Konstitucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Magna Carta, unu el la unuaj dokumentoj kun trajtoj de Konstitucio.
Konstytucja 3 Maja.jpg

Oni povas tiel difini bazleĝokonstitucio:

Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.

Ofte konstitucion verkas balotita konstitucidona asembleo.

Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio": nur la enhavaj dispozicioj igas la akton bazleĝeca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉartofundamenta(j) leĝo(j)... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de jurkutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed jurkutima/parola; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj, kie estas skriba konstitucio, ofte jurkutimaj reguloj kompletigas ties dispoziciojn.

Plie, la bazleĝoj de la federaciaj ŝtatoj krome entenas regulojn pri la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj subŝtatoj.

Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri fundamentaj rajtoj aŭ liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn bazleĝojn ekde la Franca Revolucio de 1789!): la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La mencio pri homaj rajtoj pli kaj pli oftiĝas en la bazleĝoj -- tion klarigas la granda zorgo pri homaj rajtoj de post la dua mondmilito. La nocio pri bazleĝo do ŝanĝiĝis iom post iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke:

Bazleĝo ĝenerale entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj ĉefaj liberecoj, kiujn la registoj respektu.

La bazleĝo de Masaĉuseco estus la plej malnova ankoraŭ valida konstitucio el la mondo (1780), se oni ne enkalkulas la bazleĝo de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa"), kiu ekzistas jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan konstitucidonan kongreson.

La Usona konstitucio de 1787 estas alia grava frua konstitucio.

La unuaj bazleĝoj en Eŭropo inkluzivas tiujn de Francio (ekde 1789) kaj de Pollando en 1791. Oni fojfoje nomas tiun polan la unua "moderna" eŭropa konstitucio pro tio ke la pli frua franca konstitucio de 1789 estis reĝa konstitucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Justice and law.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Juro