Georg Simmel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Simmel

Georg SIMMEL (1-a de marto 1858 - 28-a de septembro 1918) estis unu el la unua generacio de germanaj socisciencistoj. Simmel naskiĝis en Berlino kaj tie li vivis la plejmulton de sia vivo. Post la frua morto de lia patro, gardanto estis elektita por li. Liaj studoj estis pioniraj je la koncepto de socia strukturo. Lia plej fama verko hodiaŭ estas verŝajne La filozofio de mono.