Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotografio de kunsido en 1863 de la estroj de la diversaj monarkiaj ŝtatoj kiuj formis la Germanan Federacion.

Konfederacio estas formo de asociigo. Kiel formo pli specifa de asociigo, la konfederacio estas ankaŭ formo de politika organizaĵo.

Oni povas ankaŭ apliki tiun terminon al Internacia juro kiel asociaĵo inter suverenaj ŝtatoj, sed oni uzas ankaŭ en privata juro por aludi formon de asociigo de diversaj asocioj kun komuna celo.

La konfederacio diferenciĝas de la federacio pri tio, ke en la unua la membroj pluhavas altan gradon de aŭtonomio kaj la centra povo estas limigita, dum en la dua la federitoj malakceptas specifan parton de siaj koncernaĵojn kaj la centra povo estas pli forta. Oftas, ke la elementoj kiuj formas konfederacion estas siavice federacioj, kaj ne unuecaj unuoj.

Internacia juro[redakti | redakti fonton]

La flago de la Peru-Bolivia Konfederacio, ekzemplo de konfederacio ekzistinta el 1837 al 1839. Ĉiu simbolo reprezentis unu el la tri tiamaj ŝtatoj kiuj formis la ŝtaton.

En Internacia Juro, oni nomigas konfederacion tiun asocion starigitan inter suverenaj ŝtatoj pere de traktatojkonstitucioj, kun la celo akiri komplementarecon inter tiuj en diversaj aferoj, kiel defendokomerco.

La termino konfederacio aplikiĝas por aludi diversajn ŝtatojn laŭlonge de la historio, kiel la Peru-Bolivia Konfederacio (1837-1839) aŭ la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko (1861-1865).

Diversaj klopodoj unuigi ŝtatojn estis la Unuiĝinta Araba Respubliko inter Sirio kaj Egiptio el 1958 ĝis 1961, Senegambio inter Senegalio kaj Gambio el 1982 al 1989 kaj la aktualaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

En Argentino, la 13 provincoj kiuj separiĝis el Bonaero dum parto de la 19-a jarcento uzis la nomon de Argentina Konfederacio. Post la unuigo de Bonaero al la Konfederacio, tiu ĉi realigis ŝanĝojn kaj akiris la nomigon de "nacio". Spite tion, la termino "Argentina Konfederacio" pluestas la oficiala nomo de la ŝtato.

Privata juro[redakti | redakti fonton]

En privata juro konfederacio estas formo de organizado kie la membroj konservas suverenecon antaŭ la komuna rezulta estaĵo. Sindikatoj, entreprenaj organizoj kaj aliaj privataj asocioj povas havi la formulon de la konfederacio.

Konfederacia ŝtato estas la algrupigo de diversaj federaj ŝtatoj.

Listo de entoj konsideritaj iel konfederacioj[redakti | redakti fonton]

Multaj el ili povas esti konsiderataj ĉu federacioj ĉu konfederacioj, kaj plej parto povas ne montri la karakterojn nuntempe agnoskitaj kiel tiuj de konfederacio.

Historiaj konfederacioj[redakti | redakti fonton]

Multaj montras la karakterojn de persona unio, but they are still listed here because of their own self-styling.

En la fikcio[redakti | redakti fonton]