Federacio
| Federacio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| regformo | |||||
| federacia sistemo • politika unio | |||||
| |||||

Federacio nomiĝas ŝtato/lando konsistanta el aŭtonomaj partoj kun propraj registaroj, ĝenerale konataj kiel "ŝtatoj" (kelkfoje sencodistinge nomataj "subŝtatoj") aŭ "provincoj". Ĝeneralregule, la ŝtatoj (federaciataj ŝtatoj), kiuj unuiĝas por konstitui federacion (federacian ŝtaton), estas aŭtonomaj. Ili havas aron da rajtoj garantiitaj de la konstitucio, kiuj ne povas esti abolitaj aŭ ŝanĝitaj de la centra registaro sen ilia konsento. Tamen nur la federacia ŝtato estas konsiderata suverena, inkluzive por la internacia juro. La federaciataj ŝtatoj estas agnoskataj de la internacia juro nur kiam la federacia ŝtato permesas.
La politika sistemo, en kiu diversaj ŝtatoj unuiĝas aŭtonome por formi federacian ŝtaton, nomiĝas federaciismo.
Federaciaj estas, interalie, jenaj ŝtatoj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Brazilo, Belgio, Kanado, Germanio, Malajzio, Meksiko, Niĝerio, Rusio, Svislando kaj Usono.
Aliaj difinoj por federacio
[redakti | redakti fonton]Tegmenta asocio, kiu ligas aliajn asociojn. Vidu ekzemple Hispana Esperanto-Federacio aŭ Meksika Esperanto-Federacio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

