Kotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Permaŝina rikoltado de kotono.
Permana purigado de kotono antaŭ procezado ĉe ŝpinafabriko en Barato (2010).
Kotonkampo en komenco de la sezono.
Kotonplanto.
Kotonkampo en fino de la sezono.

Kotono estas milda, kuzeneca planta fibro kiu kreskiĝas en semoŝelo aŭ protektujo kiu formiĝas ĉirkaŭ la semojn de kotonaj plantoj de la genro Gossypium en la familio Malvacoj. Tiu fibro estas preskaŭ pura celulozo. En naturaj kondiĉoj, la kotonaj semujoj tendencas pliigi la disigon de la semoj. Kotono estas tiu silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn (kardita, kombita kotono).

La planto estas arbusto indiĝena de tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĉirkaŭ la mondo, inklude Amerikon, Afrikon kaj Baraton. La plej granda diverseco de specioj de natura kotono troviĝas en Meksiko, sekve de Aŭstralio kaj Afriko.[1] Kotono estis sendepende aldomigita kaj en la Malnova kaj en la Nova Mondoj. Ekologie la intensa agrikulturo de kotono estas la plej problema, ĉar ĝi uzas multe da irigacio kaj de agrotoksaĵoj. De kelkaj jaroj kelkaj provoj pri komercigo de kotonaĵoj ekologie kultivitaj estas faritaj.

La fibra kotono estas plej ofte spinita en fadeno kaj uzata por fari mildan, spireblan tekstilon. La uzado de kotono por fabrikado estas konata el prahistoriaj tempoj; fragmentoj de kotonfabriko datitaj el 5000 a.K. estis elfositaj en Meksiko kaj en la Induso-civilizacio de Antikva Hindio (moderntempa Pakistano kaj kelkaj partoj de Barato). Kvankam kultivata ekde antikveco, estis la invento de la kotonseparilo kio malaltigis la koston de produktado kio kondukis al ties disvastigita uzado, kaj ĝi esta tla plej amplekse uzata natura vestofibrov en la nuntempa vestaĵaro.

Oni nomas brilkotono, al kiu oni donas per kemia traktado silkecan aspekton. Fulmokotono estas celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo kaj flagrante kiel pulvo. Puriga kotono estas fasko el kotonaj fadenoj por purigi kaj poluri malpurajn objektojn. La lum- kaj varmo-bezono de la planto estas granda.

Lastatempaj ĉirkaŭkalkuloj pri tutmonda kotonproduktado estas de ĉirkaŭ 25 milionoj da tunoj aŭ 110 milionoj da pakoj ĉiujare, kio estus kalkulo por 2.5% de la tutmonda plugebla tero. Ĉinio estas la plej granda produktanto de kotono de la mondo, sed plej el tiu estas uzata hejme. Usono estis la plej granda eksportisto de la mondo dum multaj jaroj.[2] Dum la 19a jarcento la produktado de kotono estis malmultekosta pro la ĝenerala uzado de sklavoj en la laboroj de rikoltado en Sudorienta Usono, kio iel kondukis al la Usona Enlanda Milito. Ankoraŭ dum la unua duono de la 20a jarcento la laborkosto estis sufiĉe eltenebla pro la uzado de malmultekosta laborforto de la posteuloj de la iamaja sklavoj. En Usono kaj aliaj landoj, kotono estas kutime mezurata en pakoj, kio mezuras proksimume 0.48 kubajn metrojn (17 kubajn futojn) kaj pezas 226.8 kilogramojn (500 funtojn).[3]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tipoj de kotono.

Estas kvar komerce kultivataj specioj de kotono, ĉiuj aldomigitaj en antikveco:

  • Gossypium hirsutum – kotono de altaj teroj, indiĝena de Centrameriko, Meksiko, Karibio kaj suda Florido (90% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium barbadense – konata kiel ekstra-longa kotonkultivaĵo, indiĝena de tropika Sudameriko (8% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium arboreum – arba kotono, indiĝena de Barato kaj Pakistano (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)
  • Gossypium herbaceum – Levantenia kotono, indiĝena de suda Afriko kaj de la Arabia Duoninsulo (malpli ol 2% el la tutmonda produktado)

La dua amerikaj kotonspecioj responsas por la plej ampleksa majoritato de moderna kotonproduktado, sed la du malnovmondaj specioj estis amplekse uzataj antaŭ la 1900-aj jaroj. Kvankam la kotonaj fibroj aperas nature en koloroj de blanka, bruna, roza kaj verda, timoj el ebla poluado de la genetiko de blanka kotono kondukis al malpermeso en multaj koton-kultivaj lokoj de koloraj kotonvariaĵoj, kiuj restas nun kiel specialaĵa produkto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej malnova skribita mencio pri kotono estas el Hindio. Kotono kultivatis en Hindio ekde pli ol 3000 jaroj kaj priparolitas en la Rigvedo skribita proksimume en jaro -1500. De antikveco, kaj dum jarcentoj, ĝis la angla koloniado, Hindio estis ĉefa produktanto kaj eĉ eksportisto de kotonaĵoj. En antikvaj tempoj Romianoj importis per alta kosto la hindiajn muslinojn, kiujn ili nomis ventis textiles t. e. teksitaj ventoj. Modernhistorie kotonaj ŝtofoj ornamitaj per koloraj pentraĵoj presitaj el Hindio ekkonatis en Eŭropo nur en la 17-a jarcento kaj tiam nomitis "hindiaĵoj".

Kotonujoj imagitaj kaj desegnitaj de John Mandeville en la 14a jarcento.

Kotono estis uzata en la Malnova Mondo almenaŭ antaŭ 7,000 jaroj (5a jarmilo a.K.). Pruvaro de kotonuzado troviĝis en la loko de Mehrgarh, kie fruaj kotonfadenoj esits konservitaj en kupraj bidoj.[4] Kotonkultivado iĝis pli disvastigata dum la Indusa Civilizo, kiu kovris partojn de la teritorioj kie nun estas la modernaj orienta Pakistano kaj nortdokcidenta Barato.[5] La Indusa kotonindustrio estis bone disvolvigita kaj kelkaj metodoj tiam uzitaj en kotonspinado kaj fabrikado estis plue uzataj ĝis la industriigo de Barato.[6] Inter 2000 kaj 1000 a.K. kotono disvastiĝis tra multo de Hindio.[7] Por ekzemplo, oni trovis ĉe la loko de Hallus en Karnatako datita el ĉirkaŭ 1000 a.K.[8] Kotonfabriko malkovrita en kavo ĉe Tehuacán (Meksiko) estis datita el ĉirkaŭ 5800 a.K., kvanakm estas malfacile scii certe pro la fibra malkomponiĝo.[9] Aliaj fontoj datis la aldomigon de kotono en Meksiko al proksimume 5000 al 3000 a.K.[10]

La antikvaj grekoj kaj la araboj ne estis tre familiaraj kun kotono ĝis la militoj de Aleksandro la Granda, ĉar lia samtempulo Megasteno diris al Seleŭko la 1-a Nikatoro ke "estis arboj el kiuj kreskas lano" en "Indica". Tio povus aludi reference al la "arbokotono", Gossypium arboreum, kiu estas indiĝena de la Hindia subkontinento.

Laŭ la Columbia Encyclopedia:[8]

Citaĵo
 Kotono estis spinitqa, teksita kaj tinkturita ekde prahistoraj tempoj. Ĝi vestigis la popolon de antikva Hindio, Egipto, kaj Ĉinio. Centoj de jaroj antaŭ la kristana epoko, kotontekstiloj estis teksitaj en Hindio per senegala lerteco, kaj ties uzado disvastiĝis al la landoj de la Mediteraneo. 

En Irano (Persio), la historio de kotono datas reen al la epoko de Akemenidoj (5a jarcento a.K.); tamen, estas malmultaj fontoj pri la plantado de kotono en antaŭ-islama Irano. La plantado de kotono estis ofta en Merv, Raj kaj Fars de Irano. En persa poezio, ĉefe en la verko de Ferdoŭsio nome Ŝahnameo, estas referencoj al la kotono ("panbe" en persa). Marco Polo (13a jarcento) referencas al la ĉefaj produktoj de Persio, kiaj la kotono. John Chardin, franca veturanto de la 17a jarcento kiu vizitis la Safavidan Persion, parolsi aprobe pri la etandaj kotonplantejoj de Persio.[11]

Dum la Dinastio Han, kotono estis kultivata de neĉinaj popoloj en la sudĉina provinco Junano.[12]

En Peruo, kultivado de la indiĝena kotonspecio Gossypium barbadense estis la vertebraro de la disvolvigo de marbordaj kulturoj kiaj la Norte Chico, Moĉe, kaj la Nazka. Kotono estis kultivata, konvertita en retoj, kaj komercita ĉe fiŝkaptaj vilaĝoj laŭlonge de la marbordo por grandaj kvantoj da fiŝoj. La hispanoj kiuj venis al Meksiko kaj Peruo en la komenco de la 16a jarcento trovis, ke popoloj estis kultivantaj kotonon kaj vestanta tolaĵojn faritajn el ĝi.

Dum la fino de la mezepoka periodo, kotono iĝis konata kiel grava fibro en norda Eŭropo, sen ajna kono pri kiel ĝi estis derivita, krom ke temas pri planto. Ĉar Herodoto estis verkinta en sia Historioj, Libro III, 106, ke en Hindio kreskiĝas arboj en naturo kiuj produktis lanon, oni estis supozinta ke tiu planto estas arbo, pli ol arbusto. Tio estis retenita en la nomo de kotono en kelkaj ĝermanaj lingvoj, kiaj en germana Baumwolle, kio estas tradukebla kiel "lanarbo" (Baum signifas "arbo"; Wolle signifas "lano"). Notinte ties similaĵojn ku lano, popolo en la regiono povus nur imagi, ke kotono estu produktita el plantnaskitaj ŝafoj. John Mandeville, verkante en 1350, asertis kiel fakton la the nuntempe ridinda kredo: "Kreskas tie [Hindio] mirinda arbo kiu havas fajnajn ŝafojn en la pintoj de ties branĉoj. Tiuj branĉoj estas tiom faldeblaj ke ili klinas por permesi al la ŝafoj manĝi kiam ili estas malsataj." Fine de la 16a jarcento, kotono estis kultivata tra la plej varmaj regionoj en Azio kaj Ameriko.

La "Vegetala ŝafo de Tartario."

La koton-proceza sektoro de Hindio laŭgrade malpliiĝis dum la britia etendo en Hindio kaj la establado de la kolonia regado dum la fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj. Tio okazis multe pro la agresema koloniisma komerca politiko de la Brita Orienthinda Kompanio, kiu faris la koton-procezaj kaj fabrikaj atelieroj en Hindio nekonkurencaj. Hindiaj merkatoj estis pli kaj pli devigitaj al liverado nur de kruda kotono kaj estis devigitaj ankaŭ fare de briti-truditaj leĝoj aĉeti fabrikitajn tekstilojn el Britio.

Industria Revolucio en Britio[redakti | redakti fonton]

La alveno de la Industria Revolucio en Brition havigis grandan stimulon al la kotonfabrikado, ĉar tekstiloj aperis kiel la ĉefa brita eksportaĵo de Britio. En 1738, Lewis Paul kaj John Wyatt, de Birmingham, Anglio, patentis la rulŝpinilon, same kiel la flugbobenan sistemon por elpreni kotonon al plia dikeco uzante du seriojn de rulaĵoj kiuj moviĝis je diferencaj rapidoj. Poste, la inventoj de James Hargreaves de ŝpinilo Jenny en 1764, de Richard Arkwright de ŝpinilkadro en 1769 kaj de Samuel Crompton de ŝpinilmulo en 1775 permesis al britaj ŝpinistoj produkti kotonfadenon je multe pli altaj indicoj. El la fino de la 18a jarcento antaŭen, la brita urbo Manĉestero akiris la kromnomon "Kotonopolo" pro la ĉieesto de la kotona industrio ene de la urbo, kaj pro la rolo de Manĉestero kiel koro de la tutmonda kotonkomerco.

Produktado de kotono en Britio kaj en Usono[redakti | redakti fonton]

Produktokapablo en Britio kaj en Usono estis plibonigita pro la invento de la kotonseparilo fare de la usonano Eli Whitney en 1793. Antaŭ la disvolviĝoj de kotonsepariloj, la kotonfibroj devis esti elpelitaj el la semoj pene permane. Ĉirkaŭ la fino de la 1700aj jaroj disvolviĝis nombro de separiloj de kruda kotono. Tamen, produkti unu pakon da kotono postulis ĉirkaŭ 600 horojn de homa laboro,[13] kio faris grand-skalan produktadon neutila al Usono, eĉ profite de la uzado de homoj kiel sklava laborforto. La kotonseparilo kiun Whitney fabrikis (nome dezajno Holmes) malpliigis la horojn ĝuste nur al dekduo aŭ io tia por pako. Kvankam Whitney patentis sian propran dezajnon por kotonseparilo, li estis fabrikante antaŭan dezajnon ĉe Henry Odgen Holmes, por kiu Holmes registris patenton en 1796.[13] Plibonigado de la teknologio kaj pliigado de la kontrolo de la mondaj merkatoj permesis al la britaj komercistoj disvolvigi komercan ĉenon en kiu krudaj kotonfibroj estis (dekomence) aĉetitaj el la koloniaj plantejoj, procezitaj en kotontolaĵoj en la kotonfabrikoj de Lancashire, kaj poste eksportitaj per la brita ŝiparo al kaptivaj koloniaj merkatoj en Okcidenta Afriko, Hindio, kaj Ĉinio (tra Ŝanghajo kaj Hongkongo).

Ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj, Hindioi jam ne estis plu kapabla liveri la grandajn kvantojn de kotonfibroj necesaj por la mekanizitaj britiaj fabrikoj, dum enŝipigo de pogranda, malmultekosta kotono el Hindio al Britio estias temporaba kaj multekosta. Tio, kongrue kun la apero de la usona kotono kiel supera tipo (pro la pli longaj, fortaj fibroj de du aldomigiaaj indiĝenaj usonaj specioj, nome Gossypium hirsutum kaj Gossypium barbadense), kuraĝigis la britajn komercistojn por aĉeti kotonon el plantejoj el Suda Usono kaj el Karibio. Ĉirkaŭ la mezo de la 19a jarcento la sociekonomia realaĵo "King Cotton" (Reĝa Kotono) estis iĝanta la vertebraro de la ekonomio de Suda Usono. En Usono kultivadi kaj rikoltadi kotono iĝis la ĉefa okupigo de sklavoj.

Dum la Usona Enlanda Milito, la usona kotoneksportado stagnis pro la Uni-fara blokado al la sudaj havenoj, kaj ankaŭ pro la strategia decido fare de la Konfederacia registaro por ĉesi eksportadon, en la espero premi Brition por agnoski la Konfederacion aŭ por eniri en la militon. Tio pelis la ĉefajn aĉetantojn de kotono, nome Brition kaj Francion, turniĝi al la kotono el Egiptio. Britaj kaj francaj komercistoj ege investis en kotonplantejoj. La egipta registaro de Ismail Paŝao akiris grandajn pruntojn el eŭropaj bankoj kaj borsoj. Post la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865, britaj kaj francaj komercistoj abandonis la egiptan kotonon kaj revenis al malmultekostaj usonaj eksportaĵoj, sendante Egiption al deficita spiralo kiu kondukis al la fakto ke la lando deklaris bankroton en 1876, ŝlosila faktoro kiu kondukis al la okupado de Egipto fare de la Britia Imperio en 1882.

Prizonuloj farmante kotonon laŭ la deviglabora sistemo en Farmo Parchman, Misisipio, 1911

Dum tiu epoko, kotonkultivado en la Brita Imperio, ĉefe en Hindio, ege pliiĝis ĝis anstataŭi la perdita produktado de la Suda Usono. Pere de tarifoj kaj aliaj limigoj, la brita registaro malkuraĝigis la produktadon de kotontekstiloj en Hindio; male, la krudaj fibroj estis sendita al Anglio por esti procezata. La barata Mahatma Gandhi priskribis tiun procezon:

  1. Angloj aĉetas la hindian kotonon surkampare, plukita de hindia laboro je sep centonojn tage, pere de elekta monopolo.
  2. Tiu kotono estas enŝipita sur britaj ŝipoj, por trisemajna veturado tra la Hinda Oceano, la Ruĝa Maro, la Mediteraneo, tra Ĝibraltaro, tra la Golfo de Biskajo kaj la Atlantika Oceano al Londono. Unucenta porcenta profito de tiu transporto estas konsiderata kiel malgranda.
  3. La kotono estas konvertita en tekstilo en Lancashire. Vi pagas ŝilingajn monojn anstataŭ hindiajn pencojn al viaj laboristoj. LA angla laboristo ne nur havas la avantaĝon de pli bonaj pagoj, sed ankaŭ la ŝtalajn kompaniojn de Anglio akiras la profiton konstrui la fabrikojn kaj la maŝinojn. Pagoj; profitoj; ĉiuj tiuj estas elspezataj en Anglio.
  4. La fina produkto estas sendita reen al Hindio je eŭropaj sipprezoj, denove sur britaj ŝipoj. La kapitanoj, oficiroj, maristoj de tiuj ŝipoj, kies salajroj devas esti pagataj, estas anglaj. La nuraj hindianoj kiuj profitas estas malmultaj laskaroj kiuj faras la malpuran laboron sur la boatoj por kelkaj centonoj tage.
  5. La tekstilo estas finfine venditareen al la reĝoj kaj terposedantoj de Hindio kiuj akiris monon por aĉeti tiun multekostan tekstilon el la malriĉaj kamparanoj de Hindio kiuj laboris kontraŭ sep centonojn tage.[14]

En Usono, la suda kotono havigis kapitalon por la kontinua disvolvigo de la Nordo. La kotono produktita de sklavigitaj afrikusonanoj ne helpis nur la Sudon, sed ankaŭ pliriĉigis la nordusonajn komercistojn. Multo el la suda kotono estis trans-ŝipita el nordusonaj havenoj.

Kotono restis ŝlosila produktado en la sudusona ekonomio post la emancipigo kaj la fino de la Enlanda Milito en 1865. Laŭlonge de tuta Suda Usono evoluis sistemo de duonparta lukultivado, per kiu senteraj blankaj aŭ nigraj farmistoj laboris la teron posedata de terposedantoj redonante porcentan parton de la profitoj. Kelkaj farmistoj aliflanke luprenis la teron kaj eltenis la produktadkostojn per si mem. Ĝis aperis la mekanikaj kotonplukiloj, kotonfarmistoj bezonis aldonan laborforton por man-pluki kotonon. Kotonplukado estis fonto de enspezoj por familioj tra la tuta Sudo. Ruraj kaj malgrandurbaj lernejoj havis disajn feriojn por permesi al infanoj labori en la kampoj dum la epoko de la "koton-plukado."

Nur en la 1950-aj jaroj estis enkondukita fidindaj rikoltila maŝinaro (antaŭ tio, koton-rikolta maŝinaro estis estinta tro fuŝa por povi pluki kotonon sen detrui la fibrojn). Dum la unua duono de la 20a jarcento, falis la dungado en la kotonindustrio, ĉar la maŝinoj ekanstataŭis laboristojn kaj ankaŭ la rura laborforto de Suda Usono malpliiĝis dum la Mondmilitoj.

Kotono pluestas ĉefa eksportaĵo de suda Usono, kaj granda parto de la tutmonda ĉiujara kotonproduktado estas de la granda ĉefa usona variaĵo.[15]

Internacia komercado[redakti | redakti fonton]

Tutmonda kotonproduktado.

La plej grandaj produktantoj de kotono, (je 2009), estas Ĉinio kaj Barato, kun ĉiujara produktado de ĉirkaŭ 34 milionoj da pakoj kaj 27 milionoj da pakoj, respektive; plej el tiu produktado estas konsumata de ties respektivaj tekstilaj industrioj. La plej grandaj eksportistoj de kruda kotono estas Usono, kun vendoj de 4.9 mil milionoj da dolaroj, kaj Afriko, kun vendoj de 2.1 mil milionoj. La totala internacia komercaro estas ĉirkaŭkalkulita je 12 mil milionoj da dolaroj. La procento de la afrika kotonkomercado duobliĝis ekde 1980. Neniu el tiuj areoj havas gravan enlandan tekstilan industrion, ĉar tekstila fabrikado moviĝis al disvolviĝantaj landoj en Orienta kaj Suda Azio kiaj Barato, Bangladeŝo kaj Ĉinio. En Afriko, kotono estas kultivata fare de nombraj malgrandaj kamparanoj. Dunavant Enterprises, kun sidejo en Memphis (Tenesio), estas la ĉefa kotonaĉetanto en Afriko, kun centoj de aĉetagentoj. Ĝi funkciigas kotonseparilojn en Ugando, Mozambiko kaj Zambio. En Zambio, ĝi ofte proponas monpruntojn por semoj kaj elspezoj al 180,000 malgrandaj farmistoj kiuj kultivas kotonon por ĝi, same kiel konsilon por farmometodoj. Ankaŭ Cargill aĉetas kotonon en Afriko por eksportado.

La 25,000 kotonkultivistoj de Usono estas tre forte dependaj el subvencioj je indico de 2 mil milionoj da usonaj dolaroj jare kvankam Ĉinio nuntempe havigas la plej altan ĝeneralan nivelon de kotono al sektora subtenado.[16] La futuro de tiuj subvencoj estas necerta kaj kondukis al antaŭvidita etendo de kotonaĉetado en Afriko. Dunavant etendiĝis en Afriko per aĉetado en surlokaj operacioj. Tio eblas nur en iamaj britaj kolonioj kaj Mozambiko; iamaj francaj kolonioj plue tenas fortajn monopolojn, hereditajn el ties iamaj koloniaj metropoloj, sur kotonaĉetado je malaltaj fiksitaj prezoj.[17]

Ĉefaj produktantaj landoj[redakti | redakti fonton]

La 10 pintaj kotonproduktantaj landoj (en tunoj)
Rango Lando 2010 2011 2012
1 Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 5,970,000 6,588,950 6,840,000
2 Flago-de-Barato.svg Barato 5,683,000 5,984,000 5,321,000
3 Flago-de-Usono.svg Usono 3,941,700 3,412,550 3,598,000
4 Flago-de-Pakistano.svg Pakistano 1,869,000 2,312,000 2,215,000
5 Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 973,449 1,673,337 1,638,103
6 Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio 1,136,120 983,400 1,052,000
7 Flago-de-Turkio.svg Turkio 816,705 954,600 851,000
8 Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 386,800 843,572 973,497
9 Flago-de-Argentino.svg Argentino 230,000 295,000 210,000
10 Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio 225,000 195,000 198,000
Mondo 22,714,154 24,941,738 25,955,096
Fonto: FAO[18]

La kvin ĉefaj eksportantoj de kotono en 2011 estis (1) Usono, (2) Barato, (3) Brazilo, (4) Aŭstralio, kaj (5) Uzbekio. La plej grandaj neproduktantaj importantoj estas Sud-Koreio, Tajvano, Rusio, kaj Japanio.[19]

En Barato, la subŝtatoj Maharaŝtro (26.63%), Guĝarato (17.96%) kaj Andhra-Pradeŝo (13.75%) kaj ankaŭ Madhja Pradeŝo estas la ĉefaj kotonproduktantaj ŝtatoj,[20] tiuj ŝtatoj havas hegemonie tropikajn malsekan kaj sekan klimatojn.

En Pakistano, kotono estas kultivata ĉefe en la provincoj Panĝabo, kaj Sindh. La ĉefa areo de kotonproduktado estas suda Panĝabo, kio enhavas la areojn ĉirkaŭ Rahim Jar Ĥan, Bahawalpur, Bahaŭalnagar, Multan, Dera Gazi Ĥano, Muzafargaro, Vehario, kaj Ĥaniual. En Sindh Sanghar estas la plej grava kotonprodukta distrikto. Fajsalabad estas ĉefa en tekstiloj ene de Pakistano. Panĝabo havas tropikajn malsekan kaj sekan klimatojn la tutan jaron tiele plibonigante la kreskon de kotono.

En Usono, la ŝtato Teksaso hegemoniis en totala produktado en 2004,[21] dum la ŝtato Kalifornio havis la plej altan produktadon por akreo.[22]

Kultivado de kotonujo en Rusio respektive Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En Sovetunio oni, cele provizi la tutan landon per kotono, grandskale kultivis la planton per irigacio el la Aral-lago kaj la riveroj en ĝi alfluantaj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo, kio rezultis (kaj la akvouzado de la paperindustrio) la sekiĝon, ŝrumpiĝon de la lago, krome Uzbekio suferas pri serioza poluo pro la agrotoksaĵoj.

Kultivado de kotonujo en Hungario[redakti | redakti fonton]

Kvankam la geografia situo de Hungario ne estas konvena por kultivado de kotonujo, oni ofte provis ties kultivadon pro politikaj idealoj. La ideala kultiveja norda limo estas la latitudo de 45-46 gradoj, de kiuj Hungario situas pli norde. De la semado ĝis la rikolto, la kotonujo bezonas 6-8 monatojn (ĉe moder-klimataj specioj), tiel oni plurfoje provis la kultivadon en suda parto de la Granda Hungara Ebenaĵo. Tio signifis gravan riskon.

Laŭ fontoj, la la unuaj eksperimenoj okazis dum regado de Jozefo la 2-a (1780-90), imperiestro de Aŭstrio-Hungario. Tiam la kultivadaj provoj okazis en Bánság (poste en Jugoslavio) kaj oni alportis kamparanojn el Turkio, kiuj konis la kultivadajn metodojn. La eksperimento fiaskis en 1782 kaj 1783 pro la aŭtunaj frostoj. Same okazis en 1785 ĉe Varsad kaj en 1795 denove en Bánság.

La postaj eksperimentoj okazis en kadro de la armeo (pro la kontinenta blokado kaj militoj altiĝis prezo de la kotono) kaj alportis bonajn rezultojn en 1807-08 en regionoj de Temesvár, Versec, Jankovác kaj Pancsova. La ekfolarantan kotonujan kultivadon sufokis la ĉesigita kontinenta blokado (falis la prezo de la kotono). Pluajn provojn faris la hungara inĝeniero István Vedres ĉe Szeged en 1812, 1815 kaj 1818, sed tiujn neniigis la fruaj frostoj. Oni importis en 1846 kotonujajn semerojn el Suda Kalifornio. Oni sukcese eksperimentis ĉe Káposztásmegyer (nun parto de Budapeŝto) per en forcejo antaŭĝermitaj kotonujidoj.

La postaj provoj ĉiam fiaskis pro la nekonvena temperaturo. Danke al la pli konvena vetero en jaroj de la 20-a jarcento (foresto de malfruaj kaj fruaj frostoj), oni sukcese kultivis la planton ĉe Irig, Kaplony (1900), Pincehely (1902), Tárnokhát (1904). Sed en 1904-1905 alvenis denove pli malvarma vetero, kiu fiaskigis la projektojn.

La postaj provoj alportis ĉiam provizorajn sukcesojn nur tiam kiam la vetero estis konvena. La vegeta periodo de la planto estis 6-8 monatoj, dum la senfrosta vegetativa periodo en Hungario estis certa nur de majo ĝis septembro, kiu periodo (5 monatoj) ne sufiĉis por daŭra sukcesa enkonduko de la kultivado. La lastaj plej fifamaj eksperimentoj okazis en 1949-54 dum la plej akra stalinisma epoko. Tiam regis en la komunistaj landoj la ekonomia politiko de la aŭtarĥio kaj la regantoj volis en ĉiu lando produkti ĉion. Kvankam la temperaturo same ebligis provizorajn sukcesojn, la naturon ne sukcesis venki. (Oni kultivis en 1951 sur 50.000 arpentojn kun rikolto de 303 kg je arpento.)

Procezado[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La papero el kiu oni fabrikas la monbiletojn de eŭro estas centprocente el kotono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Biology of Gossypium hirsutum L. and Gossypium barbadense L. (cotton). ogtr.gov.au
  2. "Natural fibres: Cotton", International Year of Natural Fibres
  3. National Cotton Council of America, "U.S. Cotton Bale Dimensions" (alirita la 5an de Oktobro 2013).
  4. (2002) “First Evidence of Cotton at Neolithic Mehrgarh, Pakistan: Analysis of Mineralized Fibres from a Copper Bead”, Journal of Archaeological Science 29 (12), p. 1393–1401. COI:10.1006/jasc.2001.0779. 
  5. Stein, Burton (1998). A History of India. Blackwell Publishing. ISBN 0-631-20546-2, p. 47
  6. Wisseman & Williams, p. 127
  7. Fuller, D.Q. (2008). "The spread of textile production and textile crops in India beyond the Harappan zone: an aspect of the emergence of craft specialization and systematic trade", pp. 1–26 in Osada, T., Uesugi, A. (eld.) Linguistics, Archaeology and the Human Past. Indus Project Occasional Paper 3 series. Kyoto: Indus Project, Research Institute for Humanity and Nature. ISBN 978-4-902325-16-4
  8. 8,0 8,1 "cotton" en The Columbia Encyclopedia, Sixth Edition. 2001–07.
  9. ROCHE, Julian. (1994) The International Cotton Trade. Cambridge, England: Woodhead Publishing Ltd., p. 4–5. ISBN 1-85573-104-5.
  10. (1993) “Plant Remains from the Pinaleño Cotton Cache, Arizona”, Kiva, the Journal of Southwest Anthropology and History 59 (2), p. 147–203. 
  11. Encyclopaedia Islamica Foundation. بنیاد دائره المعارف اسلامی , Alirita la 28an de Februaro 2009.
  12. Maxwell, Robyn J.. (2003) Textiles of Southeast Asia: tradition, trade and transformation, ‑a eldono, Tuttle Publishing. ISBN 0-7946-0104-9.
  13. 13,0 13,1 (2008) “100 Years of Cotton Production, Harvesting, and Ginning Systems”, Transactions of the ASABE 51 (4), p. 1187–98. COI:10.13031/2013.25234. 
  14. (Fisher 1932 pp 154–156)
  15. Yafa, Stephen. (2004) Cotton: The Biography of a Revolutionary Fiber. Penguin (Non-Classics). ISBN 0-14-303722-6.
  16. "Executive Brief Update 2013: Cotton sector". cta.int.
  17. Zachary, G. Pascal (14 January 2007) "Out of Africa: Cotton and Cash". New York Times
  18. Production of Cotton by countries. FAO (2011). Alirita 26a de Aŭgusto 2013.
  19. National Cotton Council of America – Rankings. Cotton.org (13a de Marto 2011). Alirita la 2011-11-27.
  20. Three largest producing states of important crops (PDF). Alirita 6a de Aprilo 2008.
  21. Womach, Jasper (2004). “Cotton Production and Support in the United States”, CRS Report for Congress. 
  22. Siebert, JB. (1996) “26”, Cotton production manual. ANR Publications. ISBN 978-1-879906-09-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beckert, Sven. Empire of Cotton: A Global History. New York: Knopf, 2014.
  • Brown, D. Clayton. King Cotton: A Cultural, Political, and Economic History since 1945 (University Press of Mississippi, 2011) 440 pp. ISBN 978-1-60473-798-1
  • Ensminger, Audrey H. kaj Konlande, James E. Foods and Nutrition Encyclopedia, (2nd ed. CRC Press, 1993). ISBN 0-8493-8980-1
  • USDA – Cotton Trade
  • Moseley, W.G. kaj L.C. Gray (eld). Hanging by a Thread: Cotton, Globalization and Poverty in Africa (Ohio University Press and Nordic Africa Press, 2008). ISBN 978-0-89680-260-5
  • Smith, C. Wayne kaj Joe Tom Cothren. Cotton: origin, history, technology, and production (1999) 850 pages
  • True, Alfred Charles. The cotton plant: its history, botany, chemistry, culture, enemies, and uses (U.S. Office of Experiment Stations, 1896) online edition
  • Yafa, Stephen H. Big Cotton: How A Humble Fiber Created Fortunes, Wrecked Civilizations, and Put America on the Map (2004) excerpt and text search
  • Yafa, Stephen H. Cotton: The Biography of a Revolutionary Fiber. New York: Penguin USA, 2006.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cotton en la angla Vikipedio.