Ŝablono-Diskuto:Juro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiun damnan sencon havu en la navigilo (= suba kvarangula kesto de multaj internaj ligiloj) la linio suba kiu metas trompan ligilon " * Listo de artikoloj", kiu ŝajnigas esti e-lingva paĝo sed vere estas sendilo al la angla paĝaro, do al fremdlingva areo (kaj nur ekzistas en la angla). Oni povus pensi ke estas eleganta montro de impresa fremdlingva listo de temoj, sed problemo estas ke la paĝo en kiu nestas la navigilo komprenas tiun noton intervikia ligilo, kiu superkrias la vikidatuman indikon. Efektive, sen trompemo tie videblus Listo de juraj artikoloj, sange ruĝe, ĉar nenio estas, samkiel pli sube Listo de Juraj terminoj (juraj tie devas esti minuskla, kaj se oni ĝustigas, aperas blua ligilo Listo de juraj terminoj, ho, listo mirinde trovita!!). Sed pri la pli supra linio de "Index-of-law-articles": Minimume, oni estu tiom transparenta meti ruĝan ligilon kiu krias "Listo de juraj artikoloj ne ekzistas" (ne en Esperanto, ne en la franca, hispana, rusa aŭ en iu ajn alia lingvo krom la angla). Sed fakte mi ne komprenas kiun sencon havu tiuj kvar vortoj "Listo de juraj artikoloj". La tuta kesto estas "kestoforma kolekto de juraj artikoloj", kaj plej multaj temoj ne jam ekzistas en Esperanto: Ĉu tiu monto da taskoj ne sufiĉas? Ĉu la kesto devas nepre krii "Mi ankoraŭ bezonas plian kolekton de neekzistaj juraj artikoloj!!!"? Mia rekomendo estas: entute viŝi kaj ignori ĉi tie la anglan "Index of law articles", kiel ĝin ankaŭ prave ignoras la francoj, hispanoj, rusoj ktp, kaj anstataŭe ĝustigi la mistajpitan vorton "Juraj" kaj havi nun funkcian ligilon pli. Mi aplikos mian proponon post momento kaj supozas ke tio solvos ĉiujn tekniktajn interferojn kun vikidatumoj. Kaj senfantaziaj juristoj kiuj nepre bezonas havi liston kiuj juraj temaroj ankoraŭ mankas en Esperanto, havos en la sekvaj dek jaroj sufiĉe da laboro bluigi ĉiujn temarojn kiuj nun estas sange ruĝaj en la kesto. Ne indas zorgi: laboro ne mankos. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]