Sociologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sociologio estas socia scienco, kiu pristudas la strukturojn, funkciojn kaj evoluojn de homa socio. Ĝi koncernas sociajn regulojn kaj procezojn, kiuj kunigas kaj apartigas homojn ne nur kiel individuojn, sed ankaŭ kiel anojn de grupoj, societoj kaj institucioj.

Ĉar Sociologio estas vasta scienco, ĝi ne povas esti facile difinita eĉ de sociologiistoj. Ĝi ne koncentriĝas en specifa sfero de socia vivo, male al aliaj sociaj sciencoj, ekzemple politika scienco kaj ekonomiko. Sociologoj celas priskribi la kunvivadon en komunumoj kaj socioj ĝenerale.

La vorto sociologio estis kreita de Auguste Comte en 19-a jarcento, sed la vera kreanto de scienca sociologio estis Emile Durkheim en frua komenco de 20-a jarcento. Durkheim difinis la objekton de Sociologio, kaj montris ke socio estas pli ol sumo de la individuoj. Marksistoj ĉiam kontraŭbatalis la Durkheiman sociologion kaj proponis marksisman sociologion. Tiu marksisma sociologio kreskis dum 20-a jarcento kaj iĝis tre influa skolo ĝis la krizo de falo de Sovetunio kaj eŭropaj komunismaj reĝimoj. Tria sociologia skolo estis fondita de Max Weber ankaŭ en la komenco de 20-a jarcento.

Influo de marksisma sociologio preskaŭ forigis la "funkcionalisman" Durkheiman skolon. La weberisma skolo iĝis la prefera de defendantoj de kapitalismo. En 1990 jardeko, okazis "krizo de paradigmoj" en Sociologio, kiu daŭras ĝis nun.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Vorto "sociologio" estis misformita jam de sia origino, kaj Compte estis forte kritikata de siaj samtempanoj, unue, ĉar li miksis latinan (soci-) kaj grekan (logi) radikojn, due ĉar li metis vokalon -o- senbezone en ĝi. Korekta vorto estus "ekologio" (eko=hejmo, socio, greklingve), sed "ekologio" prenis alian sencon. Sekve, plejparto de lingvoj akiris vorton "sociologio" el misformita franca "sociologie", ne rekte formis la vorton el grekaj kaj latinaj elementoj, do, pro la 16-a regulo, oni uzas "sociologio" Esperante por sekvi internacian uzon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]