramon Lullo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ramon Lullo

kataluna verkisto kaj filozofo

kataluna verkisto kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1232
Palma de Majorko, Reĝlando Aragono
Morto 1316
Bougie (nuntempe en Alĝerio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ramon LULLO aŭ Rajmundo Lullo aŭ Ramon Llull (12321316), katalune Ramon Llull [rə'mon 'ʎuʎ], latine Raimundus Lullus, estis verkisto, teologo kaj filozofo. Oni foje kromnomas lin Doktoro iluminatola Beatulo.

Ido de riĉa familio el Barcelono, li ludas por la kataluna lingvo la saman rolon kiel Dante Alighieri por la itala. Li ne nur kontribuis per romanoj al la kataluna literaturo, sed ankaŭ uzis ĝin (preter la latina) por prezenti siajn ideojn pri rezonado kaj teologio.

La nomo de Ramon Lullo ofte aperas akompane kun la koncepto de Arto, lia rezonmetodo, per kiu li esperis konvinki alirieligiulojn pri la praveco de la katolika fido. Pro sia laboro sur la logika kaj rezonad-kampo Ramon Lullo estas foje konsiderata kiel pioniro de la komputil-teorio; li ankaŭ estas memorata pro siaj laboroj pri elekto-sistemoj.

Ramon Lullo mortis ŝtonumita de la loĝantaro de Bougie, hodiaŭ Alĝerio, kie li misiumis.

Vivo de Ramon Lullo[redakti | redakti fonton]

datoj de lia vivo

1229. Jakobo la 1-a konkeras Majorkon, kiu estis loĝata de islamanoj. Katalunoj komencas setli en la insulo.

1232. Llull, filo de barcelondevenaj setlintoj, naskiĝas en Majorko.

1257. Li edziĝas kun Blanca Picany, kaj iĝas seneskalo de la reĝido Jakobo, filo de Jakobo la 1a, destinita ekde 1253 estonta reĝo de Majorko.

1263. Okazas lia “konvertiĝo al pentofarado”.

1265. Post la pilgrimadoj al Rocamador kaj al Santiago de Compostela, li renkontiĝas en Barcelono kun Ramon de Penyafort, kiu konvinkas Lullon ne studi en Parizo sed en Majorko. Lullo aĉetas islaman sklavon kiu instruos islaman teologion kaj araban lingvon. Sekvos 9 jaroj dum kiuj li studas plurajn fakojn kaj lernas la latinan kaj la araban.

1271-1274. Post la naŭjara studado, li verkas siajn unuajn tekstojn: Lògica d'Algatzell kaj Llibre de contemplació.

1274. Mortas la sklavo kiu instruis al li la araban. Okazas ilumino sur la monto Randa, pro kiu li publikigas sian unuan version de la Arto (Art abreujada d'atrobar veritat, mallongigita arto eltrovi la veron).

1275. En Montpeliero la reĝido Jakobo alvokas Lullon kaj ordonas al franciskana fratulo analizi la verkojn de Lullo, kaj la fratulo aprobos ilin.

1276. La 17an de oktobro papa buleo konfirmas la fondon pri monakejo en Miramar, subtenita de Jakobo la 2a, kie 13 franciskanoj lernas la araban kaj la Lullan Arton.

1283. En Montpeliero Lullo verkas la romanon Blaquerna, kaj denove prilaboras sian sistemon en Art demostrativa.

1287. Unua vizito al la papa kortego, kie Llull akiras nenion ĉar la papo Honorio la 4-a forpasis la 3an de aprilo.

1287-1289. Unua vizito en Parizo. Li renkontiĝas kun la reĝo Filipo la 4-a, kontaktas kun Petro de Limoĝo. Li klopodas sensukcese instrui sian Arton je la universitata nivelo. Dum tiu estado en Parizo li verkas la romanon Fèlix o llibre de meravelles, enhavanta la Llibre de les bèsties, kiun li dediĉos al Filipo la 4a.

1290. En Montpeliero li simpligas kaj reformuligas sian sistemon en Ars inventiva veritatis (arto eltrovema de la vero). Lullo ricevas rekomendan leteron de la ĝenerala ministro de la franciskanoj, Raimondo Gaufridi, kiu rajtigas Lullon instrui en italaj konventoj.

1292. En Romo Lullo dediĉas al la papo Nikolao la 4-a sian unuan verkon pri la krucmilito.

1293. En Ĝenovo li spertas mensan krizon, kaj poste vojaĝas unuafoje al Afriko (en Tunizio)

1294. Estado en Napolo, kun rapidaj vizitoj al Majorko kaj Barcelono. Li finas la verkon Taula general, komencitan dum la antaŭa jaro en Tunizio, kaj verkas la tekston Petició al la papo Celesteno la 5-a, kiu okupis la postenon dum nur 5 monatoj.

1295. Estado en Romo, kie li verkas similan peton por Bonifaco la 8-a, nova papo ekde decembro 1294. Li verkas la poemon Desconhort, kaj komencas la verkadon de Arbre de ciència, kiun li finos la 1an de aprilo de la posta jaro.

1297-1299. Dua vizito en Parizo, kie li dediĉas al la gereĝoj de Francio la verkon Arbre de filosofia d'amor. Ankaŭ en Parizo li verkas Declaratio per modum dialogi edita contra aliquorum philosophorum opiniones, Tractat d'astronomia kaj Liber de geometria nova.

1299. La tri lastajn monatojn li pasigas en Barcelono, kie li dediĉas Dictat de Ramon kaj Llibre d'oració al Jakobo la 2a, kiu rajtigas Lullon prediki en ĉiuj moskeoj kaj sinagogoj de liaj teritorioj.

1300. Por la unua fojo li vizitas Majorkon post multaj jaroj ekstere. Tie li verkas Cant de Ramon.

1300-1301. Vojaĝoj al Kipro kaj al Armena reĝlando en Kilikio, kaj verŝajne ankaŭ al Jerusalemo. Tiam li verkas Rhetorica nova.

1303-1305. Estadoj en Ĝenovo kaj Montpeliero, eble ankaŭ en Parizo.

1305. En Montpeliero Llull verkas Liber de ascensu et descensu intellectus kaj sian plej gravan verkon pri politiko, Liber de fine. En Barcelono dum la somero li ricevas du subvenciojn de la reĝo. En oktobro li reiras al Montpeliero, kie li ĉeestas la intervjuon inter la nova papo Klemento la 5-a kaj la reĝoj de Aragono kaj Majorko. La 14-an de novembro Lullo ĉeestas la enpostenigon de Klemento la 5-a en Liono kaj vane sendas peton al ĉi tiu papo. Lullo komencas la definitivan formuladon de sia sistemo, Ars generalis ultima.

1307. Dua vojaĝo al norda Afriko, en Beĵaja, kie li estas malliberigita dum ses monatoj kaj finfine forpelita. La ŝipo per kiu li vojaĝas sinkas proksime al Pizo.

1308. En Pizo li verkas Ars brevis, li finas Ars generalis ultima, kaj denove komencas la verkon komencitan en Beĵaja kaj perditan pro la ŝipsinko, Disputatio Raimundi christiani et Homeri saraceni. En Pizo kaj Ĝenovo li provas organizi krucmiliton. En Montpeliero li dediĉas al Klemento la 5-a kaj al Filipo la 4-a la verkon Ars Dei, lasta larĝversia formulaĵo de lia sistemo. Probable okazis renkontiĝo en Marsejlo kun Arnau de Vilanova.

1309. En Montpeliero li verkas novan libron pri krucmilito, Liber de acquisitione Terrae sanctae, leteron al Jakobo la 2-a kaj serion de verkoj por ebenigi la vojon por la nova vizito en Parizo.

1309-1311. Kvara kaj lasta vizito en Parizo, kie li verkas 30 librojn, la plej multajn kontraŭ Ibn-Ruŝd. En 1310 kvardek majstroj kaj bakalaŭroj subskribas dokumenton per kiu ili aprobas Ars brevis, kaj Lullo ricevas rekomendan leteron de Filipo la 4-a. En 1311 li verkas Liber natalis parvi pueri Jesu kaj Liber lamentationis philosophiae, li diktas la tekston Vita coetanea, kaj ricevas aprobon de la kanceliero de la Universitato de Parizo. Li iras al la koncilio de la Eklezio en Vianna dau Daufinat, verkas la poemon Lo concili, kaj la dialogan broŝuron El fantàstic. Li ĉeestas la koncilion en Vianna ĝis la printempo de la sekva jaro.

1312-1313. Vojaĝante al Majorko li pasas tra Montpeliero, kie li verkas serion de 182 paroladoj kaj en aprilo 1313 li diktas sian testamenton.

1313-1314. Li estas en Mesino.

1314-1315. Tria vojaĝo al norda Afriko, denove en Tunizio. Li dediĉas verkojn al la sultano kaj interŝanĝas leterojn kun Jakobo la 2-a, al kiu li petas ke franciskano helpu lin traduki siajn tekstojn en la latinan lingvon. Liaj lastas verkoj datas de decembro 1315.

1316. Dum marto aŭ eble antaŭe li mortis aŭ en Tunizio, aŭ surŝipe revenante, aŭ en Majorko. Verŝajne li aĝis 85 jarojn .

Vita coetanea[redakti | redakti fonton]

Probable en septembro 1311 Ramon Llull rakontis sian vivon al kartuzianoj en Vauvert (en Parizo, ekster la muregoj). La unuan version de ĉi tiu teksto oni faris en la latina lingvo, ĉar ĝin li koncipis estiel prezenton antaŭ la ĝenerala konsilio de la Eklezio, kiu estis okazonta tiun saman jaron en la urbo Vianna dau Daufinat. La teksto pravigas kaj rezonas la vivon kaj la agadon de Llull, ekde lia konvertiĝo ĝis la iro al la konsilio. Li estas prezentata kiel homo gvidata de supera volo. La pilgrimadoj, la loĝadoj en Montpeliero, Parizo kaj Romo, la diplomatiaj manovroj, kaj la misiaj vojaĝoj sekvas laŭtempan ordon ĉirkaŭ la kulmina momento: la paroladon kiun faras Llull antaŭ la reĝo de Tunizio en 1293, kie li elmontras la pravecon de la kristana religio pere de sia Arto.

Breviculum

Thomas le Myésier, medicinisto de la franca kortego, estis disĉiplo de Ramon Llull kaj ilustris la tekston de la Vita coetanea per 12 luksegaj miniaturoj, kiujn oni konservas nun en kodiko de la ŝtata universitato de Karlsruhe sub la nomo Breviculum.

La junulo[redakti | redakti fonton]

En 1929 Jakobo la 1-a konkeris la insulon Majorkon. Tuje kelkaj familioj el Barcelono transloĝiĝis en la nova konkeraĵo, kaj Ramon Llull naskiĝis en 1232 el barcelondevena familio. Li estis de infanaĝo tre proksima al la filo de la reĝo kaj estonta reĝo Jakobo la 2a. Tiu rilato kun la reĝa korto faciligos poste la rilatoj kun aliaj reĝaj kortoj de Eŭtopo. Ramon iĝas en 1247 paĝio de la reĝo de Aragono, kaj poste unuaranga grumo de la tronheredonto. Li tiel pasigas sian junecon en kavalireca medio, lernis la tiutempajn militartojn, kaj verkis trubaduran poezion en la okcitana lingvo. En 1257 li edziĝas al Blanca Picany, kiu donas al li du filojn.

La konvertiĝo

Vita coetanea komenciĝas rakontante ĉi tiun gravegan momenton en la vivo de Llull. La konvertiĝon konsistigas tri epizodoj: la unua estas la vido pri Jesuo Kristo krucumita iun nokton kiam li verkis ampoemon. Ĉi tiu sperto ripetiĝas 5-foje, kaj li interpretas ke Dio alvokas lin. Li okupos sin per tri celoj: konverti nefidelulojn al la kristana religio, fondi lernejojn kie instrui misiistojn kaj amendi la erarojn de la kristanoj.

Tri monatojn poste, dum la festo de Sankta Francisko, aŭdante la paroladon de la episkopo, Llull decidas forvendi siajn posedaĵojn.

Tuj poste li pilgrimas al Santa Maria de Ròcamador (Okcitanio) kaj al Santiago de Compostela. Ĉi tiun epizodon finas lia intervjuo kun Ramon de Penyafort en Barcelono. Ĉi tiu klerulo, konante la planon de Llull vojaĝi al Parizo por klerigi sin, konvinkas lin reveni al Majorko.

La ermito[redakti | redakti fonton]

Sed en 1262 li subite ŝanĝiĝas kaj fariĝas ermito en la majorka montaro. Laŭ legendo ripetita de la germana filozofo Arturo Schopenhauer en lia Die Welt als Wille und Vorstellung, li volis forlogi belan virinon, jam edzinan, kiu rifuzis sin al li. Li do postrajdis ŝin, eĉ ĝis ene de preĝejo: Tie, ŝi malvualis la bruston por vidigi tumor-ronĝitan mamon.

En sia libro Vita Coetanea Lullo havas alian version pri la propra konverto: Post kvin aperoj de Kristo, li konvinkiĝas, ke li estas alvokata de Dio. Li tamen daŭrigas sian pekeman vivon, sed post aŭskultado de prediko pri Sankta Francisko el Asizo, li finfine kontaktiĝas kun la Dominikanoj. En 1263, li vendas siajn posedaĵojn, lasante iomete al sia familio, kaj elspezante la ceteron por lerni la araban, kun la celo konverti la islamanojn.

La lernema ermito ankaŭ lernas filozofion, disciencon, medicinon kaj la latinan lingvon. Li tiel malkovras la ideojn de Aristotelo, Platono, Aŭgusteno, la judan filozofion de Maimonido kaj la araban filozofion de al-Kindi kaj Averoeso.

Li verkas unuan version de la Ars magna kaj de Libro de la kontemplado de Dio.

La vojaĝanto[redakti | redakti fonton]

La reĝo Jakobo de Aragono vokas lin al Montpellier, kie Lullo komponas la Arton demontrema; li kreas en Majorko, en 1276, la lernejon de Miramar, kie la ontaj misiistoj lernu la araban kaj la metodojn de Lullo por konvinki la konvertotojn: la Ars magna.

Lullo trairas okcidentan Eŭropon por akiri subtenon de potenculoj, de reĝoj, de la papo, de la intelektuloj el la universitatoj kaj por prezenti sian Ars magna. En Parizo, Lullo ricevas la titolon de Majstro de la Artoj, sed ne tiun de Majstro de Discienco, ĉar li ne plu estas fraŭlo. Tie li verkas diversajn librojn kontraŭ la raciismo de la averoesistoj.

En 1295, Lullo estas en Asizo, poste li revenas en Majorkon, en 1300, kie li daŭre verkas disputojn kontraŭ la araboj kaj la judoj. Li pluvojaĝas al Kipro, Armenio, Rodiso, Malto, Napolo, Ĝenovo, Montpeliero, Parizo, kaj al la norda marbordo de Afriko, kie li estas malliberigita. Post liberigo li daŭrigas sian vojaĝadon. Post ŝipdrono li restas en dominikana monaĥejo en Pizo (Italio) ĝis 1308. Nova ĉeesto en Parizo kaŭzas persekuton kontraŭ la averoesistoj, kiujn li konsideras herezuloj: laŭ ili, racio kaj vero estas aferoj disaj de fido. Lullo omaĝas al la franca reĝo Filipo la bela sian verkon Arbo de la filozofio de amo. En 1311, Lullo partoprenas en la Koncilio de Vienne, kie li postulas, ke oni malpermesu la lernadon de averoesismo.

En 1315 Ramon Lullo ree vojaĝas al norda Afriko por konverti islamanojn, sed estas ŝtonumita. Ne tute klaras, ĉu li mortis en Afriko, dum la vojaĝo reen, aŭ eĉ en Majorko. Ĉiukaze, Ramon Lullo estis beatigita de papo Pio la 9-a.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ramon Lullo en la universitato de Barcelona

Oficiale agnoskitaj estas 243 verkoj. Ekzistas 44 aldonaj verkoj, precipe pri alĥemio, kiuj verŝajne ne estas de Ramon Lullo. La alĥemiaj verkoj kiuj tradicie estis atribuitaj al Llull, nuntempaj fakuloj scias ke li ne verkis pri alĥemio.

Tiuj verkoj ekzistas en la latina kaj en la kataluna (oni scias ke li verkis en la araba, sed tiuj verkoj arablingvaj aŭ ne plu ekzistas aŭ ne estas agnoskataj estiel verkoj de Llull). Temas pri filozofio, discienco, mistiko, pedagogio, medicino, naturaj sciencoj, fiziko, matematiko, literaturo kaj poezio. La katalunlingvajn verkojn editoras fakuloj el la Universitato de Barcelono kaj la latinlingvajn (Raimundi Lulli Opera Latina) editoras Raimundus-Lullus-Institut, de la universitato de Freiburg.

Fèlix o Llibre de meravelles[redakti | redakti fonton]

Felikso aŭ libro pri mirindaĵoj estis unu el la du grandaj romanoj kiujn verkis Ramon Llull. Temas pri instrua romano kiun Llull verkis dum vizito en Parizo, inter 1287 kaj 1289. La protagonisto, Felikso, estas pilgrimulo kiu observas la realon malkovrante kun dolorplena surprizo la distancon inter la homa konduto kaj la Dia ordo de la kreaĵaro.

La vojaĝoj de Felikso proponas itineron tra la enciklopediaj konoj de la 13a jarcento en Eŭropo, tiel ke la 10 partoj de la libro koincidas kun la subjektoj de la Arto de Ramon Llull: Dio, la anĝeloj, la ĉielo, la elementoj, la plantoj, la mineraloj, la bestoj, la homo, la paradizo kaj la infero. La du unuaj kaj la du lastaj partoj informas pri teologio kaj natura filozofio. La ceteraj traktas pri morala filozofio, kun la centro en la libroj pri la bestoj kaj pri la homoj.

La romano miksas la rakontadon kun la dialogado, tipe de la mezepokaj intrucelaj tekstoj. Preskaŭ ĉio, kio okazas en la romano, reprezentas alion. La majstroj, kiujn renkontas Felikso, klarigas liajn dubojn pere de ekzemploj kaj alegorioj.

Llibre de les bèsties

La libro pri la bestoj estas la sepa parto de la romano Felikso. Ĝi estas serioza teorio pri la politiko en formo de fabelo. La intrigo estas malsimpla, sed havas apartan lokon la artifikoj de la vulpo por kontroli la politikan potencon, kaj plenumi ĝin el dua loko. La bestojn de la fabelo Llull ĉerpas el orientaj fontoj.

Verŝajne Llull verkis la libron kiel manlibron pri regado por la reĝo Filipo la 4-a, kun kiu la aŭtoro havis politikajn kontaktojn dum ĝia verkado. La fabelo havis sian propran historion kaj plurfoje oni eldonis kaj tradukis ĝin aparte. Ĉi tiu teksto estas tradukita en esperanton sub la titolo La ruza vulpo.

Blaquerna

Romano verkita en Montpeliero dum la jaro 1283. La protagonisto estas senmakula heroo kiu havas la virton elekti ĉiam sukcese la plej bonan alternativon de la vivo laŭ la Lulla vidpunkto. Je la aĝo de 18 jaroj li forlasas la gepatrojn, Evast kaj Aloma, kaj rifuzas geedziĝan proponon de Natana, ĉar li celas la spiritan perfektiĝon per ermita vivo. Tiun punkton li atingas sed post longa itinero laŭ kies kurso li estos vojaĝanto, monako, abato, episkopo kaj papo. La ĉiama stimulo por superi sin kreas rilaton inter li kaj la fikciaj kavaliroj de la 13a jarcento.

La rakonto pri la vivo de Blaquerna montras globalan prezenton pri la socio de tiu tempo, dividita je sociaj statoj. Ĉi tiel unue estas pritraktataj la geedzoj, simboligitaj per la gepatroj de Blaquerna. La paro vivas en perfekta geedza harmonio, kaj ekonomie bonfarta ĝis la momento kiam la filo atingas plenkreskecon. Ekde ĉi tiu momento la paro rezignas pri siaj riĉaĵoj, fondas hospicon por malriĉuloj, imponiĝas reĝimo pri geedza abstinado, kaj donas bonajn ekzemplojn, akorde kun la spiritualaj laikuloj de la 13a jarcento.

La dua libro traktas pri la stato de religiuloj. Komenciĝas prezentante Natana, femala kontraŭfiguro de la protagonisto. Post venki la kontraŭstaron de la familio, Natana ingresas monakinejon, de kiu ŝi iĝas imitinda abatino, kaj kie ŝi regulas la vivon de la monakinoj laŭ la Arto de Ramon Llull. Dume, Blaquerna komencas serĉi sian internan perfektiĝon per malsimpla erarvagado kiu kondukas lin al malkovro pri neceso submeti sin al vivregulo. Kiel monako, Blaquerna elstaras pro studemo kaj devoteco al Madono Maria.

La libroj tria kaj kvara prezentas du specoj hierarkiaj povoj plenumitaj de klerikoj. Llull kolektas historiajn informojn tre interesajn, kiuj permesas kompreni la reformojn kiujn Blaquerna enkondukas en la administradon de la teritorio pri kiu li estas elektita episkopo, kaj de la tuta kristana mondo kiam li estas elektita papo. Blaquerna kreas novajn funkciojn por kanonikoj kaj kardinaloj, destinitaj al plivigligado de la spirita vivo kaj al plivastigado de la kristana fido. La sukceso en ĉi tiuj taskoj permesas ke li povu retiri sin al kontempla vivo kaj iĝu majstro por ermitoj.

La kvina libro havas du partojn: Llibre d'amic e amat, kolekto de moralaj kaj filozofiaj sentencoj; kaj Art de contemplació, malgranda traktaĵo pri teknikoj por levi la spiriton.

Llibre del gentil

La verko celas elmontri la efikecon de la metodo de Llull en diskutado pri la vereco aŭ malvereco de la tri religioj unudiaj (kristana, juda kaj islama). La aŭtoro elpensas paganon kiu ne konas unudian kredon kaj ĉi tiu renkontiĝas kun unudiaj religioj pere de la tri saĝuloj kiuj reprezentas respektive la tri religiojn. Ili informas la protagoniston pri la ekzisto de unu sola dio kaj poste ĉiu prezentas sian religion, kun la celo ke li elektu la plej bonan religion. Ŝajne ne estas venkanto en tiu disputo, sed la pagano jam elektis unu el ili. La libro estas verkita en tono emociplena, kun priskriboj de naturo bele idealigita kaj kun dialogoj ekstreme ĝentilaj.

Llibre de l'orde de cavalleria

Temas pri traktaĵo pri la valoroj moralaj kaj religiaj ligitaj al la praktikado de la armiloj. Ĝi estis verkita inter 1274 kaj 1276, kaj ĝia celo esti fortikigi la kristanajn idealoj de la kavaliroj de la 13a jarcento.

La libron konsistigas 7 partoj: deveno kaj nobeleco de la kavalireco; priskribo pri la ofico de kavarliro, testado de la kavaliriĝonto; la ceremonio de la kavalirigo; la simboleco de la defendaj kaj atakaj armiloj; la moroj propraj de kavaliro, kaj la honoro kiun kavaliro meritas. Llull proponas moralan reformon de la kavalira ordeno (fideleco al la monarkio, defendo pri la fido, respekto por la subaj sociaj tavoloj) kun rilato kun la samepoka debato pri la afero.

La verko proponas al si starigi kompletan ideologian sistemon kompletan, subtilan kaj, precipe, taŭgan al la realo de la eŭropaj regnoj de la 13a jarcento.

La romano Tirant lo Blanc de Joanot Martorell ĉerpis la antaŭparolon de ĉi tiu verko por konekti sin kun la aventuroj de Guillem de Varoic. La franca traduko estis originalo por la angla versio, presita de William Caxton en 1484.

Fantàstic

Dialoga broŝuro, verkita dum septembro-oktobro 1311, dum la vojaĝo de Llull de Parizo al Vianna dau Daufinat, kie devis okazi ĝenerala koncilio de la Eklezio. Ramon iris tien por peti la organizadon de militista ordeno kiu kontraŭbatalu malfidelulojn en Sankta Lando kaj la fondadon de lernejojn por formi misiistojn. La klero Pere, dialoga kontraŭparto por Llull, estas nevenkebla diskutanto, iu kiu neniam akceptos la Lullajn vidpunktojn. Pere iras al la koncilio por akiri profitojn por si kaj por sia familio: li estas homo kun senco pri la realo kaj kiu volas surgrimpi sociajn tavolojn. Lian sintenon malŝategas Llull, kiu fordonis ĉiujn siajn riĉaĵojn por altigi la honoron de Dio. Li konsideras ke la konduto de Pere estas morala pervertiĝo. Pere pensas ke Llull estas freneza, kion signifis la mezepoka vorto “phantasticus”.

Kiam la rolpersonoj estas prezentitaj, Ramon proponas diskuton pri la frenezeco (phantasia). La graveco de la verko kuŝas sur la kapablo de Llull prezenti la opinion kiun pri li havis liaj kontraŭantoj, dum li propagandas sian intelektan kaj spiritan projekton tre emociplene.

Filozofio kaj discienco[redakti | redakti fonton]

Aŭgusteno kaj la mistikismo iniciita de Sankta Francisko ege influis la pensojn de Lullo; li ne klare apartigas filozofion disde teologio, sed konstruas kristanan scion, laŭintence raciistan, por servi siajn apologiajn celojn.

Logiko[redakti | redakti fonton]

Tra la prezento de la filozofo araba Algazelo Lullo malkovris Aristotelon, referenculon de la skolastikoj, kaj encerbigis lian doktrinon pri propozicioj kaj silogismoj. La logiko de Aristotelo serĉas la principojn komunajn al ĉiuj sciencoj; Lullo postsekvas pli ambician celon, trovi ĝeneralan sciencon, kiu enhavu ĉiujn aliajn sciencojn en ĝermo.

Eĉ se la ideoj de Aristotelo havis gravan influon sur lia penso, indas substreki, ke Lullo tute ne sekvas la skolastikismajn regulojn. Lia celo estas konverti kaj la judojn kaj la islamanojn. Tiucele, la kutima citado de la fontoj, de la referenculoj tute ne taŭgas: Kion diris la Patroj de la Eklezio, valoras nenion por nekristanoj. Sekve, Lullo en sia verkoj kvazaŭ neniam bazas sian penson sur tiaj asertoj, male li opinias, ke ĉiuj veroj iam proklamitaj de tiaj referenculoj estas logike pruveblaj. Plia grava diferenco inter Lullo kaj la skolastikanoj: Li volas uzi logikon por rezoni pri la "unua intenco", pri diaj veroj, kaj ne nur pri veroj ĉi-mondaj, kiel skolastikismo faras.

Kombinatorika logiko[redakti | redakti fonton]

Per la Ars generalis, 1308, finredakto de antaŭa Ars compendiosa inveniendi veritatemArs magna primitiva, de 1274, Lullo tute deflankiĝas de la aristotela pruv-logiko kaj proponas modelon por malkovri ankoraŭ nekonatajn verojn. Tiel li proksimiĝas al sia celo, universala scienco.

Por Aristotelo nia tuta scio havas du fontojn: la sperto de la mondo, kiun donas al ni la kvin sensoj, kaj la rezonado, la indukto. Lullo, male, pensas, ke eblas tuj rezoni pri abstraktaĵoj, disigeblaj en pli bazajn terminojn.

Lullo donas ses naŭopajn listojn de tiaj bazaj terminoj:

  • 9 atributoj diaj: boneco, grandeco, senmorteco, ktp
  • 9 rilatoj: malsameco, pligrandeco, fino, ktp
  • 9 demandoj: Kiom, kiamaniere, ktp
  • 9 subjektoj: Homo, anĝelo, ĉielo, ktp
  • 9 virtoj: Justeco, prudento, ktp
  • 9 malvirtoj: Kolero, manĝemo, amoremo, ktp

Miksado de tiuj bazaj terminoj eldonas nekredeblan kvanton da asertoj, ne ĉiuj veraj, kompreneble, sed multaj ja estas akcepteblaj veroj. Supozante, ke ĉiuj bazaj terminoj aperas en la listoj de Lullo, tiu arto kombinatorika ebligas generi ĉiujn eblajn verojn! Indas observi, ke diversaj metodoj uzataj en la fako de Artefarita inteligenteco sekvas similajn principojn. Ankaŭ la klopodoj de Lullo, ordigi ĉiujn sciojn de sia tempo en hieraĥiaj skemoj (li prezentas tiaĵojn en sia Arbo de la scienza) restas aktualaj temoj por fakuloj de semantiko kaj kono-teoriistoj.

Metafiziko[redakti | redakti fonton]

La metafiziko de Lullo baziĝas sur la revelacio, kiu estas ja lia komuna punkto kun konvertotoj judaj kaj islamaj. Tamen li intencas pruvi la ekziston de Dio, laŭ metodoj jam uzataj de la skolastikistoj: Dio kun siaj naŭ dignecoj estas kialo de la perfekteco de la kreitaĵoj. Kaj ĉiu kreitaĵo, laŭgrade pli perfekte spegulas la dian perfektecon: Plantoj, bestoj, kaj finfine homo. La kreaĵo do estas la libro per kiu eblas koni Dion, signaro kiu montras la realecon de Dio. Li estas la eterna Ideo, kaj la kreitaĵoj estas nur novaj Ideoj, kiuj venas de Dio: Ili estas ideoj diaj sed finitaj. Tiel, la kreacio ne ekzistas de ĉiam, sed tra la tempo.

Alĥemio[redakti | redakti fonton]

Diversaj sennomuloj uzis la famecon de Lullo. Multaj alĥemiaj verkoj trompuzas lian nomon; inter la iom famaj estas la Liber de segretis naturae seu de quinta essentia. Ĝi prezentas la tezon ke, se sole Dio povas ekzerci la bonon, la homo povas fali en la malbonon, ĉar nur li havas la fajron, per kiu eblas purigi la terajn aĵojn. Sed helpe de la esencaj principoj de la fido li povas realigi transmutacion kaj reveni al la bono. Elekti inter malbono kaj bono estas afero de la libera volo, sekvo de la homa nescio; tamen, Dio volis tion por la homo, tiu libera volo estas do bonaĵo.

La Lullismo kaj influo de Lullo sur la posteuloj[redakti | redakti fonton]

La frua lullismo[redakti | redakti fonton]

La disĉiploj de Lullo pli verkis laŭ lia pensolinio. En 1325, Thomas de Myésier publikigis la Electorium Remundi, kie li aplikas la doktrinon de la Beatulo al la kosmologio. Rapide, multaj verkoj pri alĥemio, astrologio kaj magio aperas kun la nomo de Lullo, tiel ke la pariza Sorbono malpermesas la lernadon de la ideoj de Lullo en 1390.

Enciklopediaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Dum la du postaj jarcentoj la doktrinoj de Lullo estis tamen atenteme studataj, ekzemple de Nikolao Kuzano, Pico della Mirandola kaj Giordano Bruno. La Arto eĉ harmoniiĝis kun idealo de la Renesanco, tiu de enciklopedia scienco. Ĉi-teme aperis De arte cyclognomica, 1569, fare de Cornelio Gemma, Syntaxes artis mirabilis fare de Pedro Gregoire di Tolosa kaj Opus aureum, 1589, fare de Valerio de Valeriis.

Uzo de la arto kiel memorilo[redakti | redakti fonton]

La arto kombinatorika ankaŭ interesis homojn por apliko kiel memorilo. Tiajn ideojn jam anticipis Cicerono, kaj plievoluigis la Explanatio compendiosaque applicatio artis Raymundi Lulli, 1523, fare de Bernardo de Lavinheta, kaj pli grave, la libroj de Giordano Bruno De umbris idearum, Cantus Circaeus kaj Sigillus sigillorum.

Ideoj de Lullo en la moderna scienco[redakti | redakti fonton]

Kartezio faris ege malestimajn rimarkigojn pri Lullo kaj lia sistemo, kiu laŭ li kapabligas onin paroli pri ĉiuspecaj aferoj, kiujn oni ne komprenas, sed lia propra filozofio, inkluzive la fama Parolado pri metodo dankas multajn ideojn al Lullo, kaj precipe en tiu prezento de la metodo, kie, same kiel Lullo mem, li volas rezonadi nur per si mem, sen helpo de referenculoj.

Ankaŭ Leibniz ege interesiĝis pri la logiko de Lullo, kaj pri liaj ideoj pri universalaj lingvo kaj scienco. Oni scias, ke Leibniz mem laboris pri similaj celoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo (La "Ars magna" de Ramón Llull)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Datumbaza portalo en la angla, pri Lullaj esploroj. Ĉi-tie disponeblas elektronikaj verkoj de Lullo en la originala latina kaj kataluna aŭ tradukitaj en la angla [1]
  • Biografio de Lullo en la kataluna [2] kaj en la angla, el la katolika enciklopedio [3]
  • Artikolo pri Lullo kaj elekto metodoj [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]