Sano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
varba afiŝo pri vakcino kontraŭ variolo kaj morbilo (1979)
Obezeco estis statusa simbolo en renesanca kulturo: "La toskana Generalo Alessandro del Borro", atribuita al Andrea Sacchi, 1645. Ĝi estas nun ĝenerale rigardata kiel manko de sano.

En iu organismo, la sano estas la stato de ekvilibro de vivo, kaj ebligas pluan vivadon. Ĝi estus la nivelo de funkcia aŭ metabola efiko de vivanta organismo. Ĝi ankaŭ aludas vivon sen malsano aŭ trofrua morto. Ĉe homoj ĝi estas la kapablo de individuoj aŭ komunumoj por adaptiĝis kaj memadministriĝi fronte al fizikaj, mensaj aŭ sociaj defioj.[1]

La Monda Organizaĵo pri Sano difinas sanon en plej larĝa senco en sia konstitucio de 1948 kiel, "stato de kompleta fizika, mensa, kaj socia bonfarto, kaj ne konsistas nur de la manko de malsano aŭ kripleco."[2][3] Tiu difino estis celo de polemiko, partikulare pro manko de funkcianta valoro kaj pro la problemo kreita pro la uzo de la vorto "kompleta"[4][5] Ankaŭ aliaj difinoj estis proponitaj, inter kiuj ĵusa difino kiu kunrilatas sanon kaj personan kontentiĝon.[6][7] Klasigaj sistemoj kiaj tiu de la WHO Family of International Classifications, inklude la International Classification of Functioning, Disability and Health (ICF) kaj la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM), estas ofte uzataj por difini kaj mezuri la komponantoj de sano.

Sistema agado por eviti aŭ zorgi pri sanproblemoj kaj helpi al bona sano ĉe homoj estas entreprenita fare de sanlaboristoj. Aplikado rilate al la animala sano estas kovrita de veterinaraj sciencoj. La termino "sana" estas ankaŭ amplekse uzata en la kunteksto de multaj tipoj de nevivaj organizoj kaj ties efiko sur la bonfarto de homoj, kiaj ĉe la senco de sanaj komunumoj, sanaj urbojsanaj medioj. Aldone al sansistemaj intervenoj kaj al personaj ĉirkaŭoj, nombraj oni konas aliajn faktorojn kiuj influas la sanan statuson de individuoj, kiaj ties devenfono, vivostilo, kaj ekonomiaj, sociaj kondiĉoj, kaj eĉ spiriteco; tiuj estas referencataj kiel "determinantoj de sano." Studoj montris ke altaj niveloj de streso povas tuŝi la homan sanon.[8]

Ĉe homoj, sano estas pli granda koncepto, inkluzivante la studon de sano, nomita sanscienco.

Faktoroj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, la kunteksto en kiu individuo vivas estas grava kaj por sia sanstatuso kaj vivkvalito. Ĝi estas pli kaj pli agnoskita ke sano estas eltenita kaj plibonigita ne nu pere de antaŭenirado kaj aplikado de sansciencoj, sed ankaŭ pere de klopodoj kaj inteligentaj elektoj vivstilo fare de individuoj aŭ socio. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉefaj faktoroj por sano estas la socia kaj ekonomia medioj, la fizika medio, kaj la personaj individuaj karakteroj kaj kutimaroj.[9]

Pli specife, ŝlosilaj faktoroj kiuj influas ĉu la personoj estas sanaj aŭ malsanaj estas la jenaj:[9][10][11]

Donald Henderson (unua maldekstre) kiel parto de teamo kontraŭ variolo en 1966.

Pliiganta nombro de studoj kaj informoj el diversaj organizoj kaj kuntekstoj ekzamenas la ligojn inter sano kaj diversaj faktoroj, kiaj vivostiloj, medioj, sansistema organizado, kaj sanpolitiko – kiaj la Informo Lalonde de 1974 el Kanado;[11] la Studo de Kantono Alameda en Kalifornio;[12] kaj la serio de Mondosanaj Informoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, kiu centriĝas al temoj de monda sano kiaj la aliro al sansistemo kaj al plibonigo de rezulto de publika sano, ĉefe en evolulandoj.[13]

La koncepto de "sankampo," ege distinga el medicina zorgado, aperis el la informo Lalonde el Kanado. La informo identigis tri interdependajn kampojn kiel ŝlosilaj faktoroj de individua sano. Tiuj estas la jenaj:[11]

  • Vivostilo: la konsidero de personaj decidoj (t.e., pri ĉu la individuo havas kontrolon) kiuj povus kontribui al, aŭ eĉ kaŭzi, malsanon aŭ eĉ morton;
  • Medioj: ĉiuj aferoj rilataj al sano eksteraj al la homa korpo kaj pri ĉu la individuo havas malmultan aŭ nenian kontrolon;
  • Biomedicina: ĉiuj aspektoj de sano, fizika kaj mensa, disvolvigitaj ene de la homa korpo influitaj de genetika formado.

La plutenado kaj stimulado de sano estas atingita pere de diferencaj kombinoj de fizika, mensa, kaj socia bonfarto, kune foje referencata kiel "santriangulo."[14][15] La informo de 1986 de la Otava Ĉarto por Sandisvolvigo de la Monda Organizaĵo pri Sano plu asertis ke sano ne estas ĝuste stato, sed ankaŭ "rimedo por ĉiutaga vivo, ne la celo vivi. Sano estas pozitiva koncepto emfazante sociajn kaj personajn rimedojn, same kiel la fizikajn kapablojn."[16]

Fokuse pli sur vivostilaj aferoj kaj ties rilato kun funkcianta sano, la informoj el la Studo de la Alameda Kantono sugestis, ke la homoj povas plibonigi sian sanon pere de korpekzercado, sufiĉe da dormo, retenante sanan korpo-pezon, limigante uzadon de alkoholaĵoj, kaj evitante fumadon.[17] Sano kaj malsano povas kunekzisti, ĉar eĉ personoj kun multaj kronikaj malsanoj aŭ eĉ mortigaj malsanoj povas konsideri sin sanaj.[18]

La medio estas ofte citata kiel grava faktoro influante la sanstatuson de individuoj. Tio inkludas karakterojn de la natura medio, de la konstrumedio, kaj de la socia medio. Faktoroj kiaj puraj akvo kaj aero, taŭga loĝado, kaj sekuraj komunumoj kaj ŝoseoj kontribuas al bonkvalita sano, ĉefe ĉe la sano de infanoj kaj beboj.[9][19] Kelkaj studoj montris ke manko de najbaraj distraj spacoj kiaj natura medio kondukas al pli malaltaj niveloj de persona kontentigo kaj al pli altaj niveloj de tropezeco, ligite al pli malaltaj sano kaj bonfarto.[20] Tio sugestas ke pozitiva sano profitas el natura spaco en urbaj areoj kaj tio devus esti atentita de la publikaj politikoj kaj de la teritoria uzado.

Ankaŭ genetiko, aŭ hereditaj trajtoj el gepatroj, ludas gravan rolon en la determinado de la sanstatuson de individuoj kaj loĝantaroj. Tio povas enhavi kaj la genetikan klinon al kelkaj malsanoj kaj al sankondiĉoj, same kiel al kutimoj kaj moroj kiujn individuoj disvolvigas pere de sia vivostilo ene de siaj familioj. Por ekzemplo, genetiko povas ludi gravan rolon en la manieron kiel homoj frontas streson, ĉu mensan, emocian aŭ fizikan. Por ekzemplo, trodikeco estas tre akra problemo en Usono kiu kontribuas al malbona mensa sano kaj kaŭzas streson en la vivo de multaj homoj. (Unu mafacilaĵo estas la temo levita pro la polemiko pri la relativaj fortoj de genetiko kaj de aliaj faktoroj je tio; interagado inter genetiko kaj medio povus iĝis de partikulara gravo.)

Flankaj temoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj tipoj de santemoj komunaj al multaj homoj tra la mondo. Malsano estas unu el plej oftaj. Laŭ GlobalIssues.org, proksimume 36 milionoj da personoj mortiĝas ĉiujare pro ne-komunikebla (nekontaĝa) malsano inklude korvaskulaj malsanoj, kancero, diabeto, kaj kronika pulmomalsano (Shah, 2014).[21] Pri komunikeblaj malsanoj, kaj virusaj kaj bakteriaj, aidoso/HIV, tuberkulozo, kaj malario estas la plej komuna okazigante ankaŭ milionojn de mortoj ĉiujare (2014).

Infanino sentanta bonfarton post manĝo

Alia sanafero kiu kaŭzas morton aŭ kontribuas al aliaj sanproblemoj estas malbona nutrado ĉefe inter infanoj. Unu el la homaj grupoj al kiuj malbona nutrado tuŝas ĉefe estas junaj infanoj. Proksimume 7.5 milionoj da infanoj sub aĝo de 5 jaroj mortiĝas pro malbona nutrado, kaj tio okazas kutime ĉar ili ne havas monon por akiri aŭ fari manĝon (2014).

Korpaj vundoj estas ankaŭ komuna sanproblemo tutmonde. Tiuj vundoj, kiaj rompitaj ostoj, frakturoj, kaj brulaĵoj povas malpliigi la vivkvaliton de persono aŭ povas kaŭzi mortojn ekzemple pro infektoj rezultaj el vundoj aŭ pro la akreco de vundoj ĝenerale (Moffett, 2013).[22]

Kelkaj kontribuaj faktoroj al malbona sankondiĉo estas la elektoj de vivostilo. Tiuj inkludas fumadon, kio laŭ LIVESTRONG.com mortigas 443,000 personojn ĉiujare (2013). Ĝi povas inkludi malbonkvalitan dieton, ĉu pro troa manĝado aŭ pro tro prema dieto. Malagado povas ankaŭ kontribui al sanproblemoj kaj same manko de dormo, troa alkoholkonsumado, kaj forgeso pri buŝa higieno (2013).

Estas ankaŭ genetikaj malordoj kiuj estas hereditaj de la persono kaj povas varii en kiom multe ili tuŝas la personon kaj kiem ili aperas (2013).

La ĉefa sanafero kiu estas plej bedaŭrinda estas ke, spite ke majoritato de tiuj sanproblemoj estas antaŭvideblaj kaj tiele eviteblaj kaj preventeblaj, proksimume mil milionoj da personoj ne havas aliron al sansistemoj (Shah, 2014). Oni povasdiri ke plej ofta kaj damaĝa sanproblemo estas ke multaj homoj ne havas aliron al kvalitaj rimedoj.[23][24]

Mensa sano[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mensa sano.
Ripozanta knabino en naĝejo: ekzemplo de mensa sano.

Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano;[25] ĝi estas la "psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo".[26] El la vidpunkto de pozitiva psikologioholismo, mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi psikologian reziston.[25] Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj."[27] Krome la MOS asertas ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo.[28] Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉio tuŝas la stato kiel "mensa sano" estas difinita.[27]

Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, deprimo, anksieco, socirilataj problemoj, aflikto, adikto, atentomanka-hiperaktiva perturbolernomalkapablo, afekcia perturbo, aŭ aliaj psikologiaj problemoj.[29][30] Konsilistoj, terapiistoj, vivotrejnistoj, psikologoj, flegistinojkuracistoj povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado kiu metas kiel prioritaton plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".[31]

Pluteni sanon[redakti | redakti fonton]

Atingi kaj pluteni sanon estas pliiganta procezo, formita de kaj la evoluo de sanzorgadaj konaro kaj praktikoj same kiel de la personaj strategioj kaj organizitaj intervenoj por resti sana.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dieto (nutrado).
Procento de tropeza loĝantaro en 2010, fonto: OECD's iLibrary, http://stats.oecd.org, retrieved 2013-12-12[32]
Selekto de manĝaĵoj konsumitaj de homoj. Tamen, la homa dieto povas tre varii.
Procento de obeza loĝantaro en 2010, fonto: OECD's iLibrary, http://stats.oecd.org, retrieved 2013-12-13[33]

Dieto (devenas de la greka termino diaita, kiu signifas vivmanieron) estas vola selekto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por reguli la korpan pezon aŭ la provizatajn nutraĵojn pro bonfarta, terapia aŭ alia kialo.

Pli ĝenerale oni povas konsideri ankaŭ, ke dieto estas la nutradmaniero kutima de homo, familio, socia grupo aŭ eĉ popoloj. Eĉ se tio okazas sen specifa vola selekto kaj sen iu ajn specifa celo plibonigi sanstaton aŭ bonfarton.

Tradicie oni ne pristudis multe tiun aferon kaj kutime oni sekvis la plej kutiman aŭ tiun dieton permesebla laŭ akiropovo aŭ manĝodisponeblo. Lastatempe ĉefe en disvolviĝintaj landoj oni zorgas pri dietoj tiele ke eblas en Esperanto fari ŝercojn per kunmetaĵo di-eto. Kompreneble en malriĉaj sociaj tavoloj aŭ lando kie malabundas nutraĵoj kaj eĉ manĝodisponeblo ĝenerale eblas nek ŝercoj nek volaj aŭ elektaj dietoj.

Dietado estas la praktiko manĝi laŭ regulita maniero por malpliigi, teni aŭ pliigi korpan pezon. Ofte oni kombinas dietadon kun fizika ekzercado por perdi pezon. La vorton dietado oni ne miksu kun la vorto dieto, kio estas (laŭ PIV) nutromaniero, obeanta difinitan regularon.

Grava maniero por elteni personan sanon estas havi sanigan dieton. Saniga dieto inkludas varion de plant-bazaj kaj animal-bazaj manĝoj kio havigas nutraĵojn por la korpo. Tiaj nutraĵoj havigas energion kaj tenas la korpon funkcianta. Nutraĵoj helpas konstrui kaj plifortigi ostojn, muskooljn, kaj tendenojn kaj ankaŭ regulas la korpoprocezojn (t.e. sangopremo). La manĝopiramido estas piramid-forma gvidilo de sanigaj manĝoj dividitaj en sekcioj. Ĉiu sekcio montras la konsilitan neceson por ĉiu manĝogrupo (t.e. Proteino, Graso, Karbonhidratoj, kaj Sukeroj). Elekti sanigajn manĝojn gravas ĉar tio povas malaltigi la riskon de koraj malsanoj, aŭ de kelkaj tipoj de kancero, kaj kontribuas al pluhavo de saniga pezo.[34]

Korpekzercado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Korpekzercado.
Korpekzercado kiel parto de la trejnado de usona marista infanteriano, 2005

Korpekzercado estas korpa agado kiu plibonigas aŭ daŭrigas fizikan sanecon kaj entutan sanon. Ĝi estas ofte praktikadita por plifortigi muskolojn kaj kardiovaskulan sistemon, kaj kreski atletajn kapablojn. Ofta kaj regula korpekzercado akcelas imunsistemon, kaj kunlabore malhelpas malsanojn de bonhaveco kiel kormalsanon, kardiovaskulan malsanon, kaj tipo-2an diabeton kaj obezecon. Ĝi ankaŭ plibonigas mensan sanon kaj kunlabore malhelpas melankolion.

Rolo de scienco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sanscienco kaj Sansistemo.
Nederlanda Publiksana Servo havigas medicinan zorgon por indiĝenoj de Nederlanda Hindio, Majo 1946

Sanscienco estas la branĉo de scienco fokuza al sano. Estas du ĉefaj alproksimiĝoj por sanscienco: la studo kaj esplorado de la korpo kaj sanrilataj aferoj por kompreni kiel homoj (kaj animaloj) funkcias, kaj la aplikadon de tiu konaro por plibonigi sanon kaj preventi kaj kuraci malsanojn kaj aliajn fizikajn kaj mensajn problemojn. La scienco konstruadas sur multaj subfakoj, kiaj biologio, biokemio, fiziko, epidemiologio, farmacio, medicina sociologio. Aplikitaj sansciencoj klopodas pli bone kompreni kaj plibonigi la homan sanon pere de aplikado al areoj kiaj saneduko, biomedicina inĝenierio, biotekniko kaj publika sano.

Organizitaj intervenoj por plibonigi sanon baze sur la principoj kaj proceduroj disvolvigitaj pere de sansciencoj estas havigitaj de praktikantoj trejnitaj en medicino, flegado, dietado, farmacio, sociala laboro, psikologio, okup-terapio, fizioterapio kaj aliaj sanlaboristoj. Klinikaj praktikistoj fokuzas ĉefe al la sano de individuoj, dum la publiksanaj praktikistoj konsideras la ĝeneralan sanon de komunumoj kaj loĝantaroj. Programoj pri laborloka bonfarto estas pli kaj pli adoptataj de entreprenoj pro ties valoro en la plibonigo de la sano kaj bonfarto de siaj dungitoj, same kiel estas la lernejaj sanservoj por plibonigi la sanon kaj bonfarton de infanoj.

Publika sano[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Publika sano kaj Monda sano.
Poŝtmarko de Novzelando, 1933. Publika sano estis disvastigita - kaj priskribita- en ampleksa vario de manieroj.

Publika sano referencas al "la scienco kaj arto preventin malsanon, plilongiganta vivon kaj helpante sanon pere de organizitaj klopodoj kaj informitaj elektoj de socio, organizoj, kaj publikaj kaj privataj, komunumoj kaj individuoj."[35] Ĝi rilatas al minacoj kontraŭ la sano bazitaj sur loĝantarsanaj analizoj. La koncerna loĝantaro povas esti tiom malgranda kiel grupeto de personoj, or tiom granda kiel la tuto de loĝantoj de kelkaj kontinentoj (por ekzemplo, ĉe la kazo de pandemio). La dimensioj de sano povas enhavi "staton de kompleta fizika, mensa kaj socia bonfarto kaj ne sole la foresto de malsano aŭ malsaneco", kiel difinita de la Monda Organizaĵo pri Sano de Unuiĝintaj Nacioj.[36] Publika sano aligas interfakajn alproksimiĝojn de epidemiologio, biostatistiko kaj sanservoj. Media sano, komunuma sano, kondutosano, sanekonomiko, publika politiko, asekurmedicino kaj laborprotekto estas aliaj gravaj subfakoj.

La fokuso de la interveno de la publika sano estas plibonigi sanon kaj kvaliton de vivo pere de preventado kaj traktado de malsanoj kaj de aliaj fizikaj kaj mensaj sankondiĉoj. Tio faratas pere de priatentado de kazoj kaj de sanindikiloj, kaj pere de helpado al sanigaj kondutoj. Ekzemploj de oftaj publiksanaj politikoj estas stimulado de manlavado, mamnutrado, vakcinado, kaj liverado de kondomoj por kontroli la disvastigon de venereaj malsanoj.

Moderna publiksana praktikado postulas interfakajn teamojn de publikaj sanlaboristoj kaj profesiuloj kiaj kuracistoj specializitaj en publika sano/komunuma medicino/infekta malsano, psikologoj, epidemiologoj, biostatistikistoj, helpaj kuracistoj, flegistinoj, akuŝistinoj, medicinaj mikrobiologoj, primediaj sanlaboristoj / publiksanaj inspektistoj, farmaciistoj, apotekistoj, denthigienistoj, dietistoj kaj nutristoj, bestokuracistoj, publiksanaj inĝenieroj, publiksanaj advokatoj, sociologoj, komunumdisvolvigaj laboristoj, komunikfakuloj, bioetikistoj, kaj aliaj.[37]

Memzorgaj strategioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Memzorgado kaj Sociaj rilatoj.
Virino lavante siajn manojn ĉ. 1655

Persona sano dependas parte el la aktiva, pasiva, kaj helpitaj ŝlosiloj kiujn la personoj observas kaj adoptas por sia propra sano. Tiuj estas personaj agoj por preventi aŭ minimumi la efikojn de malsano, kutime de kronika kondiĉo, pere de integra administrado kaj zorgado de sano kaj malsano. Tio inkludas personajn praktikojn de higieno por eviti infekton kaj malsanon, kiaj banado kaj manlavado kun sapo; broŝi kaj purigi dentojn; stokado, preparado kaj manipulado de sekura nutrado; kaj multaj aliaj. La informaro plukiĝas el personaj observoj de la ĉiutaga vivo – kiaj pri dormo-modeloj, konduto pri korpekzercado, nutra enhavo kaj mediaj trajtoj – povas esti uzata por informi pri personaj decidoj kaj agoj (ekz., "Mi sentas min laca matene tiele mi klopodos dormi sur diferenca kapkuseno"), same kiel pri klinikaj decidoj kaj traktadaj planoj (ekz., paciento kiu notas ke siaj ŝuoj estas pli premaj ol kutime povus havi intensigon de maldekstr-flanka kormalforto, kaj povas postuli diurezigan medikamenton por malpliigi fluidajn troŝarĝadon).[38]

Persona sano dependas parte ankaŭ el la socia strukturo de la vivo de la persono. La tenado de fortaj sociaj rilatoj, volontulado, kaj aliaj sociaj agadoj estis ligitaj al pozitiva mensa sano kaj ankaŭ al pliigita longdaŭra vivo. Usona studo farita inter maljunuloj super aĝo de 70, trovis ke ofta volontulado estis asocia kun malpliigita risko de morto kompare kun pli aĝaj personoj kiuj ne volontuladas, sen konsidero al la statuso de fizika sano.[39] Alia studo el Singapuro informis ke volontulaj retiriĝintoj (emerituloj) havis signifan pli bonajn modelojn de kognan plenumadon, pli malmultajn deprimajn simptomojn, kaj pli bonan mensan bonfarton kaj vivokontentigon ol nevolontulaj retiriĝintoj.[40]

Longdaŭra psikologia streso povas negative efiki super sano, kaj estis citita kiel faktoro en kogna malaltiĝo rilate al aĝo, deprima malsano, kaj esprimo de malsano.[41] Stresadministrado estas la aplikado de metodoj ĉu por limigi streson aŭ por pliigi la toleron al streso. Teknikoj por malstreĉado estas fizikaj metodoj uzitaj por malpliigi streson. Psikologiaj metodoj estas kognoterapio, meditado, kaj pozitiva pensado, kiuj funkcias limigante la reagojn al streso. Plibonigado de elstaraj kapabloj, kiaj problemsolvado kaj tempadministrado, limigas malcertecon kaj konstruas fidadon, kio ankaŭ malpliigas la reagon al stresigaj situacioj kie tiuj kapabloj estas aplikeblaj.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Akvo kaj pano servas al sano.

Ekzistas pluraj proverboj pri san(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[42]:

  • Citaĵo
     Ĝi estu por vi al sano! 
  • Citaĵo
     Akvo kaj pano servas al sano. 
  • Citaĵo
     Taksi la sanon ni lernas en malsano. 

Konata tosto en Esperanto-rondoj estas:

  • Citaĵo
     Je via sano, samideano! 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Huber M, Knottnerus JA, Green, L., van der Horst H, Jadad AR, Kromhout D, Smid H. BMJ 2011; 343 (d4163) http://savenhshomeopathy.org/wp-content/uploads/2012/09/Huber-Definition-Health-BMJ-21.pdf
  2. World Health Organization. WHO definition of Health, Enkonduko al la Konstitucio de World Health Organization adoptita de la International Health Conference, Novjorko, 19a–22a de Junio 1946; subskribita la 22an de Julio 1946 fare de reprezentantoj de 61 Ŝtatoj (Oficialaj Registroj de la Monda Organizaĵo pri Sano, no. 2, p. 100) kaj validigita en la 7a de Aprilo 1948. En Grad, Frank P. (2002). "The Preamble of the Constitution of the World Health Organization", gazeto : Bulletin of the World Health Organization, volumo : 80, numero : 12  
  3. World Health Organization. 2006. Constitution of the World Health OrganizationBasic Documents, 45a eldono, Suplemento, Oktobro 2006.
  4. Callahan D. (1973). "The WHO definition of 'health'", gazeto : The Hastings Center Studies, volumo : 1, numero : 3, paĝoj : 77–87. COI:10.2307/3527467  
  5. Taylor S, Marandi A (2008). "How should health be defined?", gazeto : BMJ, volumo : 337, paĝoj : a290. COI:10.1136/bmj.a290  
  6. Bellieni CV, Buonocore G. (2009). "Pleasing desires or pleasing wishes? A new approach to pain definition", gazeto : Ethics Med, volumo : 25, numero : 1  
  7. Sport, Disability and an Original Definition of Health. Zenit.org (27a de Februaro, 2013).
  8. "BBC News – How stressed are you?, Bbc.co.uk, 2013-11-06. Kontrolita 2014-03-01.
  9. 9,0 9,1 9,2 World Health Organization. The determinants of health. Geneva. Alirita la 12a de Majo 2011.
  10. Public Health Agency of Canada. What Determines Health? Otavo. Alirita la 12a de Majo 2011.
  11. 11,0 11,1 11,2 Lalonde, Marc. "A New Perspective on the Health of Canadians." Otavo: Minister of Supply and Services; 1974.
  12. (Septembro–Oktobro 2005) "The Alameda County Study: A Systematic, Chronological Review", gazeto : American Journal of Health Education, volumo : 36, numero : 5, paĝoj : 302–308. COI:10.1080/19325037.2005.10608200. Alirita 27a de Decembro 2011. (PDF). ERIC document number EJ792845 
  13. World Health Organization. The world health report. Geneva.
  14. Georgia State University. 1998. Health Triangle Slides.
  15. Nutter S. (2003) The Health Triangle. Anchor Points, Inc., ISBN 0974876003.
  16. World Health Organization. The Ottawa Charter for Health Promotion. Adoptita ĉe la Unua Internacia Konferenco por Sandisvolvigo, Otavo, 21a de Novembro 1986 – WHO/HPR/HEP/95.1.
  17. Housman & Dorman 2005, pp. 303–304. "The linear model supported previous findings, including regular exercise, limited alcohol consumption, abstinence from smoking, sleeping 7–8 hours a night, and maintenance of a healthy weight play an important role in promoting longevity and delaying illness and death." Citing Wingard DL, Berkman LF, Brand RJ (1982). "A multivariate analysis of health-related practices: a nine-year mortality follow-up of the Alameda County Study". Am J Epidemiol 116 (5): 765–775. PMID 7148802. [1] Konsultita la 12a de julio 2015
  18. Vögele, Claus (2013). "On Living a Long, Healthy, and Happy Life, Full of Love, and with no Regrets, until Our Last Breath". Verhaltenstherapie 23:287–289.
  19. UNESCO. The UN World Water Development Report: Facts and Figures – Meeting basic needs. Alirita la 12an de Majo 2011.
  20. Björk J, Albin M, Grahn P, Jacobsson H, Ardö J, Wadbro J, Ostergren PO (2008). "Recreational Values of the Natural Environment in Relation to Neighborhood Satisfaction, Physical Activity, Obesity and Well being", gazeto : Journal of Epidemiology & Community Health, volumo : 62, numero : 4, paĝoj : e2. COI:10.1136/jech.2007.062414  
  21. Moffett, Tamara. “Top Ten Reasons for Poor Health.” Livestrong. 16a Aŭg. 2014. enretigita 26 Feb. 2014. <http://www.livestrong.com/article/456668-top-ten-reasons-for-poor-health/>.
  22. Shah, Anup. “Health Issues.” Global Issues. 05a Jan. 2014. Web. 26 Feb. 2014. <http://www.globalissues.org/issue/587/health-issues>.
  23. United Nations Global Issues. Alirita 2014-03-01.
  24. The Top 10 Global Health Issues to Watch in 2013. Alirita 2014-03-01.
  25. 25,0 25,1 About.com (2006, Julio 25a). What is Mental Health?. Konsultita la 1a de Junio, 2007, el About.com
  26. Princeton University. Konsultita la 4an de Majo, 2014, el [ordnetweb.princeton.edu/perl/webwn?s=mental+health&sub=Search+WordNet&o2=&o0=1&o8=1&o1=1&o7=&o5=&o9=&o6=&o3=&o4=&h= Princeton.edu]
  27. 27,0 27,1 The world health report 2001 - Mental Health: New Understanding, New Hope. Alirita 4a de Majo 2014.
  28. Mental health: strengthening our response. Alirita 4a de Majo 2014.
  29. http://captus.samhsa.gov/prevention-practice/prevention-and-behavioral-health/behavioral-health-lens-prevention/1
  30. Kitchener, BA & Jorm, AF, 2002, Mental Health First Aid Manual. Centre for Mental Health Research, Canberra.. p 5
  31. Patel V., Prince M. (2010). "Global mental health – a new global health field comes of age", gazeto : JAMA, volumo : 303, paĝoj : 1976–1977. COI:10.1001/jama.2010.616  
  32. OECD.StatExtracts, Health, Non-Medical Determinants of Health, Body weight, Overweight or obese population, self-reported and measured, Total population (Online Statistics) (2013). Alirita 2013-12-12.
  33. OECD.StatExtracts, Health, Non-Medical Determinants of Health, Body weight, Obese population, self-reported and measured, Total population (Online Statistics) (2013). Alirita 2013-12-13.
  34. Healthy Eating: Why should I make healthy food choices?. Alirita 2014-03-01.
  35. Winslow, Charles-Edward Amory (9a Jan, 1920). "The Untilled Fields of Public Health", gazeto : Science, volumo : 51, numero : 1306, paĝoj : 23–33. COI:10.1126/science.51.1306.23  
  36. Frequently asked questions el "Preamble to the Constitution of the World Health Organization" adoptita de Internacia Sankonferenco, 1946
  37. (2005) Building the public health workforce for the 21st century. Ottawa: Public Health Agency of Canada. OCLC 144167975. 
  38. Robert Wood Johnson Foundation. (2008). Health in Everyday Living.
  39. Harris AH, Thoresen CE (2005). "Volunteering is Associated with Delayed Mortality in Older People: Analysis of the Longitudinal Study of Aging", gazeto : Journal of Health Psychology, volumo : 10, numero : 6, paĝoj : 739–52. COI:10.1177/1359105305057310  
  40. Schwingel A, Niti MM, Tang C, Ng TP (2009). "Continued work employment and volunteerism and mental well-being of older adults: Singapore longitudinal ageing studies", gazeto : Age and Ageing, volumo : 38, numero : 5, paĝoj : 531–7. COI:10.1093/ageing/afp089  
  41. McEwen BS (2006). "Protective and damaging effects of stress mediators: central role of the brain", gazeto : Dialogues Clin Neurosci, volumo : 8, numero : 4, paĝoj : 367–81  
  42. Lernu

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Health en la angla Vikipedio.