Star Wars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La vortoj Star Wars aperas tialmaniere je la komenco de la filmoj.

Stelaj Militoj (angle: Star Wars [stɑː(ɹ) wɔːz]) estas serio de ses sciencfantastaj filmoj, realigitaj de la reĝisoro George Lucas, pri politiko kaj militoj en alia galaksio. La filmoj estis popularegaj ekde la eldonaĵo de la unua filmo en 1977.

La filmoj estas:

Deveno[redakti | redakti fonton]

George Lucas, la kreinto de Star Wars.

Komence Stelaj Militoj estis senambicia filmo farita kun la espero rekuperi la investon, sed Lucas surpriziĝis pro tiom granda sukceso. Tri jaroj poste aperis La Imperio kontraŭatakas fine (ĉar Lucas ĝin konsideris la fina filmo) aperis la tria filmo de la serio, Reveno de la Ĵedajo.

Sed post tioma sukceso, kaj kun multaj romanoj kaj komiksoj publikigitaj pri la temo, en 1997, Lucas reeldonis la trilogion kaj komencis la filmadon de la kvara filmo (la unua kronologie), pensante fari novan trilogion kaj konsiderante Stelaj Militoj kiel la kvara filmo de la tuta seslogio.

En 2012 jaro estis eldonita la renovigita versio de la unua epizodo en 3D. Kompanio The Walt Disney Company, kiu aĉetis Lucasfilm je 30 de oktobro, proklamis, ke ĝi planas eldoni novan epizodon de Stelaj Militoj dum 2015 jaro.

George Lucas diris pri tio: "Venis la tempo por redoni Stelajn Militojn por nova generacio de filmistoj. Mi ĉiam kredis, ke Stelaj Militoj povos supervivi min, kaj mi decidis, ke estas tre grava redoni ĝin al aliaj homoj".

Krom tio, novaj posedantoj de Stejaj Militoj pretas verki tutan trilogion, kaj ankaŭ filmoserion pri la tempo inter la III kaj IV filmoj.

Ekde 2015 jaro novaj Stelaj Militoj eldonatos dum ĉiu somero.

La filmoj temas pri batalo inter du sistemoj (Respubliko kaj Imperio), du armeaj ordenoj (Ĵedaja kaj Sith), ekvilibro de la Bono kaj la Malbono.

Stela Ampleksigo[redakti | redakti fonton]

Post la unua trilogio, la serio ampleksiĝis precipe per romanoj kaj komiksoj

Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • Star Wars de Marvel Comics (Stelaj Militoj)
  • Star Wars Empire (Imperio)
  • Star Wars Republic (Respubliko)

Libroj[redakti | redakti fonton]

Dekoj da libroj daŭrigis kaj ampleksigis la serion, multaj el ili apogataj de la entrepreno de Sr. LUCAS LucasFilm.

Komputilludoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj, inter ili:

  • Star Wars Arcade
  • Super Star Wars (Super Nintendo)
  • Return of the Jedi (Super Nintendo)
  • X-Wing
  • Tie Fighter
  • Rebel Assault
  • Rogue squadron
  • Jedi Knight
  • Star Wars Battlefront (por PlayStation 2)
  • Star Wars Battlefront II (por PlayStation 2 kaj komputilo)
  • Knights of the Old Republic
  • Knights of the Old Republic 2 The Sith Lords

Temo[redakti | redakti fonton]

"Antaŭ multe da tempo, en tre, tre malproksima galaksio...." (kiel multaj rilataj filmoj) okazis batalo inter "Hela flanko de La Forto" de la kavaliroj Ĵedajaj kaj tiu "Malhela" de la Sith. Komence la filmoj rakontas kiel Respubliko militas kontraŭ alveno de Imperio, kiel Anakin Skywalker iĝas Ĵedajo, kaj kiel la jam korupta Respubliko malaperas pro alveno de opresiga Galaksia Imperio, kun Palpatine kiel imperiestro helpata de Darth Vader kiuj disigos la ordenon Ĵedajan.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Nur restos kelkaj kavaliroj ekzemple Obi-Ŭan Kenobi kaj Yoda kiuj instruos Luke Skywalker (filo de Anakin) esti ĵedajo kaj batali kontraŭ la Imperio helpante la Ribelanta Alianco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Lingvo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi filmserio, ĉiuj estuloj en la universo uzas unu "oficialan" lingvon, kiu nomiĝas Galaksia Baza (Galactic Basic) kaj sonas rimarkinde simile al la angla, kvankam ĝia skribita formo (Aurebesh) estas distingeble malsama. Tiel oni solvis la problemon pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj, kaj la bezonon de universala tradukilo.

En la filmserio, la ĉefa lingvo estas:

  • Hutozo (Huttese, en angla), la lingvo de la Hutoj (Jabba La Huto, estas la plej fama eksterterana huta). Sonodesegnisto [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en la [Queĉua], la lingvo de Inkao
  • Evok (Ewok, en angla) estas la lingvo de malgrandaj eksterterana [Evoko]. [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en lingvo de Tibetujo. La lingvo havas multe influo de Galaksia Baza, ekzemple, la evokaj vortoj sunee, pola kaj rueenee signifas suno, polusa kaj ruboj, (sun, polar kaj ruins en Galaksika Baza.
  • Gungano estas baza dialekto de planedo Naboo. Heyo-dalee! signifas Saluton! en gungana lingvo.
  • Tuskero estas la lingvo de sablopopolo (Tusken Raiders)
  • Ŝjrjivuko (Shyriiwook) estas lingvo de Vukie (Wookie), loĝanta en planedo Kaŝjjiko (Kashyyyk).
  • Ĵavaezo estas la lingvo de malgrandaj eksterterana [Ĵava]. [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en Zuluo.
  • Mando estas lingvo de fama militistoj Mandaloro. La brita aŭtora Karen Traviss kreis la lingvo por la serio de libro Republic Commando (Respublika Soldataroj), bazita en la vortoj kreita por Jesse Harlin por la ĥora muziko Vode An. Kiu komponis tio por la videoludo Respublika Soldataroj (Republic Commando)

Sukceso de la serio[redakti | redakti fonton]

La sukceso de ĉi tiu serio permesis al reĝisoro LUCAS krei sian propran filmproduktantan firmaon (LucasFilm) kaj kelkajn aliajn kiel LucasArts (Komputilluda firmao) aŭ Industrial Light & Magic. Ek de la unua "Stelaj Militoj", LUCAS profitis la sukceson de la filmo por vendi t-ĉemizojn, komiksojn, tasojn, ktp inspiritaj en la figuroj de la serio.

Figuroj de Stelaj Militoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el ili…

Pli nomoj esperante vi rekontas en:

Stelaj Militoj Traduko Projekto

Planedoj[redakti | redakti fonton]

Inter ili memoreblas…

Pli planedoj vi rekontas en: Stelaj Militoj

Vi povas legi la kvazaŭplenan liston de la fikciaj planedoj el la Star Wars universo : List of Star Wars Planets (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]