Libera volo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Libera volo estas filozofia doktrino, laŭ kiu estaĵoj kontrolas siajn proprajn agojn kaj decidojn. Traktado de ĉi tiu demando devigas la komprenadon de la rilato inter libereco kaj kaŭzeco, kaj determinado ĉu la leĝoj de naturo estas kaŭze determinismaj. La variaj filozofiaj skoloj malsame konsideras ĉu eventoj estas antaŭdeterminitaj aŭ ne, kaj ĉu libereco povas kunekzisti kun determinismo aŭ ne. Tiel, ekzemple, laŭ malmola determinismo la universo estas tute determinisma, do libera volo estas neebla.

Multaj religiaj aŭtoritatoj apogis tiun kredon, dum ĝi estis kritikata kiel meniero de ideologio individuisma fare de pensuloj kiaj Baruch Spinoza, Arthur Schopenhauer, Karl Marx kaj Friedrich Nietzsche. La koncepto estas ofte uzata kaj ĝi havas objektivismajn konotaciojn, ĉar indikas la realigadon de agadon fare de aganto netute kondiĉita kaj ligita pere de faktoroj kaj antaŭantaj kaj subjektivaj, en kio la percepto de la agado de la aganto estis kondiĉita nur de sia propra volo.

La ekzisto de la libera volo estis ŝlosila afero laŭlonge de la historio de la filozofio kaj de la scienco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La principo de libera volo havas religiajn, etikajn, jurajn kaj sciencajn implicojn. Por ekzemplo, en etiko ĝi supozebligas, ke la individuoj povas esti respondecaj pro siaj propraj agoj. En psikologíio, ĝi supozigas, ke la menso kontrolas kelkajn el la agoj de la korpo, kelkaj el kiuj ja estas konsciaj. Laŭ religia fako, libera volo eble signifus ke ĉiopova dio ne trudas povon kontraŭ individua volo kaj elektoj, spite ŝajnon. Science, ĝi implicus ke la agoj de la korpo, inkluzivante de la cerbo kaj la menso, ne estas tute determinitaj de fizika kaŭzeco. La demando de libera volo estis centra afero ekde la eko de filozofia penso.

Tradicie, ĉu en filozofia pensado ĉu en humanisma psikologio, oni distingas liberon el tio kion iam en la latina estis vortigite "liberum arbitrium", kion la esperantistoj metis al "libera volo": kio kreas foje kelkajn miskomprenaĵojn.

Laŭ filozofio kaj eventualaj analistoj pri la homa psiko ne eblas ne distingi liberon el liberum arbitrium. Fakte, ĉi lasta (esperante: libera volo) estas la kapablo, kunnaska en la homo, decidi por fari aŭ pensi ion aŭ alion: ami aŭ malami, promeni aŭ sidiĝi ktp. Temas pri prerogativo kiun ĉiuj maturaj homoj posedas kaj ne sukcesus rezigni.

Libero, male, estas konkero, celo akirenda, kondiĉo en kiu, kvankam la posedo de la "libera volo", oni ne ĉiam loĝas. La libero kreskas kun la kreskiĝo de la kono, ĝi ekspasias kun aliro en la veron, aŭ en ion opiniatan veron.

Do, dum la libera volo restas firma kaj ĉiam igas la homon responsa je siaj elektoj, la libero varias laŭ la posedo de la vero. El tio devenas ke la esperanta "libera volo" posedas ion da malprecizeco ĉar tuttuje kompreni la distingon inter libero kaj libera volo malfacilas. "Libera volo" ne precize tradukas la latinan "Liberum arbitrium", eble ĝi paŭsas la anglan free will, dum la latina origna esprimo estis «liberum arbitrium voluntatis », «=libera elekto de la volo». Tamen, utilas nur scii tiun neprecizecon, ne ŝanĝi la jam radikitan asocion de la du radikoj.

La esprimo estis unue vortigita de Sankta Aŭgusteno; sed la koncepto troviĝis jam en la greka filozofio. Poste ĝi estis elaborita de la skolastikuloj kaj de la morala teologio, por kiuj tio estas kio distingas la homon inter la universaj kreitaĵoj.

Analizoj[redakti | redakti fonton]

Kritikoj komenciĝis ĉe Lutero kiu malŝate, en polemiko kun Erasmus, difinis la "liberum" arbitrium kiel "servum" arbitrium (=sklava volo), eble pro tio ke la savo estas dia donaco, ne akiro de la homa agado: se homo ĝuas je libera volo, Dio estas kondiĉita de la homa agado. Sed iuj diversmaniere legas la esprimaron de Lutero, eble por eviti la antaŭdestinismon, tio estis konsiderita herezo jam rifuzita en la pasinta evoluo de la katolika eklezio.

La kritikon plie akcentis Kalvino per sia duobla antaŭdestino: Dio komunikas la savan veron al tiu kiun li volas, kaj antaŭdestinas al la savo aŭ la malsavo: oni komprenas ke en ĉi-kazo malaperas kaj libero kaj libera volo (=libera elekto de la volo). Por pli bone enkadrigi la kritikojn de Lutero kaj Kalvino, oni komparu tion kun la tradicia kristana doktrino: Dio komunikas la savovojon al ĉiuj homoj, kaj lasas ke homo libere akceptu aŭ malakeptu lian liberan donacon!).

Teologiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La kritikoj, kaj kvereloj, daŭris kun Spinoza kaj iuj aliaj. Spinoza obĵektis ke kiam ekpekis Adamo, li ankoraŭ ne konis la bonon kaj malbonon, kaj do ne povis uzi liberan volon (Li ne povis imagi, ke la postaj eklezioj pritraktas tiun rakonton kiel popolan rakonton, do sen nebezonata teologia precizeco).

  1. Se homo posedus liberan volon kaj do kapablus plenumi ankaŭ la malbonon, Dio estus la kulpulo ĉar kaŭzo de la kaŭzo. Por savi la honoron de Dio, oni elpelu la liberan volon.
  2. Se la homo per libera volo kunlaboras kun la sava donaco de Dio, la dono de Dio perdas la prerogativon de simpla dono kaj Dio devas submetiĝi al la libera decido de la homo…

Filozofiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la libera volo troviĝas antaŭ du bonoj, okazus ke se estas elektata la malpli perfektan, homo montrus stultecon kiu markus la kreinton mem; se estas elektita la pli bonan, tion la homo faras ĉar pliforte altirita de tiu ĉi: do ne necesas libera volo.

Filozofiaj vidpunktoj pri la libereco[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj vidpunktoj ĉu ekzistas la metafizika libero, tio estas, ĉu la personoj havas la povon elekti inter klaraj alternativoj.[1]

La determinismo estas la vidpunkto laŭ kiu ĉiuj okazaĵoj estas rezultoj neeviteblaj el antaŭaj kaŭzoj, do ĉio kio okazas havas tialon por sia ekzistado.

La neakordigeblismo estas la vidpunkto laŭ kiu ne eblas kongrui kredon en universo determinisma kun la vera libera volo. La forta determinismo akceptas kaj la determinismon kaj la neakordigeblismon, kaj malakceptas la ideon ke la homoj posedas liberan volon.

Mala al tio estas la filozofia liberecismo[2], kiu defendas, ke la individuoj havas metafizikan liberon kaj pro tio malakceptas la determinismon. La sendeterminismo estas formo de liberecismo kiu, laŭ ties vidpunkto, konsideras, ke la libera volo reale ekzistas, kaj ke tiu libero faras ke la agoj estas efiko sen kaŭzo. La teorio de la aganto estas formo de liberecismo kiu asertas, ke la elekto inter la determinismo kaj la sendeterminismo estas falsa dilemo. Anstataŭ volo, ĝi estas efiko sen kaŭzo. La teorio de la aganto asertas, ke ago de libera volo estas kazo de aganto-kaŭzo, pro kio aganto (persono, estaĵo) kaŭzas okazaĵon. Estas filozofio separita de la teorio ekonomika kaj politika de la libertarianismo aŭ liberecismo. La libertarianismo metafizika nomiĝas foje volismo por eviti tiun konfuzon.

La akordigeblismo[3] estas la vidpunkto kiu subtenas, ke la libera volo aperas en la ekstero de universo determinisma eĉ dum foresto de metafizika necerteco. La akordigeblistoj povas difini la liberan volon kiel apero de interna kaŭzo, tiel kiel pensoj, kredoj kaj deziroj konsiderataj kiel ekzistantaj interne de si mem. La filozofio kiu akceptas tiom la determinismon kiom la akordigeblismon nomiĝas malforta determinismo.

Psikologiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La homo ne scias kiom li estas kondiĉita de la eksteraj influoj, kiuj kondukas lin al elekto kiun mem kredas libera elekto. Tion akcentas sciencistoj kiuj traktas kompleksajn korpajn organojn de la homo: fakte, la libera volo nek troviĝas nek spertiĝas en aliaj: en aliaj estas nur supozata.

Al tiuj apenaŭ aludataj obĵektoj, la partianoj de la libera volo respondas demandante kio okazus se la homo ne posedus tiun prerogativon: kiam oni punas kulpulon, punas nekulpulon; kiam oni akuzas, kalumnias senresponsulon ktp. Sed di-kredantoj devenigas tiun evidentan veron el konscienco kaj, eventuale, el la dia revelacio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lawhead, Willaim F. The Philosophical Journey: An Interactive Approach McGraw-Hill Humanities/Social Sciences/Languages p. 252 (angla)
  2. Samloke. p. 254
  3. Lawhead, Willaim. The Philosophical Journey: An Interactive Approach McGraw-Hill Humanities/Social Sciences/Languages p. 255

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bischof, Michael H. Kann ein Konzept der Willensfreiheit auf das Prinzip der alternativen Möglichkeiten verzichten? Harry G. Frankfurts Kritik am Prinzip der alternativen Möglichkeiten (PAP). In: Zeitschrift für philosophische Forschung (ZphF), Heft 4, 2004.
  • Claudiana, Torino 1969. Terza edizione a cura di Fiorella DE MICHELIS PINTACUDA, 2004.
  • Didier Érasme, Essai sur le libre arbitre, 1524;
  • George L. Fonsegrive, Essai sur le libre arbitre (konsultabla ĉe Gallica) ;
  • Inwagen, Peter van An Essay on Free Will Oxford: Clarendon Press
  • Katekismo de la Katolika Eklezio tiel difinas la liberan volon: “La libero estas la povo radikita en la racio kaj volo, aktivi kaj ne aktivi, fari tion ĉi aŭ tion, elmeti el si mem antaŭplanitan agojn, Danke al la libero volo ĉiu disponas pri si mem” (n. 1731).
  • Lawhead, Willaim F. The Philosophical Journey: An Interactive Approach McGraw-Hill Humanities/Social Sciences/Languages
  • Libet, Benjamin, Freeman, Anthony, Sutherland. J.K.B., Editors, The volitional brain: Towards a neuroscience of free will. 1999, Imprint Academic. ISBN 0-907845-50-9.
  • Libet, Benjamin, Mind time: the temporal factor in consciousness, Harvard University Press, 2004. ISBN 0-674-01320-4.
  • López Corredoira, M., 2005, Somos fragmentos de Naturaleza arrastrados por sus leyes, Vision Net, Madrid, ISBN 84-9821-136-0
  • Denis Diderot, Jacques le fataliste ;
  • Martin Luther, De servo arbitrio (Du serf arbitre), 1525 ;
  • Morris, Tom Philosophy for Dummies For Dummies
  • Muhm, Myriam: Abolito il libero arbitrio - Colloquio con Wolf Singer, in: L'Espresso,19.08.2004 http://www.larchivio.org/xoom/myriam-singer.htm
  • Arthur Schopenhauer, Essai sur le libre arbitre (konsultabla ĉe Gallica) france.
  • Schopenhauer, Arthur, On the Freedom of the Will, Oxford: Basil Blackwell ISBN 0-631-14552-4 angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] La Lutera pensado pri la libera volo
  • [2] Diskutadoj pri la libera volo