Karl Marx
Karl Marx | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Karl Marx en 1875
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Karl Heinrich Marx | ||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1818 en Treviro, Rejnprovinco, ![]() | ||||
Morto | 14-an de marto 1883 (64-jara) en Londono, Anglio, ![]() | ||||
Mortis pro | pulma malsano [#] | ||||
Tombo | Tombejo Highgate [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Etno | aŝkenazo • Germanoj [#] | ||||
Lingvoj | germana lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Londono • Treviro • Berlino • Parizo • Bruselo [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Bonna universitato • Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Humboldt-Universitato en Berlino • Gimnasium Real Frederick William III [#] | ||||
Partio | Komunista Ligo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Heinrich Marx [#] | ||||
Patrino | Henriette Presburg [#] | ||||
Gefratoj | Emilie Conradi • Louise Juta • Mauritz David Marx • Sophia Marx [#] | ||||
Edz(in)o | Jenny Marx [#] | ||||
Infanoj | Eleanor Marx • Jenny Longuet • Laura Marx • Edgar Marx • Frederick Demuth • Heinrich Edward Guy Marx • Jenny Evelin Francis Marx [#] | ||||
Parencoj | Ludwig von Westphalen [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Glückskind [#] | ||||
Okupo | ekonomikisto • ĵurnalisto • historiisto • filozofo • sociologo • revoluciulo • poeto • politikisto • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | ekonomiko • sociologio • filozofio • ekonomio [#] | ||||
Aktiva en | Kolonjo [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Bruno Bauer [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ekonomikaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj je 1844 ❦ La Kapitalo ❦ La Germana Ideologio ❦ Manifesto de la Komunista Partio [#] | ||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
Skolo/tradicio | Hegelismo, Marksismo | ||||
Ĉefaj interesoj | Politikisto, Ekonomikisto, Filozofo, klasbatalo | ||||
Noteblaj ideoj | kunfondinto de marksismo | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl MARX (Esperantigite Karlo MARKSO; germane Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks];[1] naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio.
Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris ke al kapitalismo, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, sekvos komunismo konstituita de libera asocio de produktistoj.[2] Per revolucia agado, oni atingus soci-ekonomikan emancipigon.[3]
Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, laŭ ege diversaj reĝimoj precipe en Rusio, Ĉinio, Vjetnamio, Kubo, sed ankaŭ en Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, (efemere) Ĉilio kaj en multaj aliaj landoj.
Markso grave influis la duan parton de la 19-a jarcento kaj la 20-an jarcenton.
Multaj el liaj libroj estas kunverkitaj kun lia amiko Frederiko Engelso, tiom ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune, ekz-e en Germanio en "Markso-Engelso-Verkaro". [4]
Marx estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj de la historio de la homaro, kaj liaj verkoj estis kaj laŭditaj kaj kritikitaj.[5] Lia verkaro pri ekonomiko metis la bazon por multo de la nuntempa kompreno de la konceptoj de laboro kaj de ties rilato kun la kapitalo, kaj la posta ekonomika pensaro.[6][7][8] Multaj intelektuloj, sindikatoj, artistoj kaj politikaj partioj tutmonde estis influitaj de la verkaro de Marx, kaj multaj el ili modifis aŭ adaptis liajn ideojn. Marx estas tipe citita kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la moderna socia scienco.[9][10]
Biografio[redakti | redakti fonton]
Markso estis juda laŭ familia deveno, luterano laŭ denaska religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorante kaj verkante en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Friedrich Engels, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura Marx edziniĝis al lia disĉiplo Paul Lafargue.
Marksismo[redakti | redakti fonton]

Markso vidis la historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materiisto, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiu finiĝas post tempo en nova, pli alta sintezo (tial, Markso kredis je la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la feŭdismo per la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos la kapitalismon por starigi socialismon, sub kiu la proletaro regos, kaj poste la komunismon, ĉe kiu kontraŭecaj sociaj klasoj ne plu ekzistos. Privata posedaĵo de la produktadrimedoj fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn – krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp – por fari eligaĵon – la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili perlaboris por la kompanio, nur tiom, kiom ili nepre bezonas por sia vivtenado, kaj enpoŝigas la kromlaboron de la laboristo, la pluslaboron kaj do la plusvaloron. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laborantoj. La eble plej granda merito de Markso estas ke li eltrovis la fonton de la kapitalisma profito kaj la funkciadon de la kapitalismo. Tion li prezentis en sia pli grava verko, La kapitalo kaj en prelego populare klarigis en verketo: Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo, kun la diferenco, ke tiuj bazis sin sur kredo, dum Markso sur sciencaj argumentoj.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en industrie evoluinta lando, kiel en la tiama Britio, Francio aŭ Germanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj ne industriigitaj landoj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparanoj ribelis kontraŭ nedisvolvigita kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Socialismaj ŝtatoj estiĝis fine de la dua mondmilito en al orienta Eŭropo, ankaŭ en orienta Germanio - tie, post fondo de la okcidentgermana Federacia Respubliko Germanio proklamiĝis la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1989-91, la ekonomia kaj politika krizo en la eŭropaj socialismaj landoj kondukis al disfalo de la socialisma sistemo en tiuj landoj, kaj la kapitalismo ree anstataŭis ĝin tie.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo nome kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa pensaro de la intelektularo. Post 1989, la marksismo perdis multe da adeptoj pro la disfalo de la Eŭropa socialismo. Ĉefe pro la financa kaj ekonomia krizoj de 2009 la intereso pri la verkoj de Karlo Markso revigliĝis.
La ideo de historio kiel materiisma, progresa kaj kiel rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel populara en la Okcidento, ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisman. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ populara kredo (sed ne laŭ fakto).
Verkoj de Karlo Markso en Esperanto[redakti | redakti fonton]

- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 289 p., ISBN 978-2-918300-45-8 ( = MAS-libro 52).
- Karl Marx; Friedrich Engels: Manifesto de la Komunista partio, tradukis Detlev Blanke, Moskvo: Progreso, 1990 (elĉerpita).
- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawm, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS-libro 100).
- Karlo Markso: La interna milito en Francujo (1871, La Pariza Komunimo), kun enkonduko de Frederiko Engelso. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2-a, reviziita eldono, [Embres-et-Castelmaure]: Monda Asembleo Socia, (MAS), 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-015-2.-017-6 (= MAS-libro 112a).
- Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito, tradukis Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia, 2007, 59 paĝoj, ISBN 978-2-9529537-1-9 (elĉerpita, vidu la novan eldonon MAS-libro 159a).
- Markso hodiau - Nerefuteblaj citaĵoj, tradukis Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia, 2008, 91 paĝoj, ISBN 978-2-9529537-8-8 (MAS-libro 7).
- Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, tradukis Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia, 2009, 41 paĝoj, ISBN 978-2-918300-00-7 (MAS-libro 11).
- Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo. Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, tradukis Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia, 2009, 44 paĝoj, ISBN 978-2-918300-03-8 (MAS-libro 13, elĉerpita, vidu la MAS-libron 13a).
- Karlo Markso: Parolado pri la demando de liberkomerco. Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, tradukis Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia, 2009, 52 paĝoj, ISBN 978-2-918300-02-1 (MAS-libro 12).
- Karlo Markso: La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”; Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin; Pri J. P. Prudono (Letero al J. B. v. Schweitzer); tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-08-3 (MAS-libro 17).
- Karlo Markso: La Kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I:La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 383 paĝoj, ISBN 978-2-918300-13-7 (elĉerpita, vidu la kompletan verkon en MAS 166).
- Karlo Markso: La kapitalo ... Ĉapitroj deka ghis dektria ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 243 p., ISBN 978-2-918300-14-4 (elĉerpita, vidu la kompletan verkon en MAS 166).
- Karlo Markso: La kapitalo ... Ĉapitroj dekkvara ĝis dudekkvina ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 359 p., ISBN 978-2-918300-30-4 (elĉerpita, vd la kompletan verkon en MAS 166).
- Karlo Markso: La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 758 p., ISBN 978-2-918300-59-5 (MAS-libro 68, elĉerpita, vd la 3-an eldonon: MAS-libro 166).
- Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5. = MAS-libro 25.
- Carlo Cafiero: Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso, eldonis Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda, tradukis Petro Levi, 160 p. junio 2009.
- Karlo Markso: Pri la juda demando, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 p., ISBN 978-2-918300-29-8. = MAS-libro 38.
- Karlo Markso: Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio. Enkonduko; Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭparolo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, MAS, 2010, Embres-et-Castelmaure, 36 paĝoj, ISBN 978-2-918300-38-0. = MAS-libro 44.
- Karlo Markso: Respondo al V. I. Sasuliĉ, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, ISBN 978-2-918300-71-7. = MAS-libro 73.
- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Leteroj en la jaroj 1871 kaj 1872 al Ludwig Kugelmann. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, MAS, [Embres-et-Castelmaure], 2015, ISBN 978-2-36960-033-6. = MAS-libro 133.
- Karlo Markso: Enkonduko al "Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio". Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, MAS, [Embres-et-Castelmaure], 2016, 54 paĝoj, ISBN 978-2-36960-056-5. = MAS-libro 152.
- Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito. Thomas Kuczynski: Markso popularigas Markson. Enkonduko al Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, MAS, 2016, 110 paĝoj, bindita, ISBN 978-2-918300-01-4. = MAS-libro 159.
- Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 3-a eldono, Monda Asembleo Socia, MAS, Embres-et-Castelmaure, 2016, 68 paĝoj, ISBN 978-2-36960-072-5. = MAS-libro 13a.
- Karlo Markso: La kapitalo. Vol. 1. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a eldono, Monda Asembleo Socia, MAS, Embres-et-Castelmaure, 2016, 924 paĝoj, bindita, ISBN 978-2-36960-071-8. = MAS-libro 166.
Verkoj de Karlo Markso en originala germana[redakti | redakti fonton]
- Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (1844, MEW 1)
- Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844 (MEW Ergänzungsband I)
- Die heilige Familie, gegen den Junghegelianer Bruno Bauer gerichtet (kun Engels, 1844, MEW 2)
- Die deutsche Ideologie, gegen Max Stirner gerichtet (mit Engels, 1844, MEW 3)
- Thesen über Feuerbach, 1845 (MEW 3)
- Das Elend der Philosophie, gegen Pierre-Joseph Proudhon gerichtet (1847, MEW 4)
- Manifest der Kommunistischen Partei (MEW 4)
- Lohnarbeit und Kapital (1849, MEW 6)
- Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie (Ökonomische Manuskripte, 1857/58, MEW 42)
- Zur Kritik der politischen Ökonomie (1859, MEW 13)
- Lohn, Preis und Profit (1865, MEW 16)
- Das Kapital
- Die Klassenkämpfe in Frankreich 1848 bis 1850 (1850, MEW 7)
- Der achtzehnte Brumaire des Louis Bonaparte (1852, MEW 8)
- Herr Vogt (1860, MEW 14)
- Der Bürgerkrieg in Frankreich (1871, MEW 17, S. 313–365) pri la Pariza Komunumo
- Kritik des Gothaer Programms (1875, MEW 19)
Verko pri Karlo Markso en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- Werner Seppmann: Laboro kaj dialektiko - Pri la emancip-horizonto de la Marksa pensado. En: Werner Seppmann, Harald Neubert, Hans Kölsch kaj Otto Meyer: Laboro kaj dialektiko; La "historia misio de la laborista klaso"; Kubo kaj Heinz Dieterich; Teologio de liberigo. Eseoj elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, [Embres-et-Castelmaure], 2010, 83 paĝoj, ISBN 978-2-918300-18-2, p. 9-24.
- Harald Neubert: La "historia misio de la laborista klaso" ĉe Markso kaj Engelso kaj la historia realeco. En: Werner Seppmann: La "historia misio …" (verko citita), p. 25-49.
- Otto Meyer: Teologio de liberigo - ĉu etikedo-trompo aŭ paŝoj al emancipiĝo? Ĉapitroj 4: "La malkovro de la marksa religikritiko (paĝo 69-71); ĉapitro 5 Markso kiel teologo - lia kritiko de Dio (paĝo 71-73, en: Werner Seppmann: Laboro kaj dialektiko … (v.c.)
- Instituto Markso-Engelso-Lenino: La instruo de Karlo Markso. El la rusa lingvo tradukis P. Gavrilov, N. Incertov, E. Ŝvedova. Lingve kontrolis V. Polakov. EKRELO, Amsterdamo, 1933. Reeldono ĉe MAS laŭ vortrekona skanado de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) fare de Roy McCoy, redaktita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, [Embres-et-Castelmaure], MAS, 2014, 39 paĝoj, ISBN 978-2-918300-95-3 (= MAS-libro 98).
- Evald Vasiljeviĉ Iljenkov: Markso kaj la okcidenta mondo. Elrusigita de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), [Embres-et-Castelmaure], 2015, 42 paĝoj, ISBN 978-2-36960-016-9 (= MAs-libro 121).
- Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano (1-a eld. 2010, Monda Asembleo Socia (MAS), [Embres-et-Castelmaure], 271 p., ISBN 978-2-918300-27-4); 2-a eld. Monda Asembleo Socia (MAS) [Embres-et-Castelmaure], 2016, 282 paĝoj, ISBN 978-2-36960-050-3 (= MAS-libro 41).
Verkoj pri Karlo Markso en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]
- Maximilien Rubel: Bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Avec en app. un Répertoire des oeuvres de Friedrich Engels. Rivière, Paris 1956
- Maximilien Rubel: Supplement à la bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Rivière, Paris 1959
- Das Werk von Marx und Engels in der Literatur der deutschen Sozialdemokratie (1869-1895). Bibliographie. Dietz Verlag, Berlin 1979
- Bert Andréas: Karl Marx / Friedrich Engels. Das Ende der klassischen deutschen Philosophie. Bibliographie. Trier 1983, S. 155-196 (= Schriften aus dem Karl-Marx-Haus, Trier Heft 28) Nachweise von Drucken, Zitaten und Übersetzungen.
- Calhoun, Craig J. (2002). Classical Sociological Theory. Oxford: Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-21348-2.
- Gernot Gabel: Karl Marx. Verzeichnis der Dissertationen aus westeuropäischen und nordamerikanischen Ländern 1890–2000. Ed. Gemini, Hürth 2009 (Bibliographien zur Philosophie 19) ISBN 978-3-922331-49-0.
- Hobsbawm, Eric (2011). How to Change the World: Tales of Marx and Marxism. London: Little, Brown. ISBN 978-1-4087-0287-1.
- Karl Marx Bibliografie (Klassiker der Soziologie) Archiv für die Geschichte der Soziologie in Österreich, Graz
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La nomo "Karl Heinrich Marx", uzita en variaj vortaroj, estis bazita sur eraro. Lia naskatestilo diras "Carl Heinrich Marx", dum aliloke estas uzata "Karl Marx". "K.H. Marx" estis uzita nur en liaj poeziaj kolektoj kaj en la transskribo de lia prelegaro; ĉar Marx deziris omaĝi sian patron, kiu mortiĝis en 1838, li nomis sin mem "Karl Heinrich" en tri dokumentoj. Ekzemple artikolo de Friedrich Engels "Marx, Karl Heinrich" en Handwörterbuch der Staatswissenschaften (Jena, 1892, kolumno 1130 al 1133 vidu MECW Volume 22, pp. 337–45) ne justigas la atribuon fare de Marx de meza nomo. Vidu Heinz Monz: Karl Marx. Grundlagen zu Leben und Werk. NCO-Verlag, Trier 1973, p. 214 kaj 354, respektive.
- ↑ Karl Marx: Critique of the Gotha Program Alirita la 9an de junio 2019.
- ↑ Calhoun 2002, pp. 23–24
- ↑ (orig.: Marx-Engels-Werke, mallongigite: MEW) aŭ, lastatempe, la historian-kritikan verkaron de ambaŭ: Markso-Engelso-ĉiomeldono (orig.: Marx-Engels-Gesamt-Ausgabe, mallongigite: MEGA).
- ↑ "Marx the millennium's 'greatest thinker'". BBC News World Online. 1a de oktobro 1999. Alirita la 9an de junio 2019.
- ↑ Roberto Mangabeira Unger. Free Trade Reimagined: The World Division of Labor and the Method of Economics. Princeton: Princeton University Press, 2007.
- ↑ John Hicks, "Capital Controversies: Ancient and Modern." The American Economic Review 64.2 (Majo 1974) p. 307: "The greatest economists, Smith or Marx or Keynes, have changed the course of history ..."
- ↑ Joseph Schumpeter Ten Great Economists: From Marx to Keynes. Volume 26 of Unwin University books. Edition 4, Taylor & Francis Group, 1952 (ISBN 0-415-11078-5 kaj ISBN 978-0-415-11078-5)
- ↑ . Marxism and Method.
- ↑ (2017) “Max Weber”. Alirita 10a de decembro 2017.. “Max Weber is known as a principal architect of modern social science along with Karl Marx and Emil Durkheim.”.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Verkoj de Karlo Markso ĉe la germana versio de Vikifontaro.
- Reflexions sobre les causes de la llibertat i de l'opressió social (Simone Weil) (katalunlingve)
- Kuriozaĵoj
- Mortintoj en Londono
- Naskiĝintoj en 1818
- Mortintoj en 1883
- Viroj
- Naskiĝintoj la 5-an de majo
- Mortintoj la 14-an de marto
- Karl Marx
- Germanaj filozofoj de la 19-a jarcento
- Germanaj verkistoj de la 19-a jarcento
- Germanaj filozofoj
- Germanaj komunistoj
- Germanaj ekonomikistoj
- Germanaj sociologoj
- Germanaj marksistoj
- Germanaj politikaj verkistoj
- Germanaj historiistoj
- Kontraŭkapitalistoj
- Kontraŭkonsumistoj
- Kontraŭnaciistoj
- Germanaj revoluciuloj
- Kontraŭteistoj
- Sociaj filozofoj
- Sociaj kritikistoj
- Historiistoj de ekonomia pensado
- Germanaj judoj
- Socialistaj ekonomikistoj
- Kontinentaj filozofoj
- Marksistaj ekonomikistoj
- Germanaj ĵurnalistoj
- Komunismaj verkistoj
- Filozofoj de teknologio
- Publikigistoj
- Marksismaj historiistoj
- Marksismaj ĵurnalistoj
- Germanaj ateismaj aktivuloj
- Ekonomikaj historiistoj
- Kontraŭimperiismo
- Kritikistoj de kulturo
- Germanaj kontraŭimpostistoj
- Ateismaj filozofoj
- Ateismaj verkistoj
- Marksismaj verkistoj
- Materiistoj
- Marksistaj teoriistoj
- Verkistoj pri tutmondiĝo
- Londonanoj