Lernomalkapablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homo tenanta afiŝon kun la surskribo "Prenu foton kun fiera disleksiulo"

Lernomalkapablo estas klasigo kiu inkludas kelkajn areojn de funkciado en kiu persono povas havi aŭ havas malfacilon por lerni laŭ tipa maniero, kutime kaŭzita de nekonataj faktoro aŭ faktoroj. Konsiderinte la "malfacilon por lerni laŭ tipa maniero", tio ne ekskludas la kapablon lerni en diferenca maniero. Tiele, kelkaj personoj povas pli akurate esti priskribitaj kiel havante "lernodiferencon", tiele evitante miskomprenon esti malkapablulo kun manko de kapablo lerni kaj eblaj negativaj stereotipoj.

Kvankam la terminoj lernomalkapablo, lernomalordo kaj lernomafacilo estas ofte uzataj interŝanĝeble, ili diferencas laŭ multaj manieroj. Malordo referencas al gravaj lernoproblemoj en lerneja areo. Tiuj problemoj, tamen, ne estas sufiĉaj por ricevi garantian oficialan diagnozon. Lernomalkapablo aliflanke, estas oficiala klinika diagnozo, kie la individuo trovas iajn kriteriojn, determinite de profesiulo (psikologo, pediatriisto ktp.). La diferenco estas laŭ grado, frekvenco, kaj intenseco de registritaj simptomoj kaj problemoj, kaj tiele ambaŭ estu nekonfuzataj. Kiam oni uzas la terminon "lernomalordo", ĝi priskribas grupo de malordoj karakterizitaj de maltaŭgaj disvolvigoj de specifaj lernejaj, lingvaj kaj parolaj kapabloj aŭ lertecoj.[1] Tipoj de lernomalordoj estas legaj (disleksio), matematikaj (diskalkulio) kaj skribaj (disgrafio).[1]

La nekonata faktoro estas la malordo kiu tuŝas la kapablon de la cerbo por ricevi kaj procezi informaron. Tiu misordo povas iĝi problemiga por persono kiu lernus tiom rapide aŭ en la sama maniero kiel iu kiu ne estas tuŝita de la Lernomalkapablo. Personoj kun lerna malkapablo havas problemon plenumi specifajn tipojn de lertecoj aŭ kompleti taskojn se oni lasas ilin imagi per si mem aŭ se oni instruas ilin per konvenciaj manieroj.

Individuoj kun lernomalkapabloj povas fronti unikajn defiojn kiuj estas ofte ĝeneralaj tra tuta sia vivodaŭro. Depende el la tipo kaj akreco de la malkapablo, intervenoj kaj nuntempaj teknologioj povas esti uzataj por helpi la individuajn lernostrategiojn kio povas okazigi futurajn sukcesojn. Kelkaj intervenoj povas esti tre simplecaj, dum aliaj estas ege komplikaj. Nuntempaj teknologioj povas postuli studentan trejnadon por esti efikaj klasĉambraj subtenoj. Instruistoj, gepatroj kaj lernejoj povas krei planojn kune kiuj adaptu intervenon kaj helpu la individuojn iĝi sukcese sendependaj lernantoj. Lernejaj psikologoj kaj aliaj kvalifigitaj profesiuloj tre ofte helpas dezajni la intervenon kaj kunordigas la plenumadon de la interveno kun instruistoj kaj gepatroj. Sociala subteno povas plibonigi la lernadon de studentoj suferantaj el lernomalkapabloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Childhood Voyages in Development Third Edition, Thomson Wadsworth. (2008), p. 387. Konsultita 2012-12-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]