T-ĉemizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa T-ĉemizo

T-ĉemizo (aŭ to-ĉemizo) estas simpla speco de ĉemizo, farita ne de teksita ŝtofo, sed (permaŝine) trikita, kutime senkoluma, senbutona, senpoŝa, kaj kun mallongaj manikoj. Por surmeti ĝin, oni enŝovas la kapon kaj brakojn, kiel ĉe pulovero.

La T-ĉemizo originis kiel subvestaĵo de Eŭropaj soldatoj en la Unua mondmilito. Usonaj soldatoj adoptis ĝin anstataŭ siaj varmegaj lanaj subĉemizoj, nomante ĝin "T-ĉemizo", ĉar, se oni kuŝigas ĝin plata, ĝi aspektas simile al majuskla T.

Post la Dua Mondmilito kelkaj famuloj ekportadis T-ĉemizon publike, komence iom ŝoke, kio rapide fariĝis ĝenerale akceptebla. Kiam en la 1960-aj jaroj, oni komencis tinkturi T-ĉemizojn kaj surpresi sloganojn kaj bildojn, la vestaĵo fariĝis persona esprimilo. Ĝi restas tia hodiaŭ.

T-formo de T-ĉemizo

La originaj T-ĉemizoj havis rondan dekoltaĵon kaj mallongajn manikojn, sed nuntempe ekzistas multaj variantoj: kun V-forma dekoltaĵo, plenaj manikoj, senmanikaj, atletaj ĉemizoj, miniĉemizoj, ktp.

Plejmultaj T-ĉemizoj estas trikitaj el kotono, poliestero aŭ miksaĵo el la du, foje kun iom da elastano.

T-ĉemizoj rolas en ĉemiztrempaj konkursoj

Esperanto-T-ĉemizo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-T-ĉemizo