Federismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
monda mapo de la ŝtatoj kun federisma konstitucio

Federismo (de la latina vorto foedus, genitive foedera „ligo“, „kontrakto“) baze estas organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj havas relativan suverenecon, sed tamen estas kunigitaj al komuna tuto. Aparte temas pri la strukturo de ŝtatoj kaj subŝtatoj. Ofte la termino nediferencite uziĝas kaj rilate al federacioj kaj al konfederacioj.

Ofte, sed ne ĉiam, la membroj de federisma strukturo havas rajton je malmembriĝo, kaj eĉ se ekzistas konstitucie garantiita rajto pri eksiĝo el la strukturo, en praktiko povas pli malfacili realigi tian malmembriĝon kaj kompletan suvereniĝon.

"Politika federismo" estas ŝtata organiza principo, laŭ kiu unuopaj subŝtatoj konsistigas federacion aŭ (signife malpli strikte ligite) konfederacion. La subŝtatoj en federacio rezignas pri sia ŝtata suvereneco, sed tenas memadministradon kaj memdecidadon en certaj temoj. La tegmenta ŝtato, decidas pri ĉiuj demandoj de la tuto kaj sia konsisto, dum la subŝtatoj memdecidas pri la temo de ilia kompetenco antaŭe interkonsentitaj kun la tegmenta ŝtato. La relativa aŭtonomio de la subŝtatoj estas esenca trajto de la federisma strukturo, plej ofte konstitucie fiksita, kaj ne simple rajtas esti forigita.

Krome, "institucia federismo" estas aparte federisma strukturo de iuj neregistaraj organizaĵoj, kiel politikaj partioj, sportaj aŭ kulturaj asocioj, kiuj baze organiziĝas laŭ la limoj de la subŝtatoj, kaj transdonas iujn taskojn kaj kompetetencojn de la organizaĵo al nacia tegmenta organizaĵo, kiu en partoj de la aktivado povas memstare agi, en aliaj partoj tamen dependas de la membraj, subŝtate formitaj, organizaĵoj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Federisma strukturo de ŝtato povas ekesti laŭ kvar manieroj:

  • kunligo de ĝis tiam sendependaj ŝtatoj al pli granda ŝtata organizoformo (ekzemplo estas la ŝtato Svislando),
  • malplistriktigo kaj disdivido de ĝis tiamaj centraj ŝtatoj (ekzemple HispanioBelgio),
  • daŭrigo de la tradicio de certagrada regiona suvereneco ene de monarkio kaj transigo de tiu koncepto al respublika ŝtatoformo (ekzemplo Aŭstrio), aŭ
  • ekesto de federisma strukturo de ekstere pro kialoj de internacia politiko (ekzemple Bosnio kaj Hercegovino).

Funkcioj de la federismo[redakti | redakti fonton]

Federisma strukturo aparte havas la taskojn:

  • fortigi demokration kaj pluralismon,
  • ebligi la ekeston de politika aktivado kaj meminiciato je pluraj tavoloj,
  • pli bone eduki junajn politikistojn unue je regiona nivelo kaj entute faciligi politikan partoprenon de pli multaj civitanoj,
  • fortigi la ekonomian konkurencon per bona kono de la lokaj cirkonstancoj,
  • fortigi la kulturan (eventuale ankaŭ lingvan aŭ dialektan) aŭtonomecon de la regionoj,
  • kaj malebligi la amasigon de politika potenco ĉe malmultaj personoj.

Listo de federisme organizitaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

tegmenta ŝtato subŝtatoj teritorioj sen subŝtata aparteno rimarkoj
Flago-de-Argentino.svg Argentino 23 provincoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1995
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 9 federaciaj landoj konstitucio de 1929
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 6 federaciaj ŝtatoj 3 teritorioj,
7 eksteraj teritorioj
konstitucio de 1901
Flago-de-Barato.svg Barato 28 ŝtatoj 7 teritorioj konstitucio de 1950
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 3 geografiaj regionoj, 3 lingvaj komunumoj konstitucio de 1994
Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino 2 teritorioj 1 komuna areo de ambaŭ teritorioj
Federacio Bosnio kaj Hercegovino 10 kantonoj bosnia-kroata teritorio ene de Bosnio kaj Hercegovino
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 26 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1988
Flago-de-Etiopio.svg Etiopio 9 federaciaj ŝtatoj,
2 memstaraj urboj
konstitucio de 1995
Flago-de-Germanio.svg Germanio 16 federaciaj landoj konstitucio de 1949
Flago-de-Irako.svg Irako 3 federaciaj ŝtatoj konstitucio de 2005
Flago-de-Kanado.svg Kanado 10 provincoj 3 teritorioj konstitucio de 1867/1982
Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj 3 insuloj konstitucio de 2001
Flago-de-Malajzio.svg Malajzio 13 federaciaj ŝtatoj 3 teritorioj konstitucio de 1957
Flago-de-Meksikio.svg Meksiko 31 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1917
Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio 4 partaj ŝtatoj konstitucio de 1979
Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio 36 federaciaj ŝtatoj ĉefurba teritorio konstitucio de 1979
Flago-de-Pakistano.svg Pakistano 4 provincoj 2 teritorioj konstitucio de 1973
Flago-de-Rusio.svg Rusio 21 respublikoj, 9 regionoj, 46 provincoj, 2 urboj de federacia signifo, 1 aŭtonoma provinco, 4 aŭtonomaj distriktoj 7 federaciaj distriktoj, konstitucio de 1993
Flago-de-Svisio.svg  Svislando 26 kantonoj konstitucio de 1848 (kompletaj revizioj de 1874 kaj 1999)
Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko 9 provincoj konstitucio de 1996
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 23 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto, dependa areo konstitucio de 1999
Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 7 emirlandoj konstitucio de 1971
Flago-de-Usono.svg Usono 50 ŝtatoj ĉefurba distrikto, eksteraj teritorioj konstitucio de 1787

Ne plu ekzistantaj federaciaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Ne plu ekzistintaj konfederaciaj ŝtatoj, realunioj kaj aliaj superŝtataj unuiĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]